Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kalifornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri usona subŝtato. Por transurania kemia elemento rigardu la paĝonKaliforniumo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonCalifornia.
Kalifornio
State of California
Ŝtata flago de KalifornioŜtata blazono de Kalifornio
(Flago de Kalifornio)(Blazono de Kalifornio)
Ŝtata kromnomo: The Golden State ("La Ora Ŝtato")
Mapo de Usono kun Kalifornio montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
Oficiala(j) lingvo(j):angla[1]
Plej granda urboLosanĝeleso
GuberniestroGavin Newsom
(ekde 7-a de januaro 2019)
Areo423970km² (3)
Loĝantaro (2020)
 -Loĝantaro39 538 223 (1-a)
 -Denso90,49 /km² (11-a)
Aliĝo
 -Dato9-a de septembro1850
 -Ordo31
Horzonopacifika tempa zono:UTC-8 /somera tempoUTC-7
Latitudo32° 32′ N al 42° N
Longitudo114° 8′ U al 124° 26′ U
Larĝeco400 km
Longeco1240 km
Alteco
 -Plej altaMonto Whitney, 4418 m m
 -Meza alteco884 m m
 -Plej malaltaMorta Valo, -86 m m
Mallongigoj
 -USPSCA
 -ISO 3166-2US-CA
Retejoca.gov
vdr
NorCalCollage

Kalifornio (angle kajhispane California) estassubŝtato deUsono. Ĝi estas la plej multnombre enloĝata ŝtato deUsono, kun proksimume 34 milionoj da homoj kaj terareo de 404.815 km² (iom pli granda olJapanio). Ĝin limas okcidente laPacifiko, nordeOregono, orienteNevado kajArizono, kaj sudeMeksiko. La nuna Kalifornio mondfamas kiel centro de la usonaj kinoindustrio enHolivudo en la suda urbegoLosanĝeleso kaj komputikindustrio enSilicia Valo apud la norda urbegoSanfrancisko.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Topografia mapo de Kalifornio

Kalifornio estas granda ŝtato kun tre diversa geografio. LaKalifornia Centra Valo situas meze de la ŝtato, ĉirkaŭita de laKaskada Montaro norde, la Sierra Nevada oriente, la Tehachapi Montaro sude kaj la Pacifika Marbord-montaro Oriente. La Norda parto de Centra Valo enhavas laSakramentan Rivervalon, kaj la suda parto enhavas laSan-Joaquin-an Rivervalon. La Centra Valo estas ekstreme fekunda, kaj kreskas proksimume unu triono de kultivaĵoj por la tuta Usono.

LaSierra Nevada (Hispane:neĝa montaro) enhavasMonto Whitney, la plej alta montopunkto en lakoheraj subŝtatoj, kaj ankaŭNaciaj ParkojJosemiteaj,Reĝa-Kanjonaj, kajSekvojaj. Oriente situas kelkaj lagoj, kiuj estas grava por migrantaj birdoj, inter iliLago Mono kajLago Tahoe, ankaŭ ĉefa turisto celloko. En la sudorienta angulo situas laMojave-Dezerto kajMorta Valo, kiu havas la plej varmega kaj plej malalta punkto en Nordameriko. Alia montaro estas laBlanka Montaro.

LaAreo de la Golfeto de San-Francisko kaj en anglaSan Francisco Bay Area (populare aludita kiel Bay Area (golfareo)) estas tre loĝata regiono ĉirkaŭ la estuaroj de la Golfo de San-Francisko, de San Pablo kaj de Suisun en la norda parto de la ŝtato Kalifornio.

LaImperia Valo, en anglaImperial Valley kaj en hispanaValle Imperial, kuŝas en la kantonoj de Kalifornio nome Imperial kaj Riverside. Ĝi situiĝas en sudorienta Suda Kalifornio, kaj ĝi estas la loko de urba areo ege centrita en la urbo El Centro. La Valo estas limigita de la riveroKolorado oriente kaj parte de la Lago Saltono okcidente.

Fitogeografie, proksimume 45 procentoj de la stato estas arbaro, inter iliaristaj pinoj en la Sierra Nevada (iom de la plej malnovaj arboj en la mondo),sekvojoj laŭ lanorda Marbord-Montaro (la plej altaj arboj en la mondo), kajsekvojadendroj ĉirkaŭ Nacia Parko Sekvoja (la plej granda vivantaj organismoj).

Tektonike, Kalifornio estas tresismologie aktiva, ĉar kelkaj faŭltoj trapas la staton, plejeminente la Faŭlto deSan Andreas. Grandaj tertremoj frapis la staton en1906 kaj1989.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Hispanaj esploristoj de la16-a jarcento nomis ĉi tiun regionon de centra pacifikbordaNordameriko "California" laŭ paradiza lando en tiama hispana romano, sed ili ne koloniigis la tutan landon ĝis la malfrua18-a jarcento, kiam franciskana PatroJunipero Serra fondis la misiejon deSan Diego en la jaro 1765. Dum longa tempo, la sola eŭropa penetro en la izolita loko estis hispanaj misiistoj. Ĉi tiu kolonia Kalifornio dividiĝis inter du regionoj, postemeksikaj ŝtatoj: nordaAlta Kalifornio kaj sudaKalifornia Duoninsulo. Samtempe, usonaj kolonianoj komencis veni en Altan Kalifornion.

Por la jaro 1810, kiam komenciĝis laMeksika Milito de Sendependeco en Kalifornio, tri urboj estis la pli gravaj de la loko:San Diego,San Francisco kajMonterey.[2]

En 1821, Meksiko atingis sian sendependecon kaj organizitis sin enMeksika Imperio, kaj la Kalifornia Teritorio rajtis unu delegiton en la imperia kongreso. Sed la nova registaro ne malpezigas Kalifornion: pro la preskaŭ 11 jaroj da milito en Meksiko, la 2 hispanaj ŝipoj ke alportis monon kaj provizojn al la militistoj ĉesis veni, kaj la havenoj fermis al fremda komerco.

Tamen ĉi tio, en 1824 la Meksika Kongreso leĝigi tre liberalan leĝon pri koloniiĝi la teritorion, ke permesis al la fremdaj homoj akirus teron el la registaro, ankaŭ ĝi nuligis la leĝon ke fermis la komercon kun fremdaj ŝipoj, malfermanta profitan komercon inter Kalifornio kajNov-Anglio. Fakte, la profitoj de la fela komerco estis tre grandaj, ke ĉio homo "havis intereson en la kargo de la (usona) ŝipo: la unua homo demandis pri sukero, rizo aŭ tabako, la alia pri vestoj, silkoj kaj satenoj."

Tiamaniere, kreskiĝis la ĉeesto kaj la intereso de Usono en la teritorio de Kalifornio. En 1826,Jedediah Smith, kapitano de laUsona Armeo, alvenis al Kalifornio el la montoj, pruvante ke oni povis alveni al Kalifornio por tero. Tio, kun ladoktrino de Monroe, kaŭzis kreskadon en la usona intereso pri aneksi Kalifornion al la Unio.

Poste en 1836, laTeksasano atingis sian sendependecon de Meksiko, kiu tiam havis kiel prezidantonAntonio López de Santa Anna. Li decidis, post sia sperto en la teksasa milito de sendependeco, ne lasi la saman sorton alveni al Kalifornio, kaj nomumisManuel Micheltorena kiel guberniestro por ĉesigi la eniron de usonanoj al la teritorio. Micheltorena prenis kun si armeon da 350 kondamnitoj el la meksikaj malliberejoj, kaj elŝipiĝis sur San Diego en aŭgusto, 1842.

Sed lia armeo formanĝis la teron kiel akridoj, la anoj rabis la posedaĵojn de la homoj, tiam ili ribelis kontraŭ la guberniestro en 1845, kaj perfortis lin subskribi traktaton kiu devigis lin sendi liajn "cholos" (liajn kondamnitajn militistojn). Tamen Micheltorena ne respektis la traktaton, kaj post iom da bataloj la asembleo deLosanĝeleso nomis al Micheltorena trairon kaj nomumis alPío Pico kiel guberniestro. Micheltorena provis subpremi la ribelon, kun la helpo de la kapitanoJohn A. Sutter kaj deIsaac Graham li marŝis kontraŭ la ribela armeo, direktita de la generaloJosé Castro: la du armeoj renkontiĝis en la suda ekstremaĵo de la San Fernando-valo, ĉiu kun proksimume 400 soldatoj kaj kelkaj pecoj da artilerio. La batalo rezultis en venko de la armeo de Castro kaj la elpelo de Micheltorena el Kalifornio, kaj Pico restis kiel guberniestro.[2]

En 1846, usonaj kolonianoj ribeliĝis kontraŭ la meksika registaro en "La Urso-Flago-Ribelo", kiu nomiĝis tiel pro la flago de la ribeluloj, kiu ekzistas en modifita formo en la nuna ŝtata flago. LaRespubliko Kalifornio (hispaneRepública de California,angleCalifornia Republic), ankaŭ nomita laRespubliko de la flago de la urso (hispaneRepública de la bandera del oso,angleBear Flag Republic), estis rezulto de ribelo gvidita de usonanoj la14-an de junio1846 en la urbo deSonoma kontraŭ la aŭtoritatoj de lameksika provinco de Alt-Kalifornio.

Samtempe,Usono forprenis Altan Kalifornion de Meksiko rezulte de lameksika-usona milito de 1846-1848, pro la fekunda Centra Valo kaj la Pacifika haveno deSanfrancisko. Kalifornio fariĝis la 31-a usona ŝtato la9-an de septembro1850, du jaroj post ke lamalkovro de oro kaŭzis la loĝantaron akceli rapide. Pro tio ĉi lasta, ĝi akiris la ĉjo-nomon "La Ora Ŝtato". La enfluo de kolonianoj de norda Usono certigis ke Kalifornio aliĝu al la nordaj ŝtatoj en lausona Enlanda Milito.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Kalifornio estas la plej loĝata ŝtato en Usono (vidu la keston maldekstre por loĝantar-statistiko en 2010). Malgraŭ ĉi tiu, la loĝantaro en Kalifornio estas disvastigita tre malegale, dense koncentrita ĉirkaŭ Sanfrancisko kaj laSilicia Valo,Sandiego, kajLosanĝeleso. Efektive, Kantono Losanĝeleso estas sole pli dense loĝata ol 42 ŝtatoj, kiel la plej dense loĝatakantono en la lando. La Mojave-Dezerto en la sudorienta angulo estas tre malabunde loĝata, kiel ankaŭ la densa arbaro norde de la ŝtato.

Konsisto da loĝantaro[3]:
EtnoElcento
Nur blanka36.5%
Nur nigra aŭ usona-nigra6.5%
Usona-indiana aŭ denaska alaska1.6%
Nur azia15.5%
Nur havaja aŭ pacifikana0.5%
Hispana aŭ latina39.4%

Aliaj Statistikoj:

La lingvoj pli parolataj:angla (60,5%),hispana (25,8%),ĉina (2,6%),tagaloga (2,0%),vjetnama (1,3%), kaj multaj aliaj.

Laŭ la censo deUS Census, en Kalifornio 44,4% da homoj hejme parolas lingvon malsaman de la angla. El la tuta loĝantaro, 6,0% havas aĝon malpli ol 5 jaroj, 22,5% havas aĝon malpli ol 18 jaroj, 56,6% havas aĝon malpli ol 65 jaroj kaj 14,8% el la loĝantaro havas aĝon pli ol 65 jaroj.[3]

Administra divido

[redakti |redakti fonton]

Setlejoj

[redakti |redakti fonton]

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
LaGolden-Gate-Ponto en Sanfrancisko.

Kalifornio havas la plej grandan ekonomion de ajna usona ŝtato, kaj okupigas proksimume dek tri procenton el lamalneta enlanda produkto de Usono. Se ĝi estus lando, la ekonomio de Kalifornio 3,1 miliardoj da dolaroj estus la kvina plej granda en la mondo, vicigita inter Germanio kaj Unuiĝinta Reĝlando. La ŝtato reprezentas 15% de la usona ekonomio.[4] Fakte, nur ok landoj en la mondo havas pli grandajn ekonomiojn ol Kalifornio. La internacia komerco konsistigas preskaŭ kvaronon de kalifornia ekonomio, kaj komputiloj kaj elektronikaj produktoj estas la pinta eksporto, rezulte de Silicia Valo. Aliaj gravaj sektoroj estas agrikulturo, turismo, transportado, registaro, privata komerco, kaj edukado kaj sanaj servoj. Lastatempe, Kalifornia registaro alfrontas buĝetan krizon, pro la nuna usona ekonomia recesio.

Transportado

[redakti |redakti fonton]

Kalifornio estas konektita de vasta reto deInterŝtataj Ŝoseoj, Usonaj Vojoj, kaj Kaliforniaj Ŝtataj Vojoj. LaGolden-Gate-Ponto, kiu portasUsonan Vojon 101 kajKalifornian Ŝtatan Vojon 1, estas unu el la plej fama de rekoniloj en la stato, kompletigis en 1937. Ĉefajflughavenoj en Kalifornio inkluzivas Losanĝelesa Internacia Flughaveno kaj Sanfranciska Internacia Flughaveno.

Politiko

[redakti |redakti fonton]

Kalifornio estas ĝeneraleDemokrata ŝtato. Malgraŭ ĉi tiu, ĝi elektis kelkajnRespublikanajn ŝtatestrojn, inter ili siatempa ŝtatestroArnold Schwarzenegger. Kalifornia oficiale permesasmortpunon, kaj havas la plej grandan nombron de la mortovico prizonuloj en la lando.

LaKalifornia Konsuma Privateca Leĝo (angleCalifornia Consumer Privacy Act, mallongigite CCPA) estas ŝtata statuto celita plibonigi privatecon kaj protektadon de konsumantoj por loĝantoj de Kalifornio. La leĝo efektiviĝis la 1-an de januaro 2020.

Pedagogio

[redakti |redakti fonton]
Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley

Kalifornio havas tri apartajn sistemojn por publikapostduaranga edukado. La tre respektataUniversitato de Kalifornio havas dek terenojn tra la tuta stato, inter iliBerkeley,Irvine,Losanĝeleso kajSanta Cruz.Kalifornia Ŝtata Universitato havas dudek tri terenojn, kaj estas la plej granda universitata sistemo en la lando laŭ nombro de studentoj. La sistemo de Kaliforniaj Komunumaj Superaj Lernejoj provizas kaj superlernejajn kursojn kaj metian trejnadon malplimultekoste ol universitatoj. Ĝi estas la plej granda superlerneja sistemo en Usono, kun 110 terenoj. En Kalifornio, estas ankaŭ kelkaj estimataj privataj Universitatoj, kielStanford,Kalifornia Instituto de Teknologio, kajUniversitato de Suda Kalifornio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. California Constitution Article III [SEC. 1 - SEC. 9] (angle).
  2. 2,02,1Guinn, J.M. (1915).A History of California and an Extended History of Los Angeles and Environs. Los Angeles: Historic Record Company.
  3. 3,03,1U.S. Census Bureau QuickFacts: California.Retrieved November 26, 2020, from https://www.census.gov/quickfacts/fact/table/CA/PST045219
  4. California Economy
  5. In Old California
  6. Susan Orlean.The Library Book

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Kaliforniaj vidindaĵoj
Ĉefaj urboj
Alamedo  • Anahejmo  • Bakersfildo  • Berklio  • Beverli-Hilso  • Fresno  • Irvino  • Longbiĉo  • Losanĝeleso  • Modesto  • Oklando  • Pasadeno  • Sakramento  • Sandiego  • Sanfrancisko  • Sanĥoseo  • Sankta-Kruco  • Stoktono
Flago de Kalifornio
Naciaj parkoj
Rekoniloj
v  d  r
kantonoj deKalifornio
v  d  r
Subŝtatoj kaj teritorioj deUsono
Ŝtatoj de UsonoFlago de Usono
Federacia distrikto
Dependaj teritorioj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kalifornio&oldid=8875747"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp