La alteco de la grandurbo estas 1.5–9 m (5–30 ft).[2] Multe de la grandurbo estis origine malseka regiono kiu estis sekigita dum la jardekoj por gastigi burĝonan loĝantaron.[3] La ceteraj senkonstruaĵaj areoj, konataj kiel la Orientkolkataj Malsekareoj, estis nomumitaj "humida regiono de internacia graveco" fare de laRamsar Konvencio (1975).[4] Kiel ĉe la plej granda parto de laIndus-Ganga Ebenaĵo, la grundo kaj akvo estas ĉefe aluviaj en origino.
Ĝi estas ĉefurbo de la barata subŝtatoOkcidenta Bengalio kaj postMumbajo kajDelhio la tria plej grando urbo de Barato.Maheŝtala estas unu el diversaj antaŭurboj de Kolkato kaj apartenas al ties urbaro.
Inter1700 kaj1912 Kolkato estis la ĉefurbo de labritakolonioHindio, poste ĝis1947 ĉefurbo deBengalio. En tiu tempo ĝi ricevis laangligitan nomonCalcutta [k'lkata]. En2001 ĝi oficiale reŝanĝis sian nomon alKolkata.
La eltrovaĵo kaj arkeologia studo deĈandraketugarho, 35 kilometroj (22 mejl.) norde de Kolkato, disponigas indicon ke la regiono en kiu la grandurbo nun staras estis loĝita por pli ol du jarmiloj.[5][6] La registrita historio de Kolkata komenciĝis en 1690 kun la alveno de la anglaBrita Orienthinda Kompanio, kiu plifirmigis sian komercon enBengalio.Job Charnock, administranto kiu laboris por la Kompanio, estas tradicie kreditita kiel la fondinto de la grandurbo;[7] sed en respondo al publika peticio, la KolkataKasacia Kortumo decidis en 2003 ke la grandurbo ne havas fondinton.[8]
La areo okupita fare de la aktuala grandurbo ampleksis tri vilaĝojn: Kalikata,Gobindapur, kajSutanuti. Kalikata estis fiŝkaptista vilaĝo; Sutanuti estis la vilaĝo de riverbordaj teksistoj. Ili estis parto de biendomo apartenanta al laMogola imperiestro; lajagirdari (terkoncesio donacita fare de reĝo al liaj nobeloj) kaj ties impostaj rajtoj al la vilaĝoj estis tenitaj fare de la familio deterposedantoj Sabarna Roy Choudhury , aŭ zamindar'oj . Tiuj rajtoj estis transdonitaj al la Brita Orienthinda Kompanio en 1698.[9]
En 1712, la britoj kompletigis la konstruadon de Fort William, situanta sur la orienta bordo de laHooghli Rivero por protekti sian komercan faktorion.[10] Alfrontante oftajn bataletojn kontraŭfrancaj trupoj, la britoj komencis ĝisdatigi siajn fortikaĵojn en 1756. LaNaŭabo de Bengalio, nomeSiraj-ud-Daulah, protestis kontraŭ la militarigo kaj la impostada malpagado. Lia averto iĝis ignorata, kaj la Naŭabo atakis; li kaptis Fort William kaj iniciatis la terurajn mortigojn de britaj militkaptitoj en la Nigra Truo de Kolkato, nome fiprizono en Fort William.[11]Roto de la brita kompanio (sipajoj) kaj de britaj soldatoj gviditaj deRobert Clive rekonkeris la grandurbon la sekvan jaron.[11]
Per laTraktato de Allahabado de 1765 post labatalo de Buksaro, la Brita Orienthinda Kompanio ricevis respondecon pri imperia impostokolektado de la Mogola imperiestro en la provincojBengalio,Biharo kajOriso, dum la Mogol-regitajNaŭabo pluregis la provincon.[12] Deklarita prezidantecurbo, Kolkato iĝis la ĉefsidejo de la Bengalia Prezidanteco. Kolkato estis nomita la ĉefurbo de la teritorioj de Hindio kontrolitaj de la Brita Orienthinda Kompanio en 1772.[13]
Hicky's Bengal Gazette aŭ laOriginal Calcutta General Advertiser estis anglalingva semajnagazeto publikigita en Kolkato (tiam Kalkuto), nome ĉefurbo de la Brita Hindio en januaro,1780. Ĝi estis la unua moderna gazeto presita en Azio, kaj estis publikigita dum du jaroj, antaŭ laBrita Orienthinda Kompanio kaptis latiparon kaj lapresmaŝinon de la gazeto.
En 1793, la rega povoj de la Naŭaboj estis nuligita kaj la Brita Orienthinda Kompanio komplete ekkontrolis kaj la urbon kaj la provincon. Komenciĝante en 1864, lamontara stacioŜimla funkciis kieladministra ĉefurbo dum someroj.[14] Komence de la 19-a jarcento, lamarĉoj ĉirkaŭantaj la grandurbon estisdrenitaj; la registara areo estis aranĝita laŭ la bordoj de la Hooghly Rivero.Richard Wellesley, Ĝeneralgubernatoro de Hindio inter 1797 kaj 1805, estis ĉefrespondeca por la evoluo de la grandurbo kaj ĝia publika arkitekturo.[15] Dum la fino de la 18-a kaj la 19-a jarcento, la grandurbo estis centro de lakomerco deopio de la Brita Orienthinda Kompanio.[16]
Ĉirkaŭ la1850-aj jaroj, Kolkato havis du areojn: nomeblanka urbo, kio estis ĉefe por britoj kaj centriĝis ĉirkaŭ Chowringhee; kajnigra urbo, plejparte hinda kaj centrita ĉirkaŭ Norda Kolkato.[17] La grandurbo spertis rapidan industrian kreskon starte en la komenco de la 1850-aj jaroj, precipe en la industrioj tekstilaj kaj prijuto; tio instigis britajn firmaojn por masive investi en infrastrukturaj projektoj, kiuj inkludistelegrafligojn kaj stacidomon Howrah. La kunfandiĝo de brita kaj hinda kulturoj rezultigis la aperon de novababua altrangeta klaso de bonmanieraj baratanoj, kies membroj ofte estisburokratoj,profesiuloj, gazetlegantoj, kajanglofilaj; ili kutime apartenis al altkastaj hinduaj komunumoj.[18] En la 19-a jarcento, laBengalia Renesanco kaŭzis pliigitan socikulturan sofistikecon inter urbokernaj loĝantoj. En Kolkato ekzemple vivis la nobelpremiitoRabindranath Tagore. En 1883, Kolkato estis gastiganto de la unua nacia konferenco de laHinda Landa Asocio, la unua deklarita naciisma organizo en Hindio.[19] Iom post iom, Calcutta iĝis centro por revoluciemaj organizoj asociitaj kun lahinda sendependeca movado. La provizora dispartigo de Bengalio en 1905 sekciita laŭ komunumaj (laŭreligiaj) linioj rezultigis ĝeneraligitan publikan agitadon kajbojkoton de britaj varoj fare de la Swadeshi-movado.[20] Tiuj agadoj, kune kun la administre malavantaĝa loko de Kolkato ĉe la orientaj periferioj de Hindio, instigis la britojn por movi la ĉefurbon alNov-Delhio en 1911.[21]
RaŝtraguruoSurendranath Banerjee organizis nacian konferencon ĉe 1883. Tio estis la unua partio en Hindio en la 19a jarcento. En 1905 Kolkato protestis kontraŭ la sekcia dividado de Bengalio kaj bojkotis ĉiujn britajn varojn.[20] Iom post iom Kolkato iĝis grava kerno por la hindian sendependiga movado, aparte por la revoluciemaj partioj. La grandurbo kaj ĝia haveno estis bombitaj plurajn fojojn fare de lajapanoj inter 1942 kaj 1944, dum laDua Mondmilito.[22][23] Koincidante kun la milito, milionoj malsatis ĝismorte dum la bengala malsatega katastrofo de 1943 pro kombinaĵo de armeaj, administraj, kaj naturaj faktoroj.[24] Postuloj por la kreado deislama ŝtato kaŭzis en 1946 epizodon de komunuma perforto kiu mortigis ĉirkaŭ 4,000.[25][26][27] LaDispartigo de Hindio kaŭzis pliajn koliziojn kaj demografiajn ŝanĝojn - multaj islamanoj foriris alOrienta Pakistano, dum centoj da miloj da hinduoj fuĝis en la grandurbon.[28]
Dum la1960-aj jaroj kaj1970-aj jaroj, severaj malabundoj de energio,strikoj, kaj perfortamarksisma-maoista movado de grupoj konataj kiel laNaksalitoj difektis multon de lainfrastrukturo de la grandurbo, rezultigante ekonomian stagnon.[29] LaBangladeŝa Liberigo-Milito de 1971 kaŭzis masivan enfluon de miloj da rifuĝintoj, multaj el ili malriĉegaj, kio malfaciligis la infrastrukturon de Kolkato.[30] Dum la mezo de la1980-aj jaroj,Mumbajo (tiam nomitaBombay) preterpasis Kolkaton kiel la plej popolriĉa grandurbo de Hindio. En1985,Rajiv Gandhi duarangigis Kolkaton kiel "forvelkanta grandurbo" sub la lumo de ĝiaj socipolitikaj problemoj.[31] Post sendependeco, en la jaro 1951 kaj en 1956 la korporacia leĝaro estis ŝanĝita. Finfine en 1980 la Okcidenta Bengalia Registaro ŝanĝis tiun agon. En 1984 reviziita nova leĝo estis realigita. En la periodo 1977-2011, Okcidenta Bengalio estis regita de Kolkato fare de la Maldekstra Fronto, kiu estis dominita fare de laKomunista Partio de Barato (KPB). Ĝi estis la plej longdaŭra demokratie elektita komunista registaro de la mondo; Kolkato estis esenca bazo por hinda komunismo.[32][33][34] La ekonomia resaniĝo de la grandurbo kolektis impeton post la 1990-aj jaroj, kiam Barato komencis instali por-merkatajn reformojn. Ekde 2000, lainformadika teknologio (IT)servosektoro revivigis la stagnan ekonomion de Kolkato. La grandurbo ankaŭ travivas konsiderindan kreskon en sia produktada bazo.
Sektoro V, ĉe Salt Lake areo por informadikaj kompanioj.SudurbaMall, unu el plej grandaj vendejaroj en Orienta Barato.
Kolkato estas la ĉefa komerca kaj financa centro deorienta kajnord-orienta Barato kaj hejmo de laKolkata Borso.[35][36] Ĝi estas grava komerca kaj armeahaveno, kaj estas la nura grandurbo en orienta Barato kiu havas eksterlandanflughavenon. Iam la gvida grandurbo de Barato, poste Kolkato travivis ekonomian malkreskon en la jardekoj sekvantaj la sendependecon de Hindio pro krutaj loĝantarkreskoj kaj pliiĝo je batalemasindikatismo, kiu inkludis oftajn strikojn.[37] De la 1960-aj jaroj ĝis la fino de la 1990-aj jaroj, pluraj fabrikoj estis fermitaj kaj entreprenoj translokiĝis. La manko dekapitalo kaj resursoj aldonitaj al la deprimita stato de la ekonomio de la grandurbo kaŭzis nebonvenan kromnomon: la "forvelkanta grandurbo".[38] La sorto de la grandurbo pliboniĝis post kiam la hinda ekonomio estis liberaligita en la1990-aj jaroj kaj ŝanĝoj en ekonomia politiko estis realigitaj fare de laokcidentbengala subŝtata registaro.[37]
Laŭ provizoraj rezultoj de la nacia censo en 2011, la Kolkato-distrikto, kiu okupas areon de 185 km² (71 kv. mejl.), havis loĝantaron de 4,486,679 personoj;[39] ĝialoĝdenso estis 24,252/ km² (62,810/kv. mejl.).[39] Tio reprezentas malkreskon de 1.88% dum la jardeko 2001-11, kaj Laseksa proporcio estas 899 inoj per 1000 maskloj - sub la nivelo de la landaveraĝo.[40] La rilatumo estas deprimita per la enfluo de laboristaro de maskloj de ĉirkaŭaj kamparaj areoj, de la resto de Okcidenta Bengalio, kaj de najbaraj ŝtatoj, plejparte el Biharo, kajUtar-Pradeŝo, kaj el Oriso; tiuj viroj ofte postlasas siajn familiojn.[41] Laalfabeteco-procentaĵo de Kolkato de 87.14%[40] superas la tut-baratan averaĝon de 74%.[42] Laurba aglomeraĵo havis loĝantaron de 14,112,536 en 2011.[43]
Bengalaj homoj formas la plimulton de la loĝantaro de Kolkato; Marŭari'oj kaj Bihari'oj formas grandajnmalplimultojn.[44] Inter la pli malgrandaj komunumoj de Kolkato estasĉinoj,tamiloj,nepalanoj,orijoj, teluguoj, asamanoj,guĝaratoj,anglo-hindoj,armenoj,grekoj,tibetanoj,maharaŝtrianoj, konkanioj, malajalioj,panĝabanoj kajparsioj. La nombro de la armenoj,grekoj,judoj kaj aliaj eksterlandoriginaj grupoj malkreskis dum la 20-a jarcento. La juda loĝantaro de Kolkato estis 5 000 dum laDua Mondmilito, sed malkreskis post la hindia sendependiĝo kaj la establado deIsraelo;[45] antaŭ 2013, ekzistis nur 25 judoj en la grandurbo.[46] La solaĈinkvartalo de Barato estas en orienta Kolkato;[47] siatempe hejmo al 20,000etnaj ĉinoj, ĝia loĝantaro falis al proksimume 2 000 aktuale en 2009[47] kiel rezulto de multoblaj faktoroj inkluzive derepatriigo kaj neo de barata civitaneco post laĈin-barata Milito de 1962, kaj enmigrado al eksterlandoj por pli bonaj ekonomiaj ŝancoj.[48] La ĉinakomunumo tradicie laboris en la lokatinktureja industrio kaj prizorgisĉinajn restoraciojn.[47][49]
LaUniversitato de Kolkato (angleUniversity of Calcutta, neformale Kolkata Universitato) estas publika universitato en la grandurbo Kolkato, fondita la 24an de januaro 1857. Modeligita laŭ la Universitato de Londono, ĝi estas inter la plej malnovaj universitatoj en Barato en modernaj tempoj. En 2012, la universitato havis 636 dungitojn kaj proksimume 16 000 studentojn.
Katedralo de sankta Paŭlo en Kolkato
LaUniversitato Jadavpur (bengaleवविद्यालय;hindieযাদবপুর বিশ্ববিদ্যালয়;angleJadavpur University, aŭ akronimeJU) estaspublika kajesplora universitato en Kolkato, unu el la plej grandaj esplor- kaj edukaj centroj enBarato[50]. La ĉefkampuso de la universitato situas en Jadavpur, 12.6 km de la centro de Kolkato. La dua, nova kampuso situas enBidhannagar, 8.8 km de la urbocentro. La universitato havas 3 fakultatojn. La nombro da bakalaŭraj kaj diplomiĝaj studentoj estas pli ol 9 000 homoj.
↑Nair, P. Thankappan. (1977)Job Charnock: the founder of Calcutta : in facts and fiction : an anthology. Kolkata: Engineering Times Publications, p. 164.
↑ (June 1986) “The early British port cities of India: their planning and architecture circa 1640–1757”,Journal of the Society of Architectural Historians45 (2),p. 95–114.doi:10.2307/990090.
↑Sharma, Ursula. (1986)Women's work, class, and the urban household: a study of Shimla, North India. Londono: Tavistock Publications, p. 13.ISBN 978-0-422-79320-9.
↑Hardgrave, Robert L. Jr. (1990) “A portrait of Black Town: Balthazard Solvyns in Calcutta, 1791–1804”,Changing visions, lasting images: Calcutta through 300 years. Bombay: Marg Publications, p. 31–46.ISBN 81-85026-11-4.
↑ (2000) “The 1992 Calcutta riot in historical continuum: a relapse into 'communal fury'?”,Modern Asian Studies34 (2),p. 281–306.doi:10.1017/S0026749X0000336X.
↑Suhrawardy, H. S.. (1987) “Direct action day”,Memoirs of Huseyn Shaheed Suhrawardy. Dhaka, Bangladesh: The University Press, p. 55–56.ISBN 984-05-1087-8.
↑Gandhi. (1992)Patel: a life. Ahmedabad, India: Navajivan.
↑47,047,147,2Banerjee, Himadri; Gupta, Nilanjana; Mukherjee, Sipra, eds. (2009). Calcutta mosaic: essays and interviews on the minority communities of Calcutta. New Delhi: Anthem Press. pp. 9–10.ISBN 978-81-905835-5-8. Alirita la 29an de Januaro 2012.