Areo de la regiono estas ĉirkaŭ 400 mil kvadrataj kilometroj, kie loĝas pli ol 30 milionoj da homoj. Centra akso de la regiono estas montara ĉeno de GrandaKaŭkazo, kiu dividas ĝin je du partoj —Norda Kaŭkazio kajSuda Kaŭkazio, kaj prezentasnaturan limon inter modera kaj subtropika klimataj zonoj. Geografie al Kaŭkazio apartenas ankaŭ nordorienta parto de Turkio en la sudo kaj parto deRostova provinco kajKalmukio — regionoj deRusio.
Monto Elbruso (5642 m), la plej alta punkto de Kaŭkazio
Naturo de Kaŭkazio estas tre diversa. Ĉi tie originale kombinas sekecaj pejzaĝoj kaj humidaj subtropikoj. Tian najbarecon de varmaj maroj kaj glaciaj montoj vi trovos tre malofte. Pro la gravabiodiverseco de la regiono, laorganizaĵoNaturprotekto Internacie (angleConservation Internacie) indikis ĝin kielbiodiverseco-varmpunkton.Fitogeografie, Kaŭkazio estas apartaflaŭra provinco el la Ĉirkaŭboreala Regiono de la HolarktaRegno.
Multaj kaŭkazajmontopintoj estas kovritaj de eterna neĝo kaj glacio. Kelkaj el ili —Elbruso (5642 m), Diĥtaŭ (5205), Ŝĥara (5068),Kazbek (5033) — superas okcidenteŭropanBlankan Monton laŭ alteco.
Riveroj de Kaŭkazio apartenas al la Kaspia lago, la Nigra kaj la Azovaj maroj. Plimulto de ili ne taŭgas por navigado, escepte de Mtkvari (Kura), Kuban kaj Rioni. Sed ili estas uzataj por irigacio, lignoflosado kaj konstruado deelektrocentraloj. Ĉefaj riveroj de Kaŭkazio estas: Kura (Mtkvari, 1364 km), Kuban (906), Kuma (802),Terek (623), Rioni (327).
Kaŭkaziajlagoj estas negrandaj, sed estas gravaj kiel naturaj akvorezervejoj, kiuj permesas reguligi akvonivelon en riveroj kaj pligrandigi fiŝan riĉecon. La plej granda el lagoj estasSevan. Dank’ al pitoreska naturo multaj lagoj fariĝis lokoj de turismo kaj ripozo.
La grandega salakva lagoKaspio en pluraj lingvoj estas nomata „maro“ (la Kaspia maro) kaj havas plurajn ecojn de maro. Kaspio estas la orienta limo de Kaŭkazio. Ĝi havas grandan signifon por fiŝkaptado, naftoproduktado, transportado.
Nun teritorio de Kaŭkazio estas en konsisto de 4 sendependaj ŝtatoj, membroj de internaciaj organizoj kielUN:Kartvelio (69,7 mil kv. km),Armenio (29,8),Azerbajĝano (86,6) kajRusio (254,3). Krom tiuj kvar ekzistas ankoraŭ tri neagnoskitaj aŭ nur parte agnoskitaj memregataj ŝtatecaj teritorioj:Abĥazio (8,6 mil kv. km),Montara Karabaĥo (4,4) kajSud-Osetio (3,9).
Etno-lingvaj grupoj en KaŭkazoNordkaŭkaza lingvaro
Laŭ sia etna konsisto Kaŭkazio estas ege komplika kaj bunta regiono. Ĉi tie oni parolas pli ol 40 lingvojn. Plimulto de kaŭkazianoj apartenas al eŭropa antropologia raso. Pli ol duono de la loĝantaro estaskristanoj (ĉefe ortodoksuloj), aliaj —islamanoj. Laŭ lingva klasifiko kaŭkazianoj dividiĝas jene:
Malgraŭ la etna, religia kaj lingva diverseco, kaŭkazianojn forte ligas politikaj kaj ekonomiaj interesoj, ankaŭ komuna historia sorto, komunaj longedaŭraj bataloj kontraŭ eksteraj invadantoj kaj certe, simileco de kulturoj kaj kutimoj. Speciale similas la muzika, la danca kaj la vesta kulturoj, similas etiketoj kaj moralaj normoj.
Al la beleco de Kaŭkazia naturo, al la vivo kaj moroj de ĝiaj loĝantoj estas dediĉitaj multaj literaturaĵoj, menciindas:Kaŭkazio - verkaĵo de A. Dumas (Patro), poemo de PuŝkinKaŭkazia kaptito, romano de LermontovHeroo de nia tempo, romanoj de TolstojLa kozakoj kajHaĝi Murad.
Pli ol duono de kaŭkazianoj loĝas en urboj. La plej alta procento de urbanoj estas en Nord-Osetio — 68% kaj en Armenio - 66%, la plej malalta — en Dagestano 39%. Tri kaŭkaziaj grandurboj havas pli ol unu miliono loĝantoj (Baku, Tbilisi, Erevan), 10 urboj - pli ol 200 mil loĝantoj, 8 - pli ol 100 mil loĝantoj kaj 15 - pli ol 50 mil loĝantoj.
Urboj en Kaŭkazio aperis en diversaj tempoj kaj kondiĉoj. El ekzistantaj urboj la plej antikvaj estas: Erevan (estas konata de 782 jaro a.K. kiel urarta fortikaĵoErebuni), Kutaisi (estas konata de 6 jc a.K. kiel ĉefurbo de legenda Kolĥetia reĝlando sub la nomo Aia), Vani (malgranda urbo en okcidenta Kartvelio), Dioskuriada (nuntempa Soĥumi), Pasis (nuntempa Poti), Barda (ĉefurbo de Kaŭkaza Albanio) ka. Nordkaŭkaziaj urboj estas sufiĉe junaj — aperis en 17-18 jarcentoj, ekskluzive de kelkaj situantaj ĉe la bordo de la Nigra Maro kaj Kaspio.
Kaŭkazio estas riĉa je naturaj krudaĵoj:nafto (Baku,Grozno,Majkop),gaso (Krasnodara kaj Stavropola regionoj),fero (Daŝkesan),volframo kajmolibdeno (Tirniauz),zinko kajplumbo (Sadon), mangano (Ĉiatura). Nun oni efektivigas projektojn por konstruado de petrolo- kaj gasoduktoj de Mezazio kaj Kaŭkazio al Okcidento.
Krasnodara kaj Stavropola regionoj estas ĉefaj produktantoj degreno kaj legomaro, subtropikaj zonoj de Kartvelio kaj Azerbajĝano - de citrusoj, teo kaj vinbero. Armenio specialiĝis pri konstrumaterialoj kaj preciza industrio. Rustavi kaj Sumgajt estas novaj urboj, konstruitaj dum sovetaj tempoj kun industria profilo: metalurgio, kemio. Montaraj regionoj okupiĝas ĝenerale pri brutbredado.
Ĉe la bordoj de Nigra maro situas gravaj havenurbojBatumi, Poti, Novorosijsk, de kie efektivigas ĉefaj komercaj rilatoj kun fremdlandoj.En Kaŭkazio troviĝas multaj naturaj rezervejoj, ankaŭ gravaj kurortzonoj - nordkaŭkaziaj mineralakvoj (Pjatigorsk kaj Kislovodsk), ĉenigramara bordregiono (interAnapa kajBatumi) k.a. Ĝi prezentas centron de turismo kaj alpinismo.
Kaŭkazio ofte figuris en la legendoj de antikva Grekio;Prometeo estis alĉenita al Kaŭkaza monto, kaj Jason kaj liajArgonaŭtoj serĉis la Oran ŝafofelon ĉe kolĥoj. Persoj, ĥazaroj, araboj, hunoj, mongoloj, turkoj multfoje invadis regionon, kio kaŭzis ĝian etnan, religian kaj lingvan kompleksecon. Vidu artikolonAleksandraj Pordoj.
Rusoj aperis ĉi tie dum 18-19aj jarcentoj post serio de militoj kun Persio kaj Turkio. La popoloj de Kartvelio kaj Armenio, plejparte kristana, akceptis Rusan hegemonion kiel protekto deOsmana imperio. En Azerbajĝano, Dagestano, kaj la historia regiono de Ĉerkesio, la popolo estis ĝenerale islama. Ili amare batalis kontraŭ rusa penetro kaj estis trankviligitaj nur post la Ŝamila ribelo.
En laDua mondmilitogermanaj militfortoj invadis (julio,1942) por okupi naftoriĉajn regionojn, sed en januaro de1943 ili estis forpelitaj de Soveta armeo.
Post la disfalo deSovetunio, sudkaŭkaziaj nacioj (Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano) sendependiĝis, kio estis komenco de kelkaj perturboj kaj armitaj ribeloj. Kaŭkazio estas vojkruciĝo de geopolitikaj interesoj kaj regiono de nesolvitaj etnokonfliktoj (Ĉeĉenio, Abĥazio, Karabaĥo, Sud-Osetio).