Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kantono Valezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKantono Wallis)
Ne konfuzu kun:Valezio,france Valois, enFrancio kaj la tieadinastio de Valois

Kantono Valezo
Blazono de Kantono Valezo
La valeza valo apudRaron
kantono de Svislando
ĈeflokoSiono
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumoen la jaro1815
Oficialaj lingvoj germana kajfranca
Oficiala mallongigo VS
Nombro de loĝantoj303241  (2008-12-31)
Areo5224 km²
Loĝantardenseco58 loĝantoj/km²
Geografia situoCH1903: 604730 / 124844(mapo)46.2757.5Koordinatoj:46° 17′ N,7° 30′ O;CH1903: 604730 / 124844(mapo)f1

Map

Situo de Kantono Valezo en Svislando
Mapo de la Kantono Valezo
vdr

Kantono Valezo (Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de laSvisa Konfederacio estasfrance Valais [vale],germane Wallis [valis],itale Vallese kajromanĉeVallais) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj deSvislando, kiuj nomiĝaskantonoj, kaj situas en la sudokcidento de la lando.

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis343 955 loĝantoj sur areo de5 224,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de66 loĝantoj/km². Ĝia administra centro estas la urboSiono (germaneSitten kaj franceSion).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La kantono konsistas el la supra parto de la valo de la riveroRodano kaj ties flankaj valoj.Rodano, fontas en laRodan-Glaĉero en la nordorienta parto de Valezo, trafluas la tutan kanton unue sudokcidenten por norde deMartigny turniĝi nordokcidenten ĝis la lagoLemano, kiu situas ĉe la sudokcidenta fino de la kantono. Ĉirkaŭ la profunda Rodan-Valo leviĝas ambaŭflanke la gigantaj kulminoj de laAlpoj ĝis super 4000 ms.m. La plej alta punkto de la kantono kaj ankaŭ de tuta Svislando estas la montoDufour-Pinto kun alteco de 4634 ms.m. ĉe la limo inter Valzeo kaj laitalaAosta Valo en la Monte-Rozo-Masivo. La plej malalta punkto de la kantono estas la surfaco de lagoLemano sur averaĝa alteco de 372 ms.m. En Valezo situas la gigantaAleĉ-Glaĉero, kiu estas kun longeco de 25 kilometroj la plej grandaglaĉero de la Alpoj. Plej konata monto en Valezo estas supozebleMaterhorno, kiu situas ĉe la fino de la valo deMatervispa.

Gornergrat estas monto situanta 3 kilometroj sude de Zermatt en svisa kantono Valezo. Ĝi estas 3 130 metroj alta.

LaLago Emosson aŭ en francaLac d'Émosson estas akvorezervejo en la kantono, kiu havas surfacan areon de 3.27 km² kaj alton de 1,930 m.

Najbaraj kantonoj

[redakti |redakti fonton]

Kantono Valezo limas en nordo alKantono Berno, en nordoriento alKantono Urio, en oriento alKantono Tiĉino, en sudoriento kaj sudo alItalio, en okcidento alFrancio kaj en nordokcidento alKantono Vaŭdo.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]

La kantono konsistas el 14 distriktoj, kiuj estiĝis el la 13 malnovaj interezzonoj (alemaneZehnden), kiujn reprezentas la 13 steloj en la blazono kaj flago de la kantono. La du distriktoj Raron Orienta kaj Raron Okcidenta formis unu interrezono.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Oficialaj kantonaj lingvoj estas la franca (denaske parolata de 60 procentoj de la kantonanoj) kaj la germana (denaske parolata de 30 procentoj): En la orienta parto, la regionoSupra Valezo oriente de la komunumoSierre, dominas la germana lingvo kaj lokajaltalemanaj dialektoj - en la okcidenta parto, la regionoMalsupra Valezo okcidente deSierre, la franca lingvo kaj provenca dialekto.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Fervoje Valezo atingeblas de nordo tra laBaza tunelo de Lötschberg, de oriento tra laFurkotunelo, de sudo tra laSempionotunelo kaj de okcidento per la grava tajnlinio de Laŭzano. Tra Lötschberg-Sempiono pasas unu el la du gravaj svisaj transalpaj fervojlinioj, kiu konektas nordon kaj sudon deEŭropo. Tra la Sempionotunelo krome pasas la grava linio deParizo alMilano. Aŭtovoje Valezo atingeblas deLaŭzano pere de lasvisa aŭtovojo A9, la sola rekta autovojaliro al Valezo. Krome Valezo atingeblas pere deSempiono-Pasejo,Grimsel-Pasejo,Montpasejo Granda Sankta Bernardo kaj nur somero traFurkopasejo. Vintre eblas el nordo, oriento kaj sudo atingi la kantonon per la aŭtomobiltrajnoj kiuj funkcias tra la tri gravaj fervojtuneloj de Lötschberg, Sempiono kaj Furko. Tra Furko cirkulas la etŝpuraMatterhorn-Gotthard-Fervojo, sur la linio de Laŭzano laSvisaj Federaciaj Fervojoj, kaj tra la tuneloj de Lötschberg kaj Sempiono laBerno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. Multnombraj mallarĝŝpuraj fervojoj, dentoradofervojoj, aertelferoj, kaj seĝotelferoj kondukas al la flankaj valoj kaj multnombraj turismaj lokoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la jaro25 antaŭ Kristo laromianoj konkeris Valezon kaj atribuis ĝin al laProvinco Raetio. En la5-a jarcento laburgonjanoj konkeris la suban hodiaŭan franclingvan parton de Valezo, kiu fariĝis tiam parto deBurgonjo kaj poste deSavojo, dum en la supra parto de Valezoj setlis la alemana tribo de laValzoj, kiuj almigris traGrimsel-Pasejo el la regiono de la hodiaŭaBerna Oberlando. Laepiskopo de Siono estisprincepiskopo de laSankta Romia Imperio. Provoj de labernanoj en la 13-a ja 15-a jarcento konkeri Valezon malsukcesis; dum la du bataloj deUlrichen en la jaroj1211 kaj1419 la valezanoj defendis sukcese sian sendependecon. En la 15-a jarcentoj la alemanaj distriktoj de la Supra Valezo konkeris la 6 savojajn distriktojn de la Suba Valezo kaj submetis ilin ĝis la konkero fare deNapoleono la 1-a al sia administracio. En la jaro1802 Napoleono deklaris la teritorion de Valezo sendependa respubliko. Tiu respubliko en la jaro1810 kielDepartemento Sempiono estis integrita alFrancio. En la jaro1815 Valezo surbaze de verdikto de laViena Kongreso aliĝis kiel plenrajta kantono alSvislando.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Flago de Svislando
Kantonoj deSvislando

Argovio (Aargau) |Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) |Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) |Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) |Bazelo Urba (Basel-Stadt) |Berno (Bern) |Friburgo (Fribourg) |Glaruso (Glarus) |Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) |Ĝenevo (Genève) |Ĵuraso (Jura) |Lucerno (Luzern) |Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) |Nidvaldo (Nidwalden) |Obvaldo (Obwalden) |Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) |Ŝvico (Schwyz) |Soloturno (Solothurn) |Sankt-Galo (St. Gallen) |Tiĉino (Ticino/Tessin) |Turgovio (Thurgau) |Urio (Uri) |Vaŭdo (Vaud) |Valezo (Valais/Wallis) |Zugo (Zug) |Zuriko (Zürich)

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kantono_Valezo&oldid=9017568"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp