Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kalijugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ciklo de lajugo
(Kalijugo estasviola)

Kalijugo (hindie कलियुग,kaliyuga), laerao de Kali estas la kvara (kaj la nuna) erao de Mahajugo, daŭranta 432,000 jarojn. Ĝi estas difinata kiel lafera aĝo kaj kielaĝo dekverelo kajhipokriteco. La tri aliaj estas kritajugo, tretajugo kaj dvaparajugo.

Tempa daŭreco

[redakti |redakti fonton]

Kali Juga estas aĝo, kiu nun daŭras (de ĉirkaŭ 5 100 jaroj - plejparte oni akceptas la jaron 3102 a. K. kiel la komenco, precize la 17-an/18-an de februaro). Tiu estas la aĝo de la pleja sufero, sub influo de la demono Kali ( कलि ), (kiun oni ne konfuzu kun la diinoKalio ( काली ))

Laŭ laMahabarato, tiuaĝo komenciĝis kiamKriŝno estis mortigita fare de ĉasisto. Tiu dato estas origino de laHinda kalendaro.

Ĝi finiĝos, laŭ lahinduisma kredo, kiam novaavataro deViŝnuo revenos kaj komencos la novan ciklon dejuga, kunKrita Juga, laora epoko de ordo (darmo) kaj feliĉo sur laTero.

Ecoj

[redakti |redakti fonton]

Konforme alpuranoj ĝi karakterizas per abundo dakonfliktoj, ignoro, nereligiemo kaj altakrimeco. La pozitivajecoj, kiuj karakterizishomojn en la antaŭaj aĝoj, estas en rudimentaj formoj aŭ tute perdiĝis.

Laŭviŝnuismo, en ĉiu Juga aperas difinita formo deViŝnuo, ekzemple la flavkoloraavataro por Kalijugo estasŚrī Kṛṣṇa Caitanya Mahāprabhu, vivanta en la 16-a jarcentomistikulo, filozofo, religia reformisto kaj granda adepto de baktijogo.

Tamen laDio, fine de la aĝo, descendos kielKalkin – batalanto sur la blankaĉevalo, detruontademonojn kaj savonta siajn adorantojn, kaj komenciĝos la venonta Satja Juga (t.e. la nova Maha Juga).

Simptomoj

[redakti |redakti fonton]

Longeco de la vivo en Kalijugo malofte trapasas 100 jarojn kaj tialmemrealigon ne servas temporabaj praktikoj de la aliaj. Oni rekomendas kantadon, ankaŭ de la nomoj de Dio kun diskutoj pri liaj aventuroj en plurajreenkarniĝoj.

Antaŭ alveno de Kalkin en la mondo regos manko devirto,vero,sankteco,pardono kajboneco. Disvastiĝos krimagoj. Enkomerco enestostrompo,sciencistoj lekcios pri nenio. Korpoĉarmo, hararanĝo kaj manĝego estos agnoskitaj plej alta vivocelo. Troe kreskosimpostoj, alvenosmalsanoj,kuraciloj estos senefikaj.

Fundamenta eco de la aĝo estos tio, ke reprezentantoj de la plej malaltavarno -ŝudroj, la homoj senbrahmana kulturo kajspiriteca inico, ekstere ŝajnos esti administrantoj aŭ reĝoj. La plej grava intereso de tiaj regantoj, ne-kŝatrijoj, estos mortigo de senkulpajbestoj, precipe debovinoj kajtaŭroj, kiuj estos sen protekto de siaj sinjoroj, t.e. devajŝjoj, la socio de komercistoj,metiistoj kajagrikulturistoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri religio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prireligio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kalijugo&oldid=8771754"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp