Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Frugilego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elKampokorvo)
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Frugilego
Frugilego
Frugilego
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:PaseroformajPasseriformes
Familio:KorvedojCorvidae
Genro:Corvus
Specio:C. frugilegus'
Corvus frugilegus
(Linnaeus,1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Enkondukis
Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Enkondukis
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    LaFrugilego[1]Kampokorvo (Corvus frugilegus) estas birdospecio membro de la familio deKorvedoj en la ordo depaserinoj. Ĝi ricevis deLinnaeus en 1758,[2] la nomonfrugilegus kiu signifas en lalatina "manĝokolektanto".

    Aspekto

    [redakti |redakti fonton]

    Tiupalearktisa specio estas simila laŭ grando (45 al 47 cm longa) aŭ iom pli malgranda ol laNigra korniko kunnigraj plumoj ofte montrantaj bluecan aŭ bluecpurpuran nuancon sub brila sunlumo. La plumoj de la kapo, koloj kaj ŝultroj estas pli densaj kaj silkecaj. La gamboj kaj piedoj estas ĝenerale nigraj kaj la beko griznigra.

    Frugilegoj distingiĝas el similaj membroj de la familio de korvoj pro la nudagrizblanka haŭtaĵo ĉirkaŭ la bazo de la beko de plenkreskulo antaŭ la okuloj; la beko estas iom pli maldika kaj tre pinteca. Krome laplumaro ĉirkaŭ la femuroj aspektas pli malkombita kaj pufa ol ĉe la samgenra Nigra korniko, ĉefe videbla dum piedirado. Junuloj estas surface pli similaj al la aliaj korvoj ĉar ili ne havas la nudan haŭtaĵon ĉe la bekobazo, sed ili perdas tiujn plumojn post ĉirkaŭ ses monatoj.

    Distribuado kaj vivejo

    [redakti |redakti fonton]

    Kvankam loĝanta enBritio kaj en plej parto de norda kaj centra Eŭropo, vaganta eĉ alIslando kaj nordaSkandinavio, ĝi povas ankaŭ ĉeesti kiel orientaj rasoj enAzio (ĝisĈinio,Japanio,Koreio,Manĉurio kaj sudorienta Siberio) kie ĝi diferenciĝas pro ioma malgrandeco averaĝe, kaj iom pli plumeca vizaĝo. Norde de la teritorio la specio havas emon moviĝi suden eĉ ĝisIberio kajItalio dum aŭtuno kvankam pli sudaj populacioj pretas nemigradi. La specio estis enmetita enNovzelando, ĉar oni liberigis kelkajn centojn da birdoj en 1862-1874, kvankam nuntempe ties teritorio estas tre limigita.[3] Tie la specio estas agrikultura plago kaj oni forigas ĝin.

    Kutimoj

    [redakti |redakti fonton]
    EnThe Rooks Have Returned (La frugilegoj revenis) (1871), ege konata pentraĵo deAlexei Savrasov, la alveno de frugilegoj reprezentas fruan anoncon de la venanta printempo.

    Dieto

    [redakti |redakti fonton]

    Ili manĝas ĉefevermojn kaj larvojn deinsektoj, kiujn la birdo trovas per bekoplukado engrunde per sia forta beko. Ĝi manĝas ankaŭ kultivitan grenon decerealoj, malgrandajn kvantojn defruktoj, etajnmamulojn kielkamporatoj,glandojn kaj la ovojn de grundonestumantaj birdoj. Enurbaj lokoj, ili manĝas ankaŭ restaĵojn derubujoj kaj stratoj, kutime frumatene kiam estas ankoraŭ trankvilo. Ĝi estas vidata ankaŭ ĉeplaĝoj, manĝantainsektojn,krustulojn kaj aliajn taŭgajn manĝeblajn flosantajn restaĵojn.

    Nestumado

    [redakti |redakti fonton]
    La distribuado de la grando de kolonioj de frugilegoj en Normandio (informo de 2003). Plej parto de kolonioj estis malgrandaj, nur kelkaj estis grandaj
    Corvus frugilegus - (MHNT)

    Nestumado estas ĉiam kolonia, kutime en la plej altaj pintoj de arboj. Ili forprenas branĉojn kaj bastonetojn el la arboj (tre rare ili prenas ilin elgrunde), kvankam multajn ili ŝtelas el najbaraj nestoj, se ili estis kolektitaj el arboj. La ino demetas kutime 3 al 5 ovojn, fine de februaro aŭ frue en marto kaj tiuj estas kovataj dum 16 al 18 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, kiujelnestiĝas post 32 aŭ 33 tagoj.

    Aŭtune, la junuloj de tiu somero ariĝas en grandaj birdaroj kun nepariĝintaj birdoj de antaŭaj sezonoj, ofte ankaŭ kunMonedoj. Ankaŭ aŭtune okazas aeraj montroceremonioj fare de plenkreskuloj kiuj ŝane ĝuas la aŭtunajnventojn.

    Voĉo

    [redakti |redakti fonton]

    La voĉo estas kutime priskribita kiel "kaah", simila al tiu de laNigra korniko, sed kutime pli monotone. Tiun voĉon faras dumfluge kaj ripoze, kiam la birdo malfermas sian voston kaj kliniĝas je ĉiu krako. Alvokon dumfluge faras kutime soleca birdo, kontraste kun la Nigra korniko, kiu faras ĝin kiam flugas laŭ aroj de 3 aŭ 4. Solaj birdoj ofte "kantas" ŝajne al si mem per strangaj klakoj, spiroj kaj preskaŭ homecaj notoj.

    Kulturo kaj mitologio

    [redakti |redakti fonton]

    Kiel multaj aliaj membroj de la familio deKorvedoj, frugilegoj aperas ofte enfolkloro. Tradicie, oni diris, ke frugilegoj antaŭkonas la veteron kaj proksimon de morto. Se frugilegejo -kolonia nestareo de frugilegoj- estus abandonita, oni dirus, ke tio alportos malbonansorton por la familio kiu posedas la teron. Alia legendo asertas, ke frugilegoj responsas por eskortado de animoj al ĉielo.William Butler Yeats eble aludas tion en sia poemoThe Cold Heaven (La malvarma ĉielo).

    En la serio deStephen King nomeThe Dark Tower en la ĉapitroWizard and Glass, unu el la roluloj,Cuthbert Allgood, surportas frugilegan kranion ligitan ĉirkaŭ sia kolo, postulante bonan sorton.

    Bildaro

    [redakti |redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Vortaro de Esperanto (1911) p. 51
    2. latineLinnaeus, C. (1758)Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata.. Holmiae. (Laurentii Salvii)., p. 824.
    3. Barrie Heather and Hugh Robertson, "The Field Guide to the Birds of New Zealand", Viking, 2005

    Sonligo

    [redakti |redakti fonton]

    Bildoligoj

    [redakti |redakti fonton]

    Filmoligo

    [redakti |redakti fonton]
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Frugilego&oldid=8895890"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp