
Kapskupado (angle:headbanging) estas tipo de danco kiu konsistas de forta skuado de kapo laŭ ritmo de muziko. Plej kutima ĝi estas enroko,punko kajmetalroko.
En2005 estis disgnoskitaapopleksio alTerry Balsamo, gitaristo deEvanescence, kun supozo ke ĝin kaŭzis kapskuado.[1] En2007Roisin Murphy, la fondinto kaj kantisto deMoloko, vundiĝis per seĝo dum ŝi kapskuis je ŝia kantoPrimitive.[2] En2009 komenciĝis problemoj deTom Araya, la basisto kaj kantisto deSlayer, pri liavertebraro pro lia agresa kapskuado.[mankas fonto]
| Ĉi tiu sekciocitas neniun fonton. Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Junio 2012) |
Ekzistas diversaj stiloj de kapskuado. Stiloj povas influi unu alian laŭ plaĉo akordante al rapido kaj dureco de muziko. Ĝi povas esti praktikata kun fermitaj aŭ malfermitaj okuloj kaj akompanata per man-gestoj, kiel ekzemplesigno de kornoj,kantado aŭ kriado. Korpo de kapskuanto kutime parte moviĝas kun kapo por redukti streĉon dekolo. Kapskuanto povas stari en diversaj pozicioj. Piedoj povas esti unu apud la alia aŭ unu antaŭ la alia. Kutime oni elektas pozicion laŭ kondiĉoj por havi bonan bazon, stari stabile kaj ne fali. Oni povas danci ankaŭ grupe tenante brakojn de apuddancanto, tio plibonigas stabilecon. Populara stilo de kapskuado estas “ventra muelilo”.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloHeadbangingangle.
| ||||||||