PostRusio, Kanado estas la dua plej granda lando en la mondo laŭ tuta areo. Ĝi estas proksimume samgranda kiel la tutaEŭropo. Krom Alasko Kanado inkludas la tutan tion parton de kontinenta Ameriko, kiu estas pli norde ol Usono krom Alasko. Krome ĝi inkludas arktan insularon, kiu estas la plej granda insularo en la mondo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj en kvadrata kilometro), tiel ke entute estas nur 32 milionoj da loĝantoj. Kvankam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.
La nomo "Kanado" (elparolata [kænədə] en laangla de Kanado, [kanadα] en lafranca deKebekio) venas elirokeza vorto kun signifo "vilaĝo". En 1535 loĝantoj de la regiono kie nun estas la urboKebeko uzis la vorton gvidante la esploristonJacques Cartier al la vilaĝoStadacona.[1] Cartier uzis la vorton 'Canada' por priskribi ne nur tiun vilaĝon sed la tutan regionon regatan deDonnacona, tribestro ĉe Stadacona. Ĝis 1545, eŭropaj libroj kaj mapoj uzis la nomon Canada priskribante ĉi tiun regionon.[2]
Lafranca kolonio Kanado (Nova Francio) estis tiu parto de Nova Francio laŭlonge de la riveroSankt-Laŭrenco kaj la nordaj bordoj de laGrandaj Lagoj. Poste oni dividis ĝin por formi du britajn koloniojn, kiuj havis la nomojnSupra Kanado kajMalsupra Kanado, kolektive nomitaj "la Kanadoj", ĝis ilia unuigo kiel la britaProvinco Kanado en 1841. Jekonfederiĝo en 1867, oni adoptis la nomonKanado por la tuta lando, kiun oni ankaŭ ofte nomisDominio Kanado ĝis la 1950-aj jaroj. Iom post iom, dum Kanado asertis sian politikan aŭtonomecon deBritio, la federacia registaro simple uzis la nomonKanado sur juraj dokumentoj kaj traktatoj. LaKanada Akto 1982 mencias nur "Canada" kiu sekve estas la sola laŭleĝa oficiala nomo de la lando. Ĉi tio respeguliĝis en 1982 per la renomigo de la nacia festotago deDominia Tago alKanada Tago.
LaMilito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado por malpliigi ilian regadon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj trupoj bruligisJorkon (nunanToronton). La britoj venĝis sin per labruligo de Vaŝingtono en surpriza atako en1814. LaTraktato de Gento estis subskribata en decembro 1814.
Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La1-an de julio1867, Britio enleĝigis laAkton pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, iom sinregantaDominio Kanado, kun kvar provincoj:
Ontario (antaŭa Supra Kanado; Kanado Okcidenta en Provinco Kanado);
Kebekio (antaŭa Malsupra Kanado; Kanado Orienta en Provinco Kanado);
Aliaj Britaj kolonioj kaj teritorioj baldaŭ aliĝis al la Konfederiĝo. En1870, Kanado ekregis la vasteganRupertlandon, la antaŭan monopoliejon de laKompanio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en1871. En 1880, Kanado havis en si la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (aliĝis en1949).
Plena regado super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per laStatuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de laKonstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en laDua Mondmilito.
En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolanta provinco Kebekio petis sendependecon per du referendumoj: tiuj de 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ.
La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sangelverŝa kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" porpeltoj. Multaj traktatoj subskribiĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktado kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la membroj de laUnuaj Nacioj (indianoj),inuitoj, kajmetisoj (prafiloj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas riparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorioNunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.
Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multan kultiveblan landon post Rusio,Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolnombro. Ĉirkaŭ 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo.
Lavegetaĵaro de norda Kanado laŭgradiĝas dekonifera arbaro altundro ĝis laarktadezerto en la fora nordo. Norde de la kontinenta Nordkanado troviĝas la vastaArkta Insularo, kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo.
Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kunneĝoŝtormoj kajglaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado la temperaturo ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimato. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.
LaReĝa Privata Konsilio de Kanado (angleKing's Privy Council for Canada, franceConseil privé de la Roy pour le Canada; akronime KPC kaj CPR) estas korpo de konsilistoj, kies rolo estas konsili kanadan monarkon. La membroj de la Konsilio estas nomumitaj fare de la Ĝenerala Guberniestro de Kanado por ilia vivdaŭro, kiam la kandidatoj por la posteno estas proponitaj al la Guberniestro Ĝenerala fare de la Ĉefministro de Kanado.
La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝ(in)o fare de laGuberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de laĈefministro. La guberniestro ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝoj proponitaj de laĈambro de Deputitoj kaj de laSenato, oficiale bonvenigi fremdajnambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala guberniestro ĝenerala estasMary Simon.
La Reĝino kaj ŝia reprezentanto, nome la guberniestro ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera reala povo, ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la postuloj de la registarestro de Kanado, nome la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto dadeputitoj en la Ĉambro de Deputitoj.
La guberniestro ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; kaj tiu persono estas sekve aprobita pervoĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomumas laKabineton, konsistantan kutime el la deputitoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomumiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono. Tiu estas laRegistaro de Kanado.
La kunsidejo de la Ĉambro de Deputitoj de Kanado.
La leĝofara branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de laParlamento de Kanado, kiu konsistas el tri branĉoj: la Reĝino; la nebalote nomitaSenato (Senate/Sénat); kaj la balote elektitaĈambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes).
Ĉiu deputito estas elektita persimpla plieco en unuelekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiun kvinan jaron. La ĉefministro havas fortan regadon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia strikta regado de la partio.
Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomumitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la aĝo de 75 jaroj. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov-Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolumbio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio.
Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrismaLiberala Partio, la dekstrismaKonservativa Partio, kaj la socialdemokratismaNov-Demokratia Partio. Regiona partio, nome laBloko Kebekia, havas multajn deputitojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokratio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anojn al la Ĉambro de Deputitoj.
La partio de la iama elektita ĉefministro, Stephen Harper, estas la Konservativa Partio de Kanado, kiu estiĝis el kunfandiĝo de du dekstrismaj partioj, nome laProgresisma Konservativa Partio de Kanado kaj laKanada Alianco en decembro de 2003. La nun-eksa Liberala Partio regis dum preskaŭ 13 jaroj, de 1993 ĝis 2006, sen interrompo.
Presitaj ekzempleroj de laKanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj.
LaKonstitucio de Kanado konsistas elskribataj tekstojArkivigite je 2005-12-14 per la retarkivoWayback Machine kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. La federacia registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigo de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro1981 (kiun la Kebekiaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj tranĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzisamendojn, ĉar la provinca gubernio kredis, ke ili malplifortigas la franc-parolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso.
La Konstitucio enhavas sekcion, laKanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu listigas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federacia kaj provincajparlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33a (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), laĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto dehomaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.
La juĝistaro de Kanado ludas gravan rolon en la interpretado deleĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. LaSupera Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Supera Kortumo estas elektitaj kaj nomumitaj de la federacia registaro post konsultado kun neregistaraj juraj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu artikolonKanada kortumsistemo).
Komuna juro uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝascivila juro.Krima juro estas sole federacia respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federacia polico, la mondfama kaj nacisimbolaReĝa Kanada Rajda Polico (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Polico estas la solapolico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federacia.
Antaŭe ĉefe konsiderata kiel nura ano de laBrita imperio, Kanado distingis sin unue en laDua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran eksterlandan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado etendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj klopodoj — laPaciga Forto de la Unuiĝintaj Nacioj estis kanada kreaĵo.
Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kunUsono trans la plej longa nedefendata landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kulturan sekcion pri kanadaj opinioj pri tiu rilato.
La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federacia ĉefministro.
Ĉiu provinco ankaŭ havasleŭtenantan guberniestron, reprezentantan la reĝinon, elektitan de la federacia ĉefministro kaj nomumitan de la guberniestro ĝenerala.
La provincoj respondecas pri multaj el la socialaj programoj de Kanado, ekzemplesanservo,edukado, kaj bonfaraj socialaj pagoj, kaj kune ricevas pli daimpostoj ol la federacia registaro, kondiĉo kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federacia registaro farasegaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj.
La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regionaj politikaj partioj kiel laSaskaĉevana Partio aŭ laLabradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas intersuverenismo, kiun representas laKebekia Partio kajKebekio solidara, kajfederaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrema Demokrata Agado de Kebekio kajUnuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.
En la kanada nordo ekzistas triteritorioj, kreitaj de la federacia registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskanta:
La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federacian registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj.
La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemon de "konsenta registaro", en kiu ĉiu deputit-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.
La Financa Distrikto deToronto estas la dua plej granda financa centro en Nordameriko, la sepa plej granda tutmonde en dungado kaj la kerno de la kanada financa sektoro.[3]
La evoluinta kanada ekonomio plejparte similas laekonomion de Usono, kun klara orientiĝo al libera merkato kaj alta vivnivelo. EkdeDua Mondmilito, la impona kresko en industrio, mineralminado kaj la serva sektoro ŝanĝis la ĉefe agraran ekonomion en modernan kaj evoluitan ekonomion. Kanado estas memproviza jeenergio kaj havas grandajn rezervojn de tergaso sur la orienta marbordo. Kanado havas enormajn naftorezervojn: 178 miliardoj da bareloj da petrolo (la dua plej granda naftorezervo en la mondo; nurSauda Arabio havas pli grandan naftorezervon (264 miliardoj da bareloj da nafto), sed ĝia petrolproduktado estas nur la oka en la mondo.
Kanado estas la plej granda provizanto de ligno en la mondo. En la tri orientaj provincoj estas abundo de aliaj mineraloj. En 1989 estis subskribitaliberkomerca interkonsento kun Usono kaj en 1994 laNordamerika Liberkomerca Interkonsento estis subskribita (inkluzive deMeksiko). La novaj interkonsentoj kaŭzis signifan kreskon de laMEP kaj la integriĝon de la kanada ekonomio en la ekonomion de Usono. Sekve de tiuj rilatoj, larecesio, kiu komenciĝis en Usono en 2001, havis negativan efikon al la kanada ekonomio. en 2003, la senlaboreco en Kanado pliiĝis kaj la industria sektoro kaj minerala minado malpliiĝis. Kanado evitis eniri ekonomian krizon post 2001, kaj ĝia ekonomio kreskas je bona rapideco.
Du ĉefaj temoj influas la kanadan ekonomian politikon. Unu afero estas la ekvilibro inter la ekonomia politiko administrita de lafederacia registaro kaj la postuloj kaj deziroj de la diversajprovincoj. Dum la krizo kun Kebekio en la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj kiam ekzistis timoj pri dissolvo de la federacio kaj ekzistis necerteco koncerne la efikon de tia politika movado sur laekstera ŝuldo kaj ekstera komerco de Kanado. En aliaj tempoj ekzistis streĉiteco inter la federacia registaro kajAlberto kajNovlando kaj Labradoro koncerne la distribuadon de profitoj el la naturresursoj trovitaj en tiuj provincoj.
La dua afero estas la malalta naskokvanto, kiu staras je mezumo de 1,4 infanoj po virino. Tiu malalta indico pliigis la bezonon deenmigrado. Ekde la 1960-aj jaroj, Kanado konservis liberalan enmigradpolitikon celitan altiri klerajn kaj profesiajn homojn al la lando. Malgraŭ la enmigrado, ekzistas malfacileco en la integriĝo de kelkaj enmigrintoj al Kanado, ĉefe pro lingvaj malfacilaĵoj kaj loka laborsperto. Tiu ĉi malfacilaĵo igas multajn enmigrintojn labori en alia kampo ol tiu en kiu ili estis trejnitaj kaj tial ilia kontribuo al la ekonomio estas reduktita. Ekzemple, nur proksimume duono de la kuracistoj kaj flegistinoj enmigrantaj al Kanado laboras en sia profesio. Tamen, multaj el la infanoj de enmigrintoj en la dua generacio atingas altajn edukajn atingojn kaj integriĝas en altrangajn postenojn en la ekonomio, socio kaj kulturo.
Kielriĉa,altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro siamerkata ekonomio, produktado, kaj altavivkvalito. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la landon de plejparte rura ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn rezervojn denatura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa jeenergio. LaKonsento pri Libera Negoco de1988 kun Usono ekvalidita el1989 kaj laNordamerika Traktato pri Libera Negoco de1994 kun Usono kajMeksiko spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia dependiĝo al Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bonan entutan ekonomian agadon de laGrupo de Ok.
Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de lasendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas lacerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiajn eblecojn. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe dedisvolviĝantaj landoj) kanaden.
La angla kaj la franca havas egalan statuson en la federacia registaro, en la federaciaj kortumoj, kaj en ĉiuj federaciaj institucioj.
Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas proceson aŭ en la angla, aŭ en la franca.
La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉa demando, federaciregistaraj servoj aŭ anglalingve aŭ francalingve.
Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la anglan, aŭ la francan.
Pli ol 98% da kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ.
La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel difinita en la provincaĈarto de la Franca Lingvo, enkondukita de laKebekia Partio en1976. La Ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve.
Lafranca ĉefe estas parolata en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, norda Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro2001, 6 864 615 homoj diris, ke la franca estas ilia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, statuso garantiita specife en laKanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj.
Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas laĉina (853 745 denaskuloj), laitala (469 485), kaj lagermana (438 080).
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKanada franca.
La"arrêt" ŝildoj (franca por "halto") estas uzataj en Kanado dum la anglalingva vortostop, kiu estas ankaŭ valida franclingva vorto, estas uzata en Francio kaj en aliaj franc-parolantaj landoj kaj regionoj.
Lafranca estas la dua plej ofta lingvo en Kanado, post laangla, kaj ambaŭ estas oficialaj lingvoj je federacia nivelo. Ĝi estas la unua lingvo de 9.5 milionoj da personoj aŭ 29% kaj la dua lingvo por 2.07 milionoj aŭ 6% de la tuta loĝantaro de Kanado.[4] La franca estas la nura oficiala lingvo en la provincoKebekio, estante gepatra lingvo de ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj, aŭ preskaŭ 80% (Popolnombrado de 2006) de la provinco. Ĉirkaŭ 95% de la parolantaro de Kebekio parolas la francan ĉu kiel unua ĉu kiel dua lingvo, kaj por kelkaj kiel tria lingvo. Kebekio estas ankaŭ hejmo de la urboMontrealo, kiu estas la 4a plej granda franc-parolanta urbo en la mondo, laŭ nombro de parolantoj de unua lingvo.[5]Nov-Brunsviko kajManitobo estas la nuraj du oficiale dulingvaj provincoj, kvankam la plenadulingveco estas aprobita nur en Nov-Brunsviko, kie ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro estas francparolanta. La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de ĉiuj el la teritorioj (Nordokcidentaj Teritorioj,Nunavuto, kajJukonio). El tiuj tri, Jukonio havas plej da francparolantoj, kio enhavas ĝuste sub 4% el la loĝantaro.[6] Krome, kvankam la franca ne estas oficiala lingvo enOntario, nome la leĝoLoi sur les services en français aŭFrench Language Services Act sekurigas, ke la provincaj servoj estas disponeblaj en la franca lingvo. Tiu "Act" aplikiĝas al areoj de la provinco kie estas gravaj francparolantaj komunumoj, nome en Orienta kaj Norda Ontario. Aliloke, konsiderindaj franc-parolantaj minoritatoj troviĝas en suda Manitobo,Nov-Skotio,Princo Eduardo kaj la DuoninsuloPort-au-Port enNovlando kaj Labradoro, kie la unikaNovlanda Franca dialekto estis historie parolata. Pli malgrandaj aroj da francparolantoj ekzistas en ĉiuj aliaj kanadaj provincoj. La urboOtavo, nome kanada ĉefurbo, estas fakte dulingva, kiel aliflanke de rivero el Kebekio, antaŭ grandurboGatineau, kaj oni proponas registarajn servojn en franca same kiel en angla.
Lakanada angla lingvo estasdialekto de laangla lingvo uzata en Kanado. Kombinas elementojn de lausona angla kajbrita angla. La kanada angla lingvo estas tre simila al la angla lingvo kiu estas parolata en la pacifika nordokcidenta parto deUsono. Tamen, uzas plejparte britanglan ortografion (te:colour anstataŭcolor,zed anstataŭzee, ktp.). Difina trajto de la kanada angla estas "vokala levo". La diftongoj /aɪ/ kaj /aʊ/ "levas" antaŭ senvoĉaj konsonantoj, konkrete /p/, /t/, /k/, /s/, /ʃ/ kaj /f/. En tiaj okazoj, /aɪ/ igas [ʌɪ~ɜɪ~ɐɪ].
Trilingva tabulo en angla, franca kajkria lingvo, nome la plej parolata inter indiĝenaj lingvoj, fare de inter 70 000 kaj 100 000 parolantoj.
La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn deindiĝenaj popoloj en Kanado: laindianoj (nun plej ofte nomataj membroj de laUnuaj Nacioj), lainuitoj, kaj lametisoj. La indiĝena parto de la loĝantaro nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera loĝantaro de Kanado. Estas 790 000 indiĝenoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas de la Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj.
Nun ekzistas pli ol 50 indiĝenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj indiĝenaj lingvoj taksataj plene memdaŭraj estas laaniŝinabeka kajkria (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj lainuktituta kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto,Nunaviko (nordo de Kebekio) kajNunaciavuto (nordo de Labradoro).
Du el la teritorioj donas oficialan staton al indiĝenaj lingvoj. En Nunavuto, lainuktituta kaj lainuinaktuna estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj difinas eĉ 11 lingvojn kiel oficialaj: ladenesolina, lakria, laangla, lafranca, la kuĉina, lainuinaktuna, lainuktituta, lainuvialuktuna, lasahtua, ladehĉoa, kaj latliĉoa. La uzado de ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutima en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.
La Koridoro Kebeko–Windsor estas la plej dense loĝata kaj plej industriigita regiono de Kanado, 1200 km longa.[7]
La censo de 2001 konstatis loĝantaron de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la loĝantaron je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada loĝantaro vivas ene de 200 km for de la usona landlimo.
En la 2001 censo, 39,4% identigis sian etnon kiel "kanada", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus debrita,irlanda, aŭfranca etna deveno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identigis sin kielanglodevenaj, 15,75% kiel francdevenaj, 14,03% kielskotdevenaj, kaj 12,90% kiel irlandodevenaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nurgermanoj (9.25%) kajitaloj (4.29%) signife multkvantis.
La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de membroj de la Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estasazianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.
En tiom ampleksa kaj diversa lando estas granda kultura diverseco kaj ankaŭ religio estas ingredienco de tiu diverseco. Inter la registritaj kredantoj apartenas alkatolikismo (45,7%),protestantismo (36,2%), sen religio (12,5%),ortodoksismo (1,4%),judismo (1,2%),islamo (0,9%),hinduismo (0,6%),budhismo (0,6%),sikhismo (0,5%), aliaj (0,4%) (informoj el 1991).
Pro sia kolonia pasinteco, la kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civitana naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjariĝo en1967, kaj pro fokuso de la federacia registaro pri programoj por apogi kanadajn kulturon kaj arton.
La indiĝenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indiĝena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili transdonis sian kulturon perparola historio. La simbolo de laVintraj Olimpikoj de2010 enVankuvero estasinuksuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj.
Fruaj eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multanfolkloron pri la lando. Kanado havas longtempanliteraturan tradicion (tiukadre vidu artikolonListo de kanadaj verkistoj); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la komenco de la20-a jarcento.
Nuntempe, usonaj kinofilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzempleCéline Dion,Leonard Cohen kajShania Twain. LaPremioj Juno (angle "Juno Awards"; france "Prix Juno") estas la kanada premiaro ĉiujare aljuĝataj al la plej bonaj muzikistoj kaj muzikaj grupoj en tiu lando.
LaReĝa Societo de Kanado (RSK; angleRoyal Society of Canada, akronime RSC; franceSociété royale du Canada, SRC), ankaŭ konata plennome kielLa Akademioj de Arto, Homaj Sciencoj kaj Sciencoj de Kanado (Academies of Arts, Humanities, and Sciences of Canada,Académies des arts, des lettres et des sciences du Canada) estas la nacia akademio de sciencoj de Kanado. Ĝi funkcias kiel gvida nacia organizaĵo por la subteno kaj apogo al edukado kaj scienca esplorado.
La uzado deacerfolio kiel nacia simbolo datas al la18-a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭaflago de Kanado, lacendo, kaj lablazono. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921.
Kanado estas konata pro siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple laalko,karibuo,kastoro,blanka urso,griza urso,kanada ansero, kajkomuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado.
Kanado ankaŭ koniĝas por laReĝa Kanada Rajda Polico kaj porglacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo.
↑Trigger, Bruce G.; Pendergast, James F.. (1978) “Saint-Lawrence Iroquoians”,Handbook of North American Indians Volume 15. Washington: Smithsonian Institution, p. 357–361. OCLC 58762737.