| Kapelo Chigi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| kapelo | |||||
| Bazaj datoj | |||||
| Konstrustilo | renesanca arkitekturovd | ||||
| Arkitekto | Rafaelovd | ||||
| Estiĝo | 15-a jarcento | ||||
| Lando | Italio | ||||
| Situo | Romo | ||||
| Situo | |||||
| Geografia situo | 41° 54′ 41″ N,12° 28′ 35″ O(mapo)41.9113888912.47638889Koordinatoj:41° 54′ 41″ N,12° 28′ 35″ O(mapo) | ||||
| |||||
LaKapelo Ĉigi (en itala Cappella Chigi) estas la dua kapelo maldekstre ĉe lanavo de la preĝejo deSanta Maria del Popolo enRomo. Ĝi estas la nura religia konstruaĵo deRafaelo kiu estis konservita en preskaŭ sia origina formo. La kapelo estas trezora artaĵo de la Italaj Renesanco kaj Baroko kaj estas konsiderata inter plej gravaj monumentoj de la baziliko.
En 1507 la papoJulio la 2-a rajtigis la konstruon de entombiga kapelo en la preĝejo al riĉa bankisto deSieno nomeAgostino Chigi. La laboro ekis ĉirkaŭ 1513 kun Rafaelo kiel arkitekto. La kapelo estis dediĉita al laMadonna di Loreto kaj ties ĉefa ikonografia temo estis Resurekto. Tio reprezentiĝas kiel kuniĝo inter kristaneco kaj antikveco.[1]