Kalisz (prononco:/'kaliŝ/ ; klasikagreka lingvo :Καλισία ,latino :Calisia ,jida lingvo : קאַליש) estasdistrikta urbo enPollando kaj estis la historia ĉefurbo deGrandpollando . Patrono de Kaliŝ estasSankta Jozefo . Festo de la urbo estas celebrata la 11-an de junio. Ĝi estas urbo kunrajto dedistrikto (eksterdistrikta urbo ): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnomadistrikto Kalisz , kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis95 905 loĝantoj .
La nomo devenas dearkaismo kał signifantamarĉon ,malsekejon . En latinigita formoKalis estis notita deGallus Anonymus enPolakroniko verkita en la jaroj 1112–1116.
Dum la milito Kalisz estis aneksita deTria Regno kaj ektroviĝis enProvinco Vartlando .Poloj kajjudoj estis subigitaj alreprezalioj :deporto altrudlaboro por fari lokon al germanaj koloniistoj de enkorpigitaj terenoj, elLatvio ,Estonio ,Sovetunio ,Dobruĝo kajBesarabio .
1939 30.10. Polica juĝejo en Kalisz mortkondamnis polon pro komunista agado en Germanio en la jaroj 1923-33, la verdikton oni tuj plenumis; 14.11. En la regiono germanaj okupantoj malpermesis aljudoj forlasi loĝejojn inter la 17-a vespere kaj la 8-a matene.
Adria , ItalioErfurto , GermanioHamm , GermanioHautmont , FrancioHeerhugowaard , NederlandoLa Louvière , BelgioMartin , SlovakioMinsko - regiono fruzenski, BelorusioPreston , UsonoSouthampton , UsonoSzentendre , HungarioTungro , Belgio