Argovio (germaneAargau [A:Rgao],franceArgovie [argoVI],italeArgovia [arGOvja],romanĉeArgovia [arGOvja]) estas unu el la plej nordaj kantonoj deSvislando. Ĝi ampleksas la suban parton de la valo de la riveroAro (rivero) (Aargau signifas en lagermana "distrikto de Aro").
Laoficiala lingvo de la kantono estas lagermana. Parolata estas efektive la argoviadialekto de laalemana).
La kantono samlimas kunGermanujo norde; en la okcidento troviĝas la kantonojBazelo Kampara,Soloturno kajBerno. Sude Argovio najbaras al lakantono Lucerno kaj oriente alZuriko.
Aargau estas plejparte ebena, ĝi situas norde de laAlpoj kaj oriente de lamontaro Ĵuraso. Ĝi havas arbarplenajn montetojn kaj valojn fruktodonajn.En Argovio troviĝas la famaj sulfatriĉaj termoj deBaden kajSchinznach.
ApudBrugg situas la ruinoj de laKastelo Habsburgo – el kiu venas la nomo de laHabsburgoj –, la malnova monaĥejo deKönigsfelden kaj la restaĵoj de laromia urboVindonissa (Windisch).
Laŭ la stato de 2024 en la kantono vivis726 894 loĝantoj sur areo de1 403,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de518 loĝantoj/km². La ĉefurbo estasAraŭo.
La plej grandaj urboj de Argovio estas laŭ grandecoVetingo kun 19454 loĝantoj,Araŭo kun 19167 loĝantoj,Baden kun 17098 loĝantoj,Wohlen kun 14161 loĝantoj,Oftringen kun 11318 loĝantoj,Rheinfelden kun 11004 loĝantoj,Zofingo kun 10686 loĝantoj,Spreitenbach kun 10328 loĝantoj kajBrugg kun 9120 loĝantoj. (La ciferoj datiĝas de la 31-a de decembro2007, respektive 1-a de januaro 2010 por Araŭo)
La kantono Argovio konsistas el 11 distriktoj (stato 2009). Vidu sub:
Ĝis1415 la regiono estis la "kernlando" de lahabsburga regno (kasteloj en Habsburg, Lenzburg, Wildegg). Dum la jaro1415 la lando estis konkerita de laSvisa Ĵurkomunumo.Berno ekposedis la sudokcidentan parton (Zofingen,Arburgo,Araŭo,Lenzburg kajBrugg). La t.n. "freie Ämter" ("liberajn guberniojn") (Mellingen,Muri,Villmergen kajBremgarten), kune kun la distriktoBaden, ekregis ĉiuj kantonoj kune kiel submetitajn teritoriojn. En1798 la berna parto fariĝis kantono Aargau de la novaHelveta Respubliko, lafreie Ämter kaj Baden iĝis la kantono Baden. En1803 la du partoj unuiĝis en la novan kantonon Argovio.