Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Kaŭno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo de la Malnova Urbo, vidata el la urboparto Aleksotas aliflanke de la rivero Nemunas
Panoramo de la Malnova Urbo, vidata el la urboparto Aleksotas aliflanke de la riveroNemunas
Koordinatoj:54° 53′ 50″ N23° 53′ 10″ O / 54.89722 °N, 23.88611 °O /54.89722; 23.88611(mapo)
Kaŭno
(Kovno)
litove Kaunas,hebree בנה,pole Kowno,beloruse Коўна,ruse Каунас,germane Kauen
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kaunas
ŜtatoLitovio Litovio
DistriktoDistrikto Kaunas
FlughavenoFlughaveno Kaŭno
Konata lokoKaŭna kastelo
ValbaraĵoKaŭna valbaraĵo
RiverojNeris,Nemunas
SituoKaŭno
 - alteco48 m s. m.
 - koordinatoj54° 53′ 50″ N23° 53′ 10″ O / 54.89722 °N, 23.88611 °O /54.89722; 23.88611(mapo)
Areo157,0 km² (15 700 ha)
Loĝantaro305 120 (2023)
 - de metropolo673 706
Denseco1 943,44 loĝ./km²
 - de metropolo673 706 loĝ./km²
Zoologia ĝardenoZoo de Kaŭno
Unua skriba mencio1361
HorzonoUTC+2:Orienteŭropa Tempo (OET)
 - somera tempoUTC+3:Orienteŭropa Somera Tempo (OEST)
Poŝtkodo
AsocioHansa ligo
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Kaunas
Retpaĝo: www.kaunas.lt
Map
la katedralo sanktajPetro kaj Paŭlo
ortodoksa katedralo
Kaŭna moskeo
La mezepoka fortikaĵo de Kaŭno(Kauno pilis), proksime de la historia urbocentro sur la terlango inter la riverojNemunas kajNeris

Kaŭno[1] (antaŭe konata slavdevena esperanta nomoKovno,litovePri tiu ĉi sono Kaunas,hebreeקובנה,ruse Каунас, arkaikeКовноKovno,beloruseКоўнаKoŭna,poleKowno,germane ĝis la 19-a jarcentoKauen) estas la dua plej granda urbo enLitovio, en la centro de la lando. Ĝi apartenis al la iamaHansa Ligo. En 2023 en la urbo vivis305 120 loĝantoj sur areo de157 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 943 loĝantoj/km². Ekde la jaro1920 ĝis junio1940 ĝi estis la ĉefurbo de la moderna respublikoLitovio, kaj de1995 ĝis la1-a de julio2010 estis la administra centro de samnomadistrikto de Litovio. Ene de la urba teritorio kunfluas la riverojNemunas kajNeris. La historia kaj nuna litova ĉefurboVilno situas pli-malpli 100 kilometrojn oriente.

La centra situo de la urbo en Litovio, kiu estis la komencopunkto de la unuaj du litovajaŭtoŝoseoj — okcidenten alKlaipėda kaj orienten alVilno — kaj krome fervoja, aviada kaj riveroŝipa nodopunkto, favorigis kreskon de industriaj entreprenoj (en lando krome principe difinita per agrikulturo kaj malmulta industrio), sed ankaŭ la kreskon de pluraj universitatoj kaj multaj artaj galerioj. Aparte la arto de teksaĵoj kaj vestaĵoj, kies radikoj krom la historiaj teksaj tradicioj estas la de la 19-a jarcento forta teksa kaj vestaĵojnkudra industrio de la urbo, fortas en Kaunas, kiun respegulas granda kaj internacie tre atentata privestaĵa foiro ĉiun duan jaron.

Kaunas estis en 2022Eŭropa Kultura Ĉefurbo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Mezepoko

[redakti |redakti fonton]

Dum la jaro 1361 unuafoje menciiĝas fortikaĵo de laGranda Duklando de Litovio proksime al la enfluejo de la riveroNeris en la pli grandan riveronNemunas. La fortikaĵo estis ripete konkerata kaj detruata de la ekspansiemaj armeanoj de laOrdeno de germanaj kavaliroj, sed ĉiam senprokraste estis rekonstruita de la litovoj. La germana kavalira ordeno dum la 13-a jarcento en la proksima marborda teritorio sude de la rivero Nemunas (la pli posta germana provincoOrienta Prusio), do en la sudo de Litovio, neniigis la baltan popolan depraprusoj kaj en la "kristanisma" batalo kontraŭ la nekristanaj baltoj poste konkeris teritoriojn de la baltaj popolojlivonoj kajkuronoj en la nordo de Litovio. Ĉefa kialo por la ripetaj atakoj de la ordeno al Kaunas kaj la ĉirkaŭa centro de la vivregiono de litovoj estis la provo ligi la du konkeritajn teritoriojn, por ekhavi kontinuan kaj unuecan regnon interLivonio kajOrienta Prusio. Sur tiu imagita akso de prirevata konkerata teritorio la litova fortikaĵo de Kaŭno estis geografie centra kaj detruinda obstaklo. Post la klara malvenko de laOrdeno de germanaj kavaliroj kontraŭ la unuiĝintaj armeoj de Litovio kaj Pollando dum la batalo de Grunberg/Žalgiris de julio1410 la armea konflikto decidiĝis favore al la litovoj kaj la ripetaj atakoj al Kaŭno ĉesis.

la "Domo dePerkuno" en Kaunas

Dum la postaj jardekoj kaj jarcentoj la urba fortikaĵo malgraviĝis, sed la urbo ekprosperis kiel komerca centro. Jam dum la jaro 1408 la urbo ricevis urbajn rajtojn laŭ laMagdeburga modelo kaj dum la jaro 1440 malfermiĝis kontorejo de laHansa ligo. Multaj metiistoj eksetlis en la komerca urbo kaj Kaŭno iĝis trafike centra, riĉa kaj granda urbo de laGranda Duklando de Litovio kaj la federacia regnoPollando-Litovio.

Moderna epoko

[redakti |redakti fonton]

Malfacilajn tempojn por la urbo alportis la17-a kaj18-a jarcentoj: Inter la jaroj 1655 kaj 1661 la urbo estis okupita fare de la armeo de laRusia Imperio, kaj dum la jaro1701 de la sveda armeo. Dum 1670 kaj 1732incendioj detruis la urbon, kaj ripetepestajepidemioj mortigis grandajn partojn de la urbanaro. Post kiam laRusia Imperio konkeris kaj aneksis la teritorion de la eksa Granda Duklando de Litovio en la jaro1795, la urbo en1831 iĝis gubernia ĉefurbo de la rusaj okupantoj. En1879 la rusia imperia armeo komencis transformi la urbon al fortikaĵego, reto da sep unuopaj fortikaĵoj plus ok fortikaĵetoj, kaj inter iliremparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la centra urbo, kaj jardekon pli poste aldoniĝis plia, oka fortikaĵo. Dum1912 la imperia armeo komencis energie ampleksigi la fortikaĵegon, sed pro laUnua Mondmilito nur pretiĝis unu plia, do naŭa, fortikaĵo, antaŭ ol la armeo de laGermana Regno dum la jaro1915 konkeris la urbon.

la urbodomo (malfone esperantista infano)

Post la restarigo de la ŝtata sendependeco de Litovio, dum1920 la armeo de la same sendependiĝinta najbara ŝtatoPollando atakis Litovion kaj konkeris la regionon ĉirkaŭ la historia litova ĉefurboVilno: kaj la urbo Vilno kaj la ĉirkaŭa regiono sub la nomoCentra Litovio estis aneksita kaj inter la jaroj1920 kaj1940 apartenis al la teritorio de Pollando. Sekve Kaŭno, estante la dua plej granda litova urbo, inter la jaroj1920 kaj1940 iĝis la dumtempa ĉefurbo (laikinoji sostinė) de la demokratia respublikoLitovio, kaj plimultaj el la tiujarajprezidentoj de Litovio estis Kaŭnanoj.

Dum junio 1940 laSovetunioarmee konkeris la respublikon kaj ankaŭ enmarŝis en Kaŭnon — koresponde al lasekreta aldona protokolo inter la diktaturojSovetunio kajTria Regno de lapakto Ribbentrop-Molotov.

Sekvajare, dum1941 la armeo de Tria Regno,deklarinte militon ankaŭ al Sovetunio, konkeris la urbon kaj restis ĝis 1944. Dum tiu tempo la grandajuda loĝantaro de Kaŭno estis malliberigita en la germana-naziakoncentrejo norde de la riveroNeris (la nuna urba kvartaloVilijampolė), kaj estis genocide mortigita parte en la urba naŭa fortikaĵo kaj parte en pli forajkoncentrejoj. Inter la jaroj1940 respektive1944 kaj la rea atingo de la ŝtata sendependeco de Litovio la urbo apartenis al laLitova Soveta Socialista Respubliko instalita de la komunistaj sovetuniaj okupantoj. Ĉefurbo de tiu sovetunia respubliko denove estis la urboVilno.

Nuntempe la urbo unuavice estas industria, eduka kaj scienca centro. Pro sia situo ĝi estas la precipa trafika nodopunkto de Litovio. Kaŭno posedas altiran urban centron kun piedira zono de pli ol 2,5 kilometroj, kie abundas kafejoj, artaj galerioj, teatroj kaj vendejoj. Tiu piedira zono konektas la mezepokan historian urbocentron kun la "nova urbocentro" de la 19-a jarcentro.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ datumoj de la censo de2021, en Kaŭno tiujare loĝis 298 753 personoj.[2]

La loĝantaro de Kaŭno laŭ denaskaj lingvoj surbaze de la censo de2021 estis:

LingvoKvanto de denaskaj parolantoj[2]%
litova lingvo285 41895,53
rusa lingvo85912,87
pola lingvo7890,26
belorusa lingvo3030,10
ukraina lingvo3310,11
cigana lingvo730,02
germana lingvo340,01
latva lingvo00,00
aliaj lingvoj12660,42
plurlingvuloj19480,65
sume298 753100

Amaskomunikiloj

[redakti |redakti fonton]

Kauno diena ("la tago de Kaunas") estas ĉiutage aperanta gazeto en Kaunas, kiu origine fondiĝis en novembro 1945 kiel organo de la urba komunista partio. Inter la jaroj 1998 kaj 2006 ĝi apartenis al la norvegia konzerno Orkla Media, kaj ekde tiam estas posedaĵo de la investa konzerno Hermis Capital.

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Pliaj nuntempe gravaj urbanoj

[redakti |redakti fonton]

Internacia kunlaboro

[redakti |redakti fonton]
la domo deAleksandro Silbernik en la Zamenhofa strato, nun sidejo deLitova Esperanto-Asocio

Esperanto en Kaŭno

[redakti |redakti fonton]

Esperantistoj

[redakti |redakti fonton]

Čiurlionis-muzeo

[redakti |redakti fonton]

Mikalojus Konstantinas Čiurlionis estas la ĝis nun historie plej grava litova pentristo kaj komponisto. LaČiurlionis-muzeo en Kaŭno montras liajn verkojn (vide kaj aŭde) en la placo de unueco (Vienybes aikštė) en la stratoK. Donelaičio gatvė. Jen nur unu el pluraj urbaj muzeoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. LaŭReta Vortaro, kaj ankaŭ laŭ la esperantlingva gazetaro, antaŭ ĉioLa Ondo de Esperanto kaj lamagazino Monato, kaj en multaj publikaĵoj deLitova Esperanto-Asocio
  2. 2,02,1http://pop-stat.mashke.org/lithuania-lang2021.htm
  3. Povilas Jegorovas,Ekspozicio "Ludoviko Zamenhof kaj Litovio" en publika biblioteko, Jurbarkas, distrikto Kaŭno, inter la 15-a de junio kaj la 13-a de julio 2020 (litove)
  4. (eo) U. Brandenburg,Baltiaj Esperanto-Tagoj,La Ondo de Esperanto, la 9-an de aŭgusto 2025
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kaŭno&oldid=9168553"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp