Kalidroj aŭtipaj vadbirdoj estas grupo de birdoj reproduktantaj enArkto kaj tremigrantaj. Tiuj birdoj formas grandajn miksitajn arojn en marbordoj kaj estuaroj vintre. Ili estas tipaj plaĝobirdoj, etaj aŭ mezgrandaj, longflugilaj kaj relative mallongbekaj.
Ties bekoj havas sensivajn pintojn kiuj permesas ilin lokigi enterigitajn predojn kiujn ili konstante serĉas per kurado kaj tuŝoprobado.
La specioj, laŭ ĝisdatigita / tradicia taksonomio, estus kiel sube:
- Grandega kalidro,Calidris tenuirostris
- Granda kalidro,Calidris canutus
- Nigroblankpuga kalidro,Calidris virgata
- Duelbirdo,Calidris pugnax
- Larĝbeka kalidro,Calidris falcinellus
- Pintvosta kalidro,Calidris acuminata
- Himantopa kalidro,Calidris himantopus
- Rustokalidro,Calidris ferruginea
- Blankvosta kalidro,Calidris temminckii
- Nana kalidro,Calidris subminuta
- Kulerbeka kalidro,Calidris pygmaea
- Ruĝkola kalidro,Calidris ruficollis
- Sablokalidro,Calidris alba
- Bunta kalidro,Calidris alpina
- Rokkalidro,Calidris ptilocnemis
- Markalidro,Calidris maritima
- Flavbrusta kalidro,Calidris bairdii
- Malgranda kalidro,Calidris minuta
- Amerika malgranda kalidro,Calidris minutilla
- Blankpuga kalidro,Calidris fuscicollis
- Stepkalidro,Calidris subruficollis
- Striokalidro,Calidris melanotos
- Pigmea kalidro,Calidris pusilla
- Alaska kalidro,Calidris mauri
La plej proksimaj parencoj de kalidroj estas la du specioj deŝtonturnuloj, kaj se la kalidroj estus konsiderataj kieltriboCalidriini, laŝtonturnuloj estus inkluditaj tie.
La interrilatoj de la grupo de kalidroj ne estas entute bone solvitaj. Kelkaj iamaj genroj estis inkluditaj enCalidris, kiel laHimantopa kalidro (eksaMicropalama himantopus), sed la nova lokigo ne estis entute kontentiga. Oni sugestis ekzemple, ke laSablokalidro estu lokata kielmonotipa genroCrocethia, kaj la aliaj etaj speciojCalidris estu separataj kielErolia. Alternative estis sugestita, ke la monotipaj genrojAphriza,Limicola kajEurynorhynchus estu enmetitaj enCalidris.
Pristuda analizo kombinanta novajn datumojn (Thomaset al, 2004) pruvus, ke la ampleksigata genroCalidris estas vereparafiletika (aŭpolifiletika seĉiu kalidro estu enmetita en ĝi), sed la nuntempa serioDNA estus nesufiĉa por solvi la rilataron de kelkaj nekutimaj specioj kiel laRustokalidro.
Tiele aperas tri grupoj de proksimaj parencoj:
- La plej granda konsistanta el plej etaj specioj, inkludante laSablokalidron, kaj probable ankaŭ laStepkalidron. Se ĝi estas konsiderata kiel diferenca genro, la nomoErolia estu uzata nur se ankaŭ laRustokalidro apartenu ĉi tie, kiel estisErolia kiam unuafoje estis publikata en1816.
- La propra genroCalidris enhavanta speciojn kiel laGranda kalidro kaj laCalidris virgatus.
- Alia eta grupo enhavanta strangajn speciojn kiel laDuelbirdo, laLarĝbeka kalidro kaj laPintvosta kalidro, kiuj uzus la nomonPhilomachus.