Kantaro - estas kolekto dekantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kunmuziknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ muziknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj,revuoj ktp) au en "sonformo" (ekzmuzikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion. Speciala tipo de kantaro estashimnaro, kolekto de himnoj, t.e. religiaj kantoj.
PorEsperanto-kulturo kantaroj ludas aparte gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj eldonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekzProletaria Kantaro eldonita deSAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz porBET-26 estis eldonitaKantu Esperante!).
Lalibera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3 000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[1].
1929:Jan Filip kajKarel FilipKantareto: Ĉeĥoslovakaj Popolkantoj kun muziko de la arioj. 1929/1948.
1930: LEA Kantaro: Kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj kaj popolaj kantoj. Eld. Laborista Eseranto-Asocio por germanlingaj regionoj. Ĉirkaŭ 1930;
1932:LEA-Kantaro. Kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj kaj popolaj kantoj. . Eld.Laborista Esperanto-Asocio, Berlino, 1932(?)
1933:Kantas la hungara skolto: Hungaraj haj Skoltaj Kantoj. Eld. Szalay, Budapeŝto, 1933(?)
„ Inda kaj facila kanto por kvar voĉoj. Al la muzika ritmo mankas unu mezuro: aŭ noto, aŭ paŭzo devas esti aldonita ĉe la fino. Sendube, la kantistoj nature faros ĝin. ”
„ Dek kantoj, ne ĉiu de egala valoro, sed plej parte bonaj. Speciale ni ŝatas “Ho, lernu ĝin,” kaj “Himno al Zamenhof.” Ambaŭ estas samtempe melodiaj, sinceraj, kaj humoraj. Nur unu frazo, “Belsonan Esperant,” eslas malbone metita al la muziko: la silabo “ Bel” devas veni en la antaŭanmezuron, por doni la akcenton al la silabo “son.” Du el la aliaj kantoj estas simile difektitaj, kredeble per preseraro; sed facile korekteblaj. En “La neforgesebla knabino,” kiu estas tute falsakcentita, la ŝanĝo de la temposigno al tri kvaronoj (3/4) anstataŭ ses okonoj (6/8) pravigus ĝin. Sed estus prefere ke ĝi estu, ne bonigita, sed forigita, ĉar ĝi ne ŝajnas meriti la honoron detraduko. En “La maljunulo” la lastaj kvar mezuroj estas nebonaj. La baroj bezonas antaŭen-ŝovon, por doni la akcenton al la silaboj “mort,” “blu,” “trov.” ”
„ Malgranda kolekto de originalaj ka tradukitaj kantoj proletaj, el kies kvinĉapitroj al ni sonas la melodioj de
multaj kantoj jam konataj en nla gepatra lingvo. Prezentitaj estas nur latekstoj en pli malpli bona esperanto la melodioj estas indikitaj kaj muziknotoj forestas.La tradukintoj permesis al si strangan liberecon rilate al la akuzativo. Multloke ili kontraŭregule apostrofis ĝin. Kaj formiĝis ŝokantaj versoj kiel:_Kuraĝe forpelu la malamikan ar'!_Ili rikoltu la propran semad' !_Ĝi promesas al ni liberec'_Nuboj minacaj estingas la lum'ktp. (Pĝ 15, 16, kaj 27). Grafike, tamen, la libro estas tre bone farita. Preso klara kaj facile legebla. Litertipoj modernaj.Kelkaj kliŝoj prenitaj el „Je la nomo de l’ vivo“ ilustras la libron kaj ĝin ŝirmgardas bela kartonkovrilo.
Pri la enhava kaj Idea valoro de l’ kantoj mi ne parolos, la subtitolo klare montras tion. Do - aĉetu, legu, kaj kantu! S. M. ”
„ Tekstoj de 83 kantoj, malnovaj kaj novaj, en poŝforma libreto, kiun sendube la Nederlandajsamideanoj trovos tre utila ĉe grupkunveno aŭekskurso. Ne konante la melodiojn, oni ne povas kompetente juĝi pri la boneco de la tradukoj (faritaj de “diversaj Esperantistoj”) ; sed verŝajne ili taŭgas por la celo. ”
„ Ni kore bonvenigas ĉi tiun plaĉaspektankantaron, Ĝi enhavas 60 popolkantojn, kaj sendube tre helpos gajigi Esperantajnkunvenojn enĈeĥoslovakujo. Oni ne atendas trovi en popolkantaro poezion altgradan. Sed oni povas almenaŭ diri, ke ĉi tiu verko ne estas difektita de la eraroj kaj krudaĵoj, kiuj tro ofte makulas niajnkantarojn : oni povas kanti la pecojn facile kaj ĝue. “La Espero” entonalo Bb estas tro alta por ordinara voĉo : pli bone estus presi ĝin en Ab aŭ eĉ G. ”
PriKantas la hungara skolto: Hungaraj kaj Skoltaj Kantoj.
„ Interesa kolekto da kantoj, multaj kun muziknotoj, kiu meritas atenton de ĉiuskolto aŭ muzikamanto Esperantista. Vortoj en Esperanto, kaj ofte ankaŭ en hungara lingvo. La Espero enB bemola estas tro alta por ordinaravoĉo. ”
„ Plej dolĉa kaj intima vojo al koro de popoloj estas tra ilia poezio kaj muziko. Ĉi tiunkolekton de kanteble tradukonataj [tiel] germanaj popolkantoj bonvenigos do ĉiu grupo. Aldono de diversnaciajkantoj popolaj kaj originale en Esperanto verkitaj ankoraŭ pliŝatindigis la libreton, kiun ni rekomendas al ĉiu samideano gaja kaj melodiema. ”
„ Tre bela albumo kun 38 bonegaj muzikaĵoj de famekonataj majstroj, interalie de Schubert, Beethoven, Haydn, Mozart, Mendelssohn, Cornelius, Schuimann, Bêrat, Martini, k. c. Ĉiu grupo nepre bezonas tiun trezoron de kantoj, por siaj koncertoj. Kun grandega plezuro ni salutus la baldaŭan aperon de 2a parto de la «Koncerta Kantaro»! ”
„ La kantoj ne estas ĉiurilate nekritikeblaj, sed ili estas plejparte tute bonaj. Ni rekomendas ilin al sekretarioj, kiuj deziras novaĵojn por grupkantado. Oni povas iom bedaŭri, ke la aŭtoro aperigis kelke da duplikataj tradukoj de kantoj jam aperintaj enKantaro Esperanta aŭHimnaro Esperanta, anstataŭ dediĉi sian talenton sole al kantoj ankoraŭ ne tradukitaj. ”
PriVivu la stel'. Kantokolekto por esperantistaj kunvenoj
„ Plaĉa kantaro dividita en kvar partoj. La unua konsistas el 9 Esperantajkantoj, komencante per nia himno «La Espero» —Vivu la Stel', kiu titoligas labroŝuron, okupas la duan lokon, sendube pro la deviga respekto al nia Majstro—. La dua parto, la plej longa, ampleksas 83poeziaĵojn, kie diversaj Svedoj kaj alinordlandanoj varme sopiras al suno, al maro, al somero, al arbaro, al malproksimaj ravaj landoj... Kelkaj el tiaj verkoj estas ja konataj, (Ekz:Maristo Jonsson, Nigra Rudolfo ); sed tio pruvas la akcepton de laEsperanta publiko. Tria parto, pli mallonga, entenas 4 religiajnpsalmojn, tradukitaj deMagda Carlsson, kaj la kvara prezentas al ni la naciajn himnojn de la kvin Skandinavaj ŝtatoj por brile fermi la broŝuron.
La enkonduko deklaras ke la kompilintoj volas: «Gajigi kaj agrabligi la kunvenojn». Mi certigas ke, krom tio, ili sukcesos lernigi bonan lingvon kaj konatigi kun la simpatiaj nordaj samideanoj.Malgraŭ ke la tradukintoj estas multaj — 18 entute — ĝenerale ili bone konas la metion kaj la libreto prezentas sufiĉan unuecon. Mi nur dezirus kelkajn klarigojnpri la neesperantaj vortoj. Sub la paĝo BO estas du; sed... Svede! Mi min demandaskiel reagos la legantoj de «Fritiof kaj Carmencita» antaŭ verso kaj duono enhispana lingvo (ĝi estas Argentina sceno).
Papero kaj presado estas ne riproĉeblaj, kaj mi esperas ke la grupoj kaj unuopajesperantistoj rapidos ĝin aĉeti. Certe ili ne pentos. ”
EnNPIVKantaro estas ankaŭ genro (Cantharis) de insektoj el la ordo dekoleopteroj, kun ledosimilaj elitroj, vivantaj parte el aliaj insektoj, parte el vegetaĵoj.[2]