Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kambizjomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kambizjomo estasgrundotipo, A-B-Cgrundo apartenanta al klasobrungrundoj. Ĝi kreiĝas per grundformiĝaj procezoj debruniĝo, oksida eriĝado ligita kun pliargiliĝo. Diagnoza horizonto estas brunaB-horizonto, tiel nomata Bv kambia horizonto. Plej tipaj estas kambizjomoj por montaraj regionoj, ili kreiĝas prefere sur sen-kalkaj petroj, en deklivoj, plej ofte sub la arbaroj (antaŭe nomataj ankaŭ brunaj arbaraj grundoj). Plej ofte ili enhavas en B-horizonto pli aŭ malpli multajn ŝtonojn. Diseriĝo de ŝtonoj, oksida eriĝado, danke al kiu grundo enhavas ferajn oksidojn estas ĉefa kialo, pro kiu en la grundo ne kuras aliaj grundformiĝaj procezoj (ekzemple translokiĝo de argilo). Depende de lokaj kondiĉoj, kambizjomoj simile kiel aliajgrundotipoj havas tre diversajn kvalitojn.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kambizjomo&oldid=8261637"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp