Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kameruno

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Koordinatoj:52° 00′ 00″ N11° 31′ 00″ O / 52.00000 °N, 11.51667 °O /52.00000; 11.51667(mapo)
Kameruno
france Cameroun,angle Cameroon
Prezidenta respubliko
Oficiala nomo: Respubliko de Kameruno
Himno: "Ho Kamerunio, Lulilo de niaj Prapatroj"Ô Cameroun, Berceau de nos Ancêtres
Parto deAfriko
Najbaras kun
6
 - Niĝerio okcidente
 - Ĉado nordoriente
 - Centr-Afrika Respubliko oriente
 - Ekvatora Gvineo
 - Gabono
 - Kongo Brazavila
Gravaj urbojDualao,Jaundo,Garoua
ĈefurboJaundo
 - mezoJaundo
 - altecom s. m.
 - koordinatoj52° 00′ 00″ N11° 31′ 00″ O / 52.00000 °N, 11.51667 °O /52.00000; 11.51667(mapo)
Plej alta punktoMonto Kameruno
 - alteco4 040 m s. m.
Areo475 442 km² (47 544 200 ha)
Loĝantaro19 100 000 (2009)
Denseco40,17 loĝ./km²
Estiĝo1-a de januaro1960
PrezidantoPaul Biya
 - ĈefministroJoseph Ngute
HorzonoOkcidentafrika tempo (UTC+1)
Telefona antaŭkodo237
ISO 3166-1CM
Interreta domajno.cm
MonunuoCFA-franko
Oficialaj lingvojfranca,angla
Mapo de Kameruno
Mapo de Kameruno
Mapo de Kameruno
Vikimedia Komunejo: Cameroon
Retpaĝo: www.prc.cm/fr/

Kameruno (aŭ Kamerunio[1]) oficiale laRespubliko de Kameruno (franceRépublique du Cameroun) estaslando en okcidentaCentra Afriko. Ĝi havas landlimon kunNiĝerio okcidente,Ĉado nordoriente,Centr-Afrika Respubliko oriente kajEkvatora Gvineo,Gabono kajKongo Brazavila sude. La marbordo de Kameruno konsistas el laBiafra Golfo, parto de laGvinea Golfo kaj laAtlantiko. La lando kelkfoje estas kromnomata "miniatura Afriko" pro sia geologia kaj kultura diversecoj. Inter la ĉefaj geografiaĵoj de la lando estas multajstrandoj,dezertoj,montoj,pluvarbaroj kaj vastajsavanoj.Monto Kameruno estas la plej alta punkto de Kameruno.Dualao,Jaundo kajGaroua viciĝas inter la ĉefaj urboj de la lando, kie vivas pli ol 200 malsamaj lingvaj grupoj. Kameruno famas pro siaj lokaj muzikaj stiloj, precipemakoso kajbikutso, sed ankaŭ pro sia sukcesanacia teamo de futbalo. La du oficialaj lingvoj restas laangla kaj lafranca. En Kameruno ne ekzistas dominanta lingvo, konata de plejparto de ties loĝantaro.

Plej frutempaj homaj loĝantoj de tiu teritorio estis interalie laSao-civilizacio ĉirkaŭ lalago Ĉado kaj laBakaoj, kiuj estis ĉasantoj-plukantoj en la sudorientaj pluvarbaroj. Esploristoj elPortugalio atingis la lokan marbordon en la15-a jarcento kaj nomis la regiononRio dos Camarões ("Rivero de salikokoj") : de tiu origina esprimo devenas la nomo de Kameruno. Militistoj de lafulba etno[2] fondis laAdamavan Emirlandon en la nordo en la19-a jarcento, kaj variaj etnaj grupoj de la okcidenta kaj nordokcidenta regionoj establis potencajn sinjorlandojn kajfon-landojn. Kameruno fariĝisgermana kolonio en1884.

Post laUnua Mondmilito, la teritorio estis dividita interFrancio kajBritio kadre demandato de la Ligo de Nacioj. LaUnuiĝo de la Popoloj de Kameruno, aperinta politika partio, subtenis sendependecon de la lando sed estis malpermesita de Francio en la1950-aj jaroj. En1960, la parto de la lando administrita de Francio sendependiĝis kiel la Respubliko de Kameruno, estrita de prezidantoAhmadou Ahidjo. La suda, brita parto fine unuiĝis kun la respubliko en1961 : tiel naskiĝis la Federacia Respubliko de Kameruno. La lando sekve estis renomigita Unuiĝinta Respubliko de Kameruno en1972, kaj pli simple Respubliko de Kameruno en1984.

Kompare kun aliaj afrikaj landoj, Kameruno ĝuas relative altan nivelon de politika kaj socia stabilecoj. Tio ebligis la disvolviĝon deagrikulturo, ŝoseoj, fervojoj, kaj de gravaj industrioj depetrolo kajligno. Granda nombro da kamerunanoj tamen daŭre spertas la malriĉegajn vivkondiĉojn de memsubtenantaj farmistoj. Ŝtatpotenco estas entute konservata depost1982 de despota prezidantoPaul Biya kaj tiesDemokrata Kunveno de la Kameruna Popolo. La anglalingvaj regionoj ŝajne pli kaj pli malproksimiĝas el la registaro : lokaj politikistoj petis pli gravan aŭtonomion aŭ eĉsecesion de la eksaj brite administritaj teritorioj.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Kameruno estas en la preciza angulo de laGolfo de Gvineo kaj havas preskaŭ triangulan formon kun pli longigita pinto al laLago Ĉado. Ĝiaj limoj laŭ la horloĝa direkto estas kun la menciita golfo de Gvineo,Niĝerio,Ĉado,Centrafrika Respubliko,Respubliko de Kongolo,Gabono kajEkvatora Gvineo. Trairas la landon centre la riveroSanaga, norde la riveroBenue kaj sude la riveroNgoko. Tre proksime de la marbordo kaj en la norda duno de tiu estas laMonto Kameruno (4,070 m), kiu estas laplej alta monto de la lando kaj de la tutaOkcidenta Afriko. En la nordo estas kelkajnaciaj parkoj kiel tiuj deWaza,Bouba Njida kajBenue.

Historio

[redakti |redakti fonton]

LaFranca Kameruno iĝis sendependa lando en januaro 1960, kaj oni programis la sendependecon deNiĝerio por posta momento samjare, kio starigis la demandon pri la brita teritorio. Post ia disputo oni interkonsentis la okazigon dereferendumo kiu finfine okazis la 11an de februaro 1961. La norda regiono ĉefe islama preferis la unuigon al Niĝerio, kaj la suda regiono voĉdonis unuigon al Kameruno. Norda Kameruno iĝis regiono deNiĝerio la 31an de majo 1961, dum Suda Kameruno iĝis parto de la Respubliko Kameruno la 1an de oktobro. Dume, la regiono estis administraciita kiel franca kolonio.

LaBrita Kameruno aŭ Okcidenta Kameruno estis teritoria britamandato en Okcidenta Afriko, aktuale parto kaj de Niĝerio kaj de Kameruno.

Politiko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de politikaj partioj de Kameruno.

Kameruno' estas respubliko, kie la prezidanto havas vastan politikan povon. Li metas siajn apogantojn al gravaj oficioj. Oni asertas, ke la sistemo estas demokratia, sed praktike la prezidanto havas la ĉiun politikan forton. La prezidanto povas puni siajn kritikantojn. Parlamento de Kameruno ne havas vere grandan politikan povon. Ĝi havas 100 membrojn. La prezidanto estas elektata la ĉiusepa jaroj. La prezidanto elektas la ĉefministron kaj la ĉiujn ŝtatajn oficistojn.

Vidu artikolojn pri ŝtatestrojAhmadou Ahidjo kajPaul Biya. Same pri politikaj partiojUnuiĝo de Afrikaj Popoloj,Alianco por Demokratio kaj Disvolviĝo,Demokrata Unuiĝo de Kameruno,Kameruna Unuiĝo,Kameruna Nacia Demokrata Partio,Nacia Konsilio de Nigerio kaj Kameruno kajKameruna Nacia Unuiĝo.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

En la lando estas parolataj pli ol 260 lingvoj, sed oni instruas en lernejoj nur 40 el ili. La oficialaj lingvoj estas lafranca kaj laangla, parolataj respektive de 80% kaj 20% de la loĝantaro. La angleparolantoj, loĝantaj precipe en la nordokcidenta landoparto, ribelis en 2017, postulante secesion kaj kreon de aparta angleparolanta ŝtato. En tiu konflikto jam pereis ĉirkaŭ 3 000 homoj. Enfebruaro 2020 la registarolanĉis programon, kiu celas savi endanĝerigitajn lingvojn. Interalie oni planas doni al unu el ili oficialan statuson, egalan al la angla kaj la franca.

Camfranglais (elp. kamfrangl, kofrovorto de la franclingvaj adjektivojcamerounais,français kajanglais) estas lingvaĵo parolata en Kameruno, konsistanta el miksaĵo de variaĵoj de la kameruna franca, angla kaj piĝina angla (kreola) lingvoj, krom vortfaradaj kontribuaĵoj el diversaj indiĝenaj lingvoj de Kameruno.

Socio

[redakti |redakti fonton]

En Kameruno loĝas multaj etnoj kaj tipoj de civilizacioj. Norde estas hegemoniaIslamo, sude estasĝangala pejzaĝo kaj proksime vivaspigmeoj (ĉ. 50,000), kiuj vivas multe pli proksimaj al natura vivo. Inter naciaj tradicioj aŭ kutimoj estaspiedpilko,lukto kaj kurkonkurenco de 3 km al la pinto de laMonto Kameruno. Estas tradicio manĝi viandon de simioj, eĉ grandaj simioj, kiu malhelpas eĉ ekzistadon de gravaj specioj.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Regionoj

[redakti |redakti fonton]

La administraj regionoj de Kameruno estas:

Urboj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de urboj de Kameruno.

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Kameruno apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifiko.

Sporto

[redakti |redakti fonton]

Jean Bernard Djambou

Esperanto en Kameruno

[redakti |redakti fonton]

En Kameruno estasAsocio pri Esperanto en Kameruno kun neformalaj rilatoj alUniversala Esperanto-Asocio.

Kelkaj nomoj de esperantistoj

[redakti |redakti fonton]

Louis Bakemhe;Jean Balaga;Patrice Bilong Bilong;Nyeck Liport;Jean-Marie Mboge Mbelle;Victor Nto-Nto;Augustin Tonga;Thomas Wang;

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Laŭ PIV, Kameruno estas monto en Ekvatora Afriko; Kamerunio estas kaj regiono en Afriko kaj nomo de regno, okupanta la orientan parton de tiu regiono. Reta Vortaro (ReVo), siavice, akceptas Kamerunon kaj Kamerunion kiel nomon de la lando. "La Tero", Enciklopedieto de Monato (Flandra Esperanto-Ligo, eldonjaro: 2013) registras nur la formon "Kameruno".
  2. En lafula lingvo:Fulɓe; en la franca : Peul or Peuhl.

Galerio

[redakti |redakti fonton]
  • Sunleviĝo en Jaundo
    Sunleviĝo enJaundo
  • Centra lago de Jaundo
    Centra lago de Jaundo
  • Nacia muzeo
    Nacia muzeo
  • Naturo en Jaundo
    Naturo en Jaundo
  • Maljuna arbo en Jaundo
    Maljuna arbo en Jaundo
  • Monumento pri la reunuiĝo
    Monumento pri la reunuiĝo
  • Monumento pri la reunuiĝo en Buea
    Monumento pri la reunuiĝo enBuea
  • Akvofaloj de Mfoundi
    Akvofaloj de Mfoundi
  • Sunsubiro en Jaundo
    Sunsubiro en Jaundo
  • Vita kursi en Jaundo
    Vita kursi en Jaundo
  • Urbodomo de Jaundo
    Urbodomo de Jaundo
  • Vitralo en la katedralo de Jaundo
    Vitralo en la katedralo de Jaundo
  • Administra oficejo de la ĉefministro en Jaundo
    Administra oficejo de la ĉefministro en Jaundo
  • Vido de la katedralo de Jaundo
    Vido de la katedralo de Jaundo
  • Ministrejo pri sano
    Ministrejo pri sano
  • Kameruna plado: rostitaj blankaj vermoj
    Kameruna plado: rostitaj blankaj vermoj
  • Sportpalaco de Jaundo
    Sportpalaco de Jaundo
  • Naturspaco en Jaundo
    Naturspaco en Jaundo
  • Urbocentro de Jaundo
    Urbocentro de Jaundo
v  d  r
Afrika Unio
v  d  r
Komunumo de Nacioj
Membraj landoj
Dependaj teritorioj
de membraj landoj
Transmaraj teritorioj
(kronaj kolonioj):
Aparta statuso:
v  d  r
Regionoj deKameruno
blazono de Kameruno
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kameruno&oldid=9140098"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp