Kai Winding | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo1922 (1922-05-18) en Arhuzo |
Morto | 6-an de majo1983 (1983-05-06) (60-jaraĝa) en Yonkers |
Mortokialo | Cerba kancero![]() |
Ŝtataneco | Usono![]() |
Alma mater | Stuyvesant High School(en)![]() ![]() |
Familio | |
Infano | Jai Winding(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ĵazmuzikisto diskografa artisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://bjbear71.com/Winding/Kai.html |
Kai Chresten WINDING (*18-an de majo1922 enArhuzo,Danujo; †6-an de majo1983 enYonkers,Nov-Jorkio) estisusonaĵaztrombonisto dan-devena.
La familio de Winding elmigris en 1934 en Usonon. Li komencis sian muzikisto-karieron en 1940 kaj ludis unue ĉe Sonny Durham kaj ĉeAlvino Rey (1941). Post dungitecoj en la bandoj deShorty Allen,Benny Goodman (1945–46),Stan Kenton (1946–47) kajCharlie Ventura (1947–48) kajTadd Dameron (1948–49) li estrisbandeto kunBuddy Stewart kaj partoprenis je la sonregistrado deBirth-of-the-Cool deMiles Davis, por labori poste kunGerry Mulligan. Post laboro ĉe radio kaj televido li laboris de 1954 ĝis 1956 kunJ. J. Johnson kiel dua trombonisto en kvinteto, kiu fariĝis tre populara. Post pluaj muzikaj eksperimentoj komencitaj en la ensembloJazz Composers Workshop kun septeto, en kiu ludis krom ritmosekcio kvar trombonistoj (krome ankaŭWillie Dennis kajBennie Green), kiun li estris ĝis 1960, li laboris kiel studiomuzikisto enNovjorko. Tiutempe li jam okupiĝis pri la utiligo deelektronaj rimedoj en blovensemblo. En 1962 Winding fariĝis muzika direktisto de laPlayboy Clubs deHugh Hefner . Konsilite de produktistoCreed Taylor li sonregistris tiutempe kelkajn diskojn kun ĵazeca popmuziko, ekz.More kun la titolmelodio de la filmoMondo Cane laŭ aranĝo deClaus Ogerman. Sekve li denove kunlaboris kun J. J. Johnson, prezentis kursojn kaj koncertojn. Komence de la 1970-aj jaroj li partoprenis du koncertvojaĝojn kun laGigantoj de ĵazo (Dizzy Gillespie,Sonny Stitt,Thelonious Monk,Al McKibbon kajArt Blakey). Fine de la 1970-aj jaroj Kai Winding formis kune kun la trombonistojBill Watrous,Albert Mangelsdorff kajJiggs Whigham la grupon Trombone Summit, kun kiu li en 1980 sonregistris por la germana diskeldonejo MPS. En 1980 li ludis en bandeto kunCurtis Fuller.
Winding estis unu el la unuaj trombonistoj, kiuj sukcese komencisbibopon; li tamen ankaŭ restis ligita al lasvingo kaj estis aliaflanke serĉanta ampleksigojn enmodernĵazo. Kompare kun J. J. Johnson lia sono sur la trombono estas pli raŭka. Li ankaŭ sonregistris kunNeal Hefti, kantensembloKirby Stone Four, kantistojAnita Kerr Singers kajChubby Jackson.
![]() | Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kai Winding » ella germanlingva Vikipedio. Rigardu lahistorion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas laversion 3457187 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.) |