Malneta versio
Kampurbo[mankas fonto] aŭbazarurbeto[1] estasurbotipo de la historio en kelkaj landoj, kiam fakte la agrikultura komunumo havis urbajn rajtojn.
La kampurboj situis interne de la lando ĉe la pli trafikaj foirlokoj. La ekonomian gravecon de la kampourbo donis la juro pri merkato kaj foiro. La kampurbo havis relative grandan loĝantaron al la ĉirkaŭaj komunumoj, pliposte ĝi iĝis centro de la metiindustrio.
La nomo en la hungara lingvo estas "mezőváros", kiu signifas laŭvorte paŝtejan urbon aŭ herbejan urbon, kaj ne precize kampurbon. Ĝi estiĝis dum la 14-a kaj 15-a jarcento, diferenciĝe de la reĝaj liberaj urboj, kiuj havis defendajn muregojn. La loĝantoj estis liberaj kamparanoj, kiuj luktis por la civitaniĝo kontraŭ la lokaj grandbienuloj, kiuj ofte volis ilin servutuligi. La nombro de kampourboj ofte kreskis (ekz. dumMátyás Hunyadi). La rango donis certan vivnivelon dum la turka okupado de Hungario.
La leĝoj de1767 pri servuteco favoris la grandbienulojn.
Ekde la 1870-aj jaroj, pro la leĝoj pri komunumoj, grandparto de la kampurboj iĝis vilaĝo, eta parto iĝis urbo.
Městys, laŭlitere "urbeto" (aŭ, neoficiale aŭ malnoviĝinta,městečko), en aliaj eŭropaj lingvoj tradukita kiel "bazara urbo", estas statuso donita al certaj municipoj en Ĉeĥio, kuŝantaj laŭ grandeco kaj graveco pli alta ol tiu de simplaobec (municipo) sed pli malalta ol tiu deměsto (urbo).
Historie,městys estis loko kiu havis la rajton okazigibruto-bazarojn (kaj iuj aliaj "eksterordinaraj" kaj ĉiujaraj bazarojn aŭ foiroj), kaj ĝi estas tial tradukita kiel "bazara urbo". La esprimo eliĝis el oficiala uzo en Ĉeĥoslovakio en 1954 sed estis reenkondukita en Ĉeĥio en 2006. En septembro 2020, ekzistas 228 municipoj pri kiuj la statuso deměstys estis reakceptita. En ĉiuj kazoj, temas pri municipoj, kiuj petis la redonon de sia iama titolo. La titolo ne estis lastatempe aljuĝita al iu municipo kiu ne havus ĝin en la pasinteco — la leĝo eĉ ne fiksas iujn ajn specifajn kriteriojn por ĝi, nur proceduraj kompetentecoj estas establitaj. Ne ekzistas specialaj rajtoj aŭ kompetentecoj sub ĉi tiu titolo krom la rajto uzi ĉi tiun vorton kune kun la nomo de la municipo kaj ĝiaj institucioj.
En Finnlando bazarurbo (finnlingvekauppala, svedlingveköping) estis ĝis la jaro 1976 normale komunumoj, kiuj estis normale similaj al malgrandaj urboj sed ne havis tiel multajn devojn kaj rajtojn kiel urboj, sed ekde la jaro1858 ĝis la jaro1971Ikaalinen estis bazarurbo, kvankam ĝi ne estis komunumo. Tri aliaj bazarurboj, kiuj ne estis komunumoj sed apartenis alkampara komunumo, estis Lahti inter la jaroj 1878–1905,Iisalmi inter la jaroj 1860–1858 kaj Vammala inter la jaroj1907–1912. Tiaj bazarurboj havis ankaŭ propran lokan administradon, sed en ili mankis ekzemple sendependa komunuma imposto.
Ĝis la 1950-aj jaroj tutan kamparan komunumon oni povis igi bazarurbo nur en tiaj esceptaj kazoj, ke kampara komunumo estis plejparte dense loĝata kaj ne inkludis multe kamparon, ekzempleMänttä en 1947, sed en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj oni igis bazarurboj ankaŭ tutajn tiajn kamparajn komunumojn, kiuj inkludis kaj setlejon, kiu estis kiel malgranda urbo kaj vastan kamparan areon.
En 1959 la parlamento eventualigis igon bazarurbon urbo do, ke la ĉiuj tradiciaj devoj de finnlandaj urboj ne komencis validi al la nova urbo. Tuj selvantjare la kampurbojHyvinkää,Kouvola,Riihimäki,Rovaniemi,Salo kajSeinäjoki iĝis urboj. Multaj aliaj kampurboj ĝis 1974. La termokauppala/köping malaperis en la komunleĝa reformo komence de 1977. Tiam la lastaj kampurboj iĝis urboj kromKarhula, kiu estis ligita alKotka.
En kamparaj ruraj areoj de multaj landoj evidente la subĉielajbazaroj okazintaj unufoje semajne ludas gravan rolon en la ekonomia kaj socia vivo de la vilaĝoj kaj kamparaj ĉirkaŭaĵoj. En NordaMaroko tio estas tiom evidenta, ke ĝi rezultis en tre praktika solvo por la nomado de la urbetoj, evidente bazarurbetoj, nome en multaj okazoj la nomo de la urbeto estas komponita el tri radikoj, el kiuj la unua estas "souk" (bazaro), la dua la nomo de la tago kiu enaraba (kiel en laportugala, pro ties heredo) estas ankaŭ la orda numeralo, kaj la tria estas loknomo aŭ plej ofte samtempe de la tribo aŭ klano, kiel oni povas konstati en unu el la ĉefaj nomeSouk El Arbaa du Gharb en kies franclingva artikolo oni klarigas pri tiu nomo, foje mallongigita alSK4, tio estas:Bazaro merkredo. Same evidentas en la areo sude de la linio interTanĝero kajSebto por bazarurbetoj, kiel de nordo suden ĉe Souk Khemis des Anjra, Souk Sebt el Kdim, Souk Tnine des Beni Harchen, Souk el Had el Gharbia, Souk el Arba Ayasha, Souk el Arba des Beni Hassan, Souk Tnine de Sidi el Yamani, Souk Khemis des Beni Arouss, Souk Sebt des Beni Gorfat, Souk Khemis du Sahel, ktp.[2]
Iuj pliaj landoj ankaŭ havas kategorion de loĝloko inter la statusoj de neurba kaj urba komunumoj. En ekzempleLitovio (urbo =miestas, urbetomiestelis) aŭPortugalio (urbo =cidade, urbeto =vila) tio bone priskribeblas per la esperantlingva termino "urbeto".
EnGermanio ekzistas malmultaj historiaj lokoj kun statuso de inter neurba kaj urba komunumo: kutime temas pri loĝlokoj, kiuj historie ricevis iujn, sed ne ĉiujn urbajn rajtojn (kutime la rajton okazigi subĉielajn merkatojn). En la nordo de la lando tia komunumo nomiĝasFlecken, en la suda landoparto BavarioMarkt, en Esperanto kutime nomata "foira komunumo". Ankaŭ tiu koncepto kompareblas al la temo de tiu-ĉi artikolo, sed en Esperanto kutimene nomatas "kampurbo".