 | Ĉi tiu artikolo temas pri kemia elemento. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonKalio (apartigilo). |
|
| ĥemia elemento • lithophile |
|---|
| alkala metalo • metalo • s-bloko |
|---|
| Ĝeneralaj informoj |
|---|
| Nomo (latine),simbolo,numero | kalio (kalium), K, 19 |
| CAS-numero | 7440-09-7 |
| Loko enperioda tabelo | alkalaj metaloj-agrupo,4-aperiodo,blokos |
| Karakteriza grupo | Alkalaj metaloj |
| abundeco en terkrusto | 2,41 % |
| Nombro de naturaj izotopoj | 2 |
| Aspekto | arĝenta-blanka |
 |
|---|
| Atomaj ecoj |
|---|
| Relativa atompezo | 39,0983amu |
| Atomradiuso | 2,33 Å; 233pm |
| Kovalenta radiuso | 196pm |
| Radiuso de van der Waals | 275pm |
| Elektrona konfiguracio | [18Ar] 4s1 |
| Elektronoj en ĉiuenergia ŝelo | 2, 8, 8, 1 |
| Oksidiĝa nombro | +1, -1 |
| Fizikaj ecoj |
|---|
| Materia stato | solida |
| Kristala strukturo | kuba (korpocentrita) |
| Denseco | 0,862 g/cm3 |
| Malmoleco | 0,4 (Mohs-skalo) |
| Magneta konduto | paramagnetisma ( = 5,7·10−6) |
| Degelpunkto | 63,38°C (336,53K) |
| Bolpunkto | 759°C (1 032K) |
| Molvolumeno | 45,94 · 10−6m3/mol |
| Boliga varmo | 76,9kJ/mol |
| Rapido de sono | je 293,15 K: 2000 m/s |
| Specifa varmokapacito | 757,8 J/(kg · K) |
| Elektra konduktivo | je20°C: 13,9.10-6S/m |
| Elektra rezistivo | 72 nΩ·m; 72.10-9Ω · m |
| Termika konduktivo | 102,5W/(m · K) |
| Diversaj |
|---|
| Redoksa potencialo | -2,931V |
| Elektronegativeco | 0.82 (Pauling-skalo) |
| Brulvarmo jekg | 342,965 kJ/g-iono |
| Joniga energio | M→M+ 416,49 kJ/mol |
| Jona radiuso | 133 pm; 1,33Å |
| Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP. |
|---|
Kalio estaskemia elemento de laperioda tabelo kun la simboloK kajatomnumero 19.
Lametalo kalio estas la sepa plej abunda kaj ĝi havas 1,5% de la pezo de la ter-krusto. Kalio estas esenca por la kreskado deplantoj kaj troveblas en multaj grundoj. Ĝi ankaŭ gravas por la homa dieto.
Kalio neniam troveblas pursubstanca, sed estiĝas de elektrolizo de klorido aŭ hidroksido. Estas unu el la plej reakciivaj kaj elektropozitivaj metaloj kaj kromlitio, ĝi estas la malplej densa konata metalo. Ĝi estas mola kaj facile tondebla. Ĝi estas arĝentkolora tuj post ke ĝi estas tondita.
Ĝi oksidiĝas tre rapide ĉe la aero kaj devas esti entenita enargono aŭ ene de minerala oleo. Tiel kiel ĉiu alia baza metalo, ĉe akvo, ĝi dekomponas sin kun liberiĝo dehidrogeno. Ĝenerale liberiĝas fajro dum ĝia reago kun akvo. Kalio kaj ĝiajsaloj ĝenerale produktas violkolorajn flamojn, kiam bruligitaj.
Kalio nature enhavas 0,012 % de la radioaktivaizotopo40K. Ĝi do havas specifan aktivadon de 31.200Becquerel po kilogramo. Radioaktiva40K havasduoniĝotempon de 1,250×109 jaroj. La duoniĝotempo estas sufiĉe granda kaj tiel la izotopo okazas en naturo.40K disfalas al stabila40Ar (11,2%) perelektrona kapto kaj perpozitrona eligo, kaj disfalas al stabila40Ca (88,8%) perbeto-disfalo.
La disfalo de40K al40Ar estas bazo de kutime uzita maniero pordatigo derokoj. La kutimakalio-argona datigo dependas de supozo ke la rokoj ne enhavis argonon je la tempo de formiĝo kaj ke ĉiu aperinta pro radioaktiveca argono40Ar ne estis ellasita.Mineraloj estas datigataj per mezuro de la koncentriteco de kalio kaj la kvanto de aperinta pro radioaktiveco40Ar kiu estas akumulita.
| Neorganikaj saloj dekalio |
|---|
 | |
|