Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kabir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabir
Persona informo
Naskiĝo1440
en Varanasio
Morto1518
en Maghar
TomboMaghar(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiohinduismovd
Lingvojhindiavd
Profesio
Okupoteksisto
filozofo
poeto
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Kabir Das (IAST: Kabīr[1]) estis hindiamistikismapoeto kajsanktulo de la15-a jarcento, kies verkoj influis la Hinduisman movadon Bhakti kaj liaj versoj troviĝas en la siĥisma skribaĵo Guru Granth Sahib.[2][3][4] Lia ekvivo estis de islama familio, sed li estis forte influita de sia instruisto, nome la Hinduisma baktia estroRamananda.[2] Kabir naskiĝis en la barata urboVaranasi sed pasigis plej el sia vivo en la urboFaridabad apudDelhi.

Kabir estas konata pro siaj kritikoj al kajHinduismo kajIslamo, asertante sekvantojn de ambaŭ religioj, ke ili estas misgvidataj deVedoj kaj deKorano, kaj pridemandante iliajn sensignifajn ritojn deinico kiel tiuj de la sakraj fadenoj kaj decirkumcido respektive.[2][5] Dum sia vivodaŭro, li estis minacata kaj de hinduistoj kaj de islamanoj pro siaj ideoj.[6]:4 Kiam li mortis, kaj hinduistoj kaj islamanoj postulis, ke li estis inspirintaj ili kiel heredantoj.[3]

Kabir sugestis, ke Vero estas kun la persono kiu estas sur la vojo de justeco, konsiderante ĉiujn kreitaĵojn surter sian propran mem, kaj kiu estas pasive malligita el la aferoj de la mondo.[3] Por koni la Veron, sugestis Kabir, oni faligu la "mi" aŭ la egoon.[6]:4 La heredo de Kabir survivas kaj pluas tra la Kabira Vojo, nomereligia komunumo kiu agnoskas lin kiel ties fondinto kaj estas unu el la sektoj de Sant Mat. Ties membroj estas konataj kielKabir panthis.[7]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Jaroslav Strnad. (2013)Morphology and Syntax of Old Hindī: Edition and Analysis of One Hundred Kabīr vānī Poems from Rājasthān. BRILL Academic, p. 10.ISBN 978-90-04-25489-3.
  2. 2,02,12,2Kabir Encyclopædia Britannica (2015) Alirita la 27an de julio, 2015
  3. 3,03,13,2Hugh Tinker. (1990)South Asia: A Short History. University of Hawaii Press, p. [htt://archive.org/details/southasiashorthi0000tink/e/75 75]–77.ISBN 978-0-8248-1287-4.
  4. Ronald McGregor (1984), Hindi literature from its beginnings to the nineteenth century, Otto Harrassowitz Verlag,ISBN 978-3447024136, p. 47
  5. (2002)Culture and Customs of India. Greenwood Publishing Group, p. 70–71.ISBN 978-0-313-30513-9.
  6. 6,06,1Hess, Linda. (2002)The Bijak of Kabir. Oxford University Press.ISBN 978-8120802162.
  7. David Lorenzen (Editors: Karine Schomer and W. H. McLeod, 1987), The Sants: Studies in a Devotional Tradition of India, Motilal Banarsidass Publishers,(ISBN 978-81-208-0277-3), pp. 281–302
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kabir&oldid=9180371"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp