
| Kabo Blanc-Nez | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Grand site de France | |||||
Kabo Blanc-Nez kaj plaĝo deEscalles | |||||
| protektata areo,kabo[+] | |||||
| Oficiala nomo: Cap Blanc-Nez | |||||
| Lando | |||||
| Regiono | Nord-Pas-de-Calais | ||||
| Departemento | Pas-de-Calais | ||||
| Municipo | Escalles | ||||
| Situo | Escalles | ||||
| - alteco | 158 m[+] | ||||
| - koordinatoj | 50° 55′ 21″ N,1° 42′ 59″ O(mapo)50.92251.7163888888889 | ||||
| Areo | 0,39km² (39ha) | ||||
| Estiĝo | 1987 | ||||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
| Kategorio IUCN | IV | ||||
| Proksima urbo | Calais | ||||
| |||||
![]() | |||||
| Kabo Blanc-Nez | |||||
| Retpaĝaro:TTT-ejo pri Kaboj Gris-Nez kaj Blanc-Nez | |||||
| Direktivo Oiseaux (birdoj) | |||||
Kabo Blanc-Nez situas enEscalles en departementoPas-de-Calais, je 10 km de urboCalais. Ĝi estas la plej norda klifo deFrancio.
Ĝi konsistas el krutaj klifoj elkalko kajmarno. Tiuj klifoj altas ĝis 134 metroj (151 metroj laŭ Konservatorio de Marbordo) super rokaflusejo.
Ĝi estas unu el la simbolaj lokoj deRegiona natura parko de Kaboj kaj Marĉoj de Opale, kiu estas unu el la du grandaj lokoj de « Grand Site des Deux Caps ». Sur la klifo kreskas herba erikejo, je kvalito ligita al la grundo, al la ventoj kaj al la salitaj ondoŝprucaĵoj. Tiuj herbaj areoj estas ĉirkaŭataj de grandaj kulturoj kun militaj spuroj (bombkrateroj de ladua mondmilito ).
En klara vetero, eblas distinge observi la klifojn de la anglaj bordoj,Kabon Gris-Nez kaj golfon deWissant sudokcidente, la flandrian ebenaĵon norde, la montetojn deBulonjlando oriente.

Kabo Blanc-Nez kaj la montetoj al ĝi asociitaj konsistigas kreston kun malebena reliefo, kiu estas la norda branĉo deantiklinalo deArtezo. Piede de tiuj blankaj klifoj restas spuroj de malnovakvaternara bordo, fosiliigita per la mara ebenaĵo. Tranĉo de tiu fosiliigita plaĝo konsistigas esceptan kuriozaĵon, internacie faman.

Tiu loko enhavas la solan loĝlokon laŭ tipo "kalka herbobedo" situanta marborde en la tuta mara fasado de regionoNord-Pas-de-Calais.
Kalkaj herbejoj unikaj en la regiono kaj verŝajne en Francio (endemiaj specioj de Bulonjlando) pluestas supre de klifoj. Ili gastigas esceptan flaŭron, el kiu du novaj specioj por franca flaŭro, kaj la maloftegagenciano amara (Gentianella amarella). Lamara krambo estas unu el la simbolaj specioj ; ĝi estas praplanto de ĉiuj kultivataj brasikoj.Origano kajtimiano parfumas la vegetalan tapiŝon kie kreskas ankaŭkloro,eŭfrazio,skabiozo aŭpoligalo,heliantemo, diversajorkidacoj.La nealireblaj klifoj ebligas kreskon de apartaj specioj kiaj la klifbrasiko.
Bedaŭrinde, la loko multe suferis pro sia turisma allogo. Aldoniĝanta al diversaj rubĵetoj, la tro multa tretado transformis la herbejojn kaj loke la patrina roko surface aperas : la flaŭro malriĉiĝas kaj iuj specioj fine malaperas.De1987, departementoPas-de-Calais kajKonservatorio de Marbordo provas protekti tiujn altvalorajn naturajn areojn. Tial, la loko estis restrukturita en 2005, kun aparte la forigo de parkumejoj de Blanc-Nez kaj de Escalles.
La herbejoj gastigas precipepaseroformajn birdojn, el kiuj laruĝkola saksikolo (Saxicola rubicola). La klifoj estas grava nestiĝa loko dank'al multajanfraktoj kaj kavernetoj en la kalka vando :monedo,murhirundo,norda fulmaro,turfalko,trifingra mevo,ŝterno,arĝentmevo, ktp.
Dum la periodoj debirdomigrado (printempo, aŭtuno), la borda kresto - vera ekologia koridoro - tuteŭrope grava por la birdoj - estas laŭlonge irata kaj flugata de milionoj da migraj birdoj.
De sur la klifoj, atenta observanto per bonaj binokloj kelkfoje povas vidifokojn kaj etajncetacojn.
La loko estas jam klasita pro sia esceptapejzaĝa kaj ekopejzaĝa intereso.
Ĝi estas parto de eŭropa retoNatura 2000[1] (loko FR3100477).
Aldona klasado enreto Natura 2000 en maro estas antaŭvidita antaŭ mezo de 2008[2] kaj pro tio ĝi havas apartan gravecon por latuteŭropa ekologia reto kaj por la regionaverda reto kaj lanacia verda kaj blua reto.
Komence de jaro 2009, 116 hektaroj estis akiritaj fare de Konservatorio de marbordo (de 1987 - 2003), en 23 subskribitaj akiraktoj, sur komunumojEscalles kajSangatte. La akiritaj terparceloj estas regataj deEDEN 62 kun laregiona natura parko de Kaboj kaj Marĉoj de Opale.
La kabo estas verŝajne delonge gvidosigno por maristoj kaj kartografoj ;
Laŭ geografio dePtolemeo, reuzita de aliaj malnovaj aŭtoroj, la« blanness » (Kabo Blanc-Nez) pli antaŭ staris per unuleŭgo enmare (la bordo estis modifita de tiu epoko pro kliferozio).
Supre starasbunkroj datiĝantaj de ladua mondmilito. Spuroj de bombado estas ankoraŭ videblaj post pli ol 50 jaroj.
Monumento en formo deobelisko, nomita "Dover Patrol" (esperante doverpatrolo) estis starigita supre de la kabo. Ĝi estas dediĉita al doverpatrolo kaj simboligas la vivoferon de francaj kaj britaj soldatoj, kiuj defendisDover-kalezan Markolon, alte strategian, dum launua mondmilito.Leon De Keyser, arkitekto engento en Belgio estas la aŭtoro de tiu monumento, S-ro Martiny, entreprenestro enBruselo en Belgio, estas la realiginto.
Sur la sudokcidenta flanko, pavimo montras skribon per majusklaj literoj fluge videblan : "Gloire à Marie Médiatrice" (esperante Gloron al Maria mediaciantino). Ĉiu litero estas alta je proksimume 7 metroj kaj la tuto, laŭ du linioj, estas longa je sesdeko da metroj.

En malnova nederlanda lingvo:Blankenesse.Blanconneïs & Blacquenés (1546),Blacquenay (1550),Blakne (1553),Leblancnes (1583),Blanez (1672),Kaap Blankenes (1774).
De la meza nederlandablanke nese « kabo brila, blanka »
Rimarkigo : la malsamaj normandajNez (Nez de Jobourg, ktp.) ne venas de la nederlanda lingvo, sed de la malnovnordlanda lingvones kun sama senco.
Kabo Blanc-Nez profitas grandskalan savprogramon gvidata de departementa konsilio dePas-de-Calais, kaj financata ankaŭ de regionoNord-Pas-de-Calais, Ŝtato kaj Eŭropa Unio. Renaturigo de la malnovaj parkumejoj, renovigo de la supro de la kabo, inaŭguro de monumento de doverpatrolo. Ĉiuj tiuj klopodoj estas kunigitaj por redoni novan junecon al tiuj klifoj. Operacio "Grand Site des Deux Caps" ankaŭ tuŝasKabon Gris-Nez.
Kontraŭ la monteto, kavo nomita« Fond Pignon » ricevis sur 30hektaroj, malantaŭ digo alta je 35 metroj, proksimume 5,3 milionojn da kubaj metroj da koto el blua kalko eltirata de francaj skipoj, kiuj fosis la tunelon sub Manika Markolo. Tiu koto senakviĝas iom post iom por esti rekoloniita per vegetaloj.Por ke ĝi ne estu eroziata per pluvoj kaj rapide integriĝu en la pejzaĝo, la digo estis prisemita per semoj prenitaj sur la loko mem, dank'alBotanika Konservatorio de Bailleul.70 hektaroj estas paŝtiĝataj de brutaroj de lokaj bredistoj por teni la herbejojn kun malaltaj herboj favoraj al specioj de malfermaj medioj, kiujnbrakipodioj kajbromoj tendencas malaperigi.
| ||||