Ilustraĵo de Kaŭkazaj tetroj, masklo antaŭe kaj dumfluge, ino malantaŭe
LaKaŭkaza tetro (Tetrao mlokosiewiczi) estas grandabirdo de la familio deTetraonedoj. Ĝi estas ege rilata al laTetro (T. tetrix). Ĝi loĝas en pleja sudorientaEŭropo kaj apudaj regionoj. Ĝi estas monotipa, tio estas, oni ne agnoskissubspeciojn. La scienca nomo de tiu birdo estas omaĝo al pola naturalisto Ludwik Mlokosiewicz fare de la samlanda priskribinto nome Wladyslaw Taczanowski.
Kiel ĉe multaj membroj de la ordo deKokoformaj, la virkoko estas pli granda ol la ino, kaj estas 50–55 cm longa kompare kun ŝi kiu estas 37–42 cm. La virkoko estas tre distinga (Seksa duformismo), kuntutnigra plumaro (vidita de malproksime, sed kun malherlverdaj nuancoj de proksime), kromruĝaj superokulaj karunkloj (pli malgrandaj ol tiuj de laTetro), kaj longa, treforkoforma vosto. La beko estas malhelgriza. Estas blankaj makulo ĉe ŝultroj kaj subflugiloj.
La ino de tiupalearktisa specio estas griza kun malhela strieco, kaj havas kuklecan alvokon.[1] Ŝi estas tre simila al tiu de la Tetro, sed estas pli griza, pli nigre makuleca, kaj kun bruna dorso; la vosto estas longa kaj rekta.
Somere ili loĝas en la supra arbolimo, ĝis subalpajherbejoj (el 1500 al 3000 m). Vintre ili revenas al arbaroj debetuloj aŭkoniferoj. Se estas tro daneĝo ili povas malsupreniri al 700 m. Ili preferas ejojn kun rododendroj kaj nanaj betuloj kajalnoj. Pro sia malgranda habitato temas pri malkomune vidata birdo, relative rara en la montoj kaŭkazaj.
Ĉefe la masklo estas ege silentema, li elsendas nur kelkajn diskretajn bruetojn dum la pariĝa ceremonio. Male ties flugiloj produktas zumadon dumfluge. La ino klukadas.
Temas pripoligamia specio. Tiu birdo plenumas grupan memmontradon ĉe senarbajmasklejoj “lek” en majo kaj junio. Malkiel ĉe la masklo de Tetro, la ceremonia memmontrado de la Kaŭkaza tetro estas preskaŭ muta escepte fajna fajfo kiun la virkoko faras per agitado de flugiloj por salteti kaj turniĝi en aero, dum kiu produktas blankan fulmolumon de la plumoj de la subflugiloj kiuj subite aperas.[1] La masklo levas sian voston, ŝvelas sian ventron kaj reenigas la kapon.
La ino demetas ĝis 10 ovojn en grunda skrapaĵo kaj plenumas ĉiajn respondecojn pri nestado kaj idozorgado, kiel tipas inter ĉasbirdoj. Lanesto estas kamufla inter herboj surgrunde foje ĉe rokoj. Fine de majo la ino demetas 2 al 10 ovojn, averaĝe 6, kiu estas ĝenerale pli helaj ol tiuj de la Tetrao. La inokovas sola dum ĉirkaŭ 3 semajnoj.
Tiu estas eble la malplej konata de ĉiuj lagopoj en la mondo, kaj estis iam klasita kielSeninforma specio fare deIUCN.[2] Ĵusaj studoj montris, ke ĝi malpliiĝas iome, kaj estis sekve listita kielPreskaŭ Minacata en 2008[3] kun tutmonda populacio de ĉirkaŭ70,000 en 2006.[4] Konservoklopodoj inkludis kuraĝigiekoturismon kiel vojo por helpi konscion pri la birdospecio kaj ties habitato.[5]
Madge, Steve; McGowan, Philip J. K. & Kirwan, Guy M. (2002):Pheasants, partidges and grouse : a guide to the pheasants, partridges, quails, grouse, guineafowl, buttonquails and sandgrouse of the world. Helm Identification Guides|Christopher Helm, Londono.ISBN 0-7136-3966-0