La maldekstra "romia" kaj-signo estas arte aliigita, sed la dekstra kursiva klare similas al 'et'.
Kaj-signo (&) estaslogogramo por la vortokaj. Ĝiligaturas por la literojet, "kaj" enLatino. La origino de la simbolo klarvideblas en la ĉi-dekstra ekzemplo; la maldekstra ekzemplo, kiu estas nun la plej ofta vario, pli poste evoluis. En Unikodo, la skribsigno estas U+0026&ersand (HTML & · &, &).
Oni trovis kaj-signojn je antikvajromiaĵoj de la1-a jarcento. Dum ĉi epoko la simbolo estis kvadrateca ligaturo de lamajusklojET. Iompostiome ĉi figuro iĝis pli kurba kaj "mola", ĝis la moderna vario supre montrata, ofte nomatakursiva kaj-signo.
En la8-a jarcento laOkcidenta kaligrafio bone evoluis, precipe je la tielnomatajkarolidajminuskloj. La kaligrafoj multe uzadis la kaj-signon, ĉar ĝi rapidigis la skribadon de ofta vorto. Ĉi-tempo eĉ pli mallongigita vario ekzistis, kiel maldekstre montrate. Ofte oni nomis ĝin la "romia" kaj-signo.
Post la veno depreso enEŭropo (1455), presistoj multege uzadis kaj la kursivan kaj la romian kaj-signojn. Ĉiu novaskribo havas sian propran&. Ĉar la kaj-signo originas jam en la Romia regno, multaj latinliteraj lingvoj ĝin uzas.Ĝia uzo enEsperanto varias: Kelkaj homoj ĝin enkondukis pro nacilingva influo, dum aliaj ĝin evitas, same kiel laromiajn ciferojn, pro simplecaj kialoj. Pli ofta esperanta mallongigo de "kaj" estas simpla "k".
Komunuze, la simbolo& interŝanĝeblas kun la vortokaj; la distingo inter ili plejparte temas priestetiko. Tamen enfilmaj nommencioj ks. ĝi indikas pli proksiman kunlaboron olkaj. En formala skribado maloftas la uzo de & en teksto; skribistoj simple tutskribas la vortonkaj aŭ mallongigas perk.
En ĉiutagamanskribado la kaj-signo kelkfoje aspektas kiel kurbaE vertikale trastrekita, iom simile al$ (dolara signo). Kelkfoje ĝi nure estas+ (plusa signo) kun ondeto; la ondeto estas restaĵo de minusklae.
En komputillingvoBASIC & dumaniere uzatas. Oni uzas ĝin por indiki variablon de tipolong, aŭ longo de 32 bitoj. Oni ankaŭ uzas ĝin inter du aroj (variabloj aŭkonstantoj) por kunkatenigi ilin.
Ĉefine de komando en launiksaŝelo ĝi indikas, ke la koncerna komando fone okazadu.