Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kantonoj de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skema mapo de la kantonoj de Usono bone montras, kiel ili estas pli multnombraj kaj pli etaj en la oriento de la kontinento, kie ili estis pli frue, kaj iĝas pli grandaj kaj malpli multaj en la okcidento

EnUsono, kie neniam regis grafoj, oni uzas "county" (graflando) por subpartoj de subŝtatoj havantaj diversajn lokajn registarajn funkciojn, ekzemple juĝado, policaj aferoj, lokaj aŭtovojoj, parkoj.Luiziano, pro sia pli fortafranca deveno uzas la esprimon "parish" (paroĥo) por la sama registara estaĵo.

Lingve, pro manko de grafoj, preferindas la pli ĝenerala esprimokantono, pruntita de la nemonarkia ŝtatoSvislando kaj de la post-monarkiaFranca Respubliko - taŭga (kaj oficiala) termino por tiaj administraj unuoj en Usono.

Fojfoje oni vidas enEsperanto la neoficialan kaj ne-PIV-an vortonkonteo por "county" (ĝi aperas en angla-esperanta vortaro dePeter Benson) rilate alUsono kajKanado, sed ĝi ne estas vaste konata.Konteo ne aperas en la anglaj/Esperantaj vortaroj deButler kajWells, kaj same ne aperas en laPlena Vortaro aŭ laPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto ĝis ties lasta eldono de 2020. La Angla-esperanta vortaro de Wells proponas pro la administraj unuoj deBritio la vortojnprovinco kajgraflando.

Kantona sidejo,county seat en la angla, estas administracia centro, aŭsidejo de registaro, por kantono aŭ porcivil parish, civila paroĥo deLuiziano.

Ĝermo pri Usono
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priUsono.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kantonoj_de_Usono&oldid=9223352"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp