![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Callaeas | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
LaKaleedoj (Calleidae) estasfamilio el laordo de laPaseroformaj birdoj.
En tiu familio ekzistas tri genrojn kaj tri specioj, el kiuj unu estas ekstingita kaj du en danĝero. Kulpis kaj kulpas pri tio verŝajne la enkondukitajrabobestoj kajronĝuloj, laĉasado kaj la detruado de iliavivospaco, kiel ekzemple de grandaj partoj de la arbaroj deNovzelando. La ĉasado de laMaorioj al la nun ekstingitajHujoj (Heteralocha acutirostris) jam frue malaltigis ties nombron. Precipe la nigraj vostoplumoj kun la blankaj pintoj servis kiel kapornamaĵo de la tribestroj.
La Kaleedoj vivas en la arbaroj de Novzelando. La dikkarnaj brilkoloraj haŭtloboj ambaŭflanke de la beko donis al la birdo la sciencan nomonCalleidae (calleum, latine = kalo) kaj la germanan nomonLappenvögel (Lappen, germane = lobo). La kruroj estas longaj kaj fortaj, dum la flugiloj estas malfortaj. La birdoj saltas de branĉo al branĉo aŭ flugumas kaj saltetas sur la arbargrundo, serĉante jeinsektoj, beroj kaj fruktoj.