KGB (ruseКомитет государственной безопасности, Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, signifante Komitato pri Ŝtata Sekureco, akronime konataКГБ) estasMallongigo deinteligenteca servo deSovetunio inter1954 kaj1991.
Ĝia sidejo lokinta enLubjanka,Moskvo. PostDissolvo de Sovetunio, ĝi dividiĝis en laSVRR, inteligenteca servo pri eksterlanda informo, kaj laFSB, servo de kontraŭspionado.
La historia fondinto povas esti nomataFeliks Dzerĵinskij - bolŝevika gvidanto, ĉefo de la unua soveta superpolica organizo t. n. "La Tutrusia Eksterordinara Komisiono", ruslingveВсероссийская Чрезвычайная Комиссия (Vserosiskaja Ĉrezviĉajnaja Komisija), kiu iĝis pli konata persigloЧК (prononce "Ĉeka"). Interesa rimarko: anoj de tiu organizo nomiĝis ĉekistoj, kaj tiu ĉi nomo apartenis al membroj de ĉiuj sekvaj rusiaj organizaĵoj pri ŝtata sekureco:GPU,NKVD, KGB kaj nunFSB.
En 1953, Ministro pri enlandaj aferoj de USSR,Lavrentij Berija anekcis Ministerion pri Ŝtata Sekureco (MGB) en MVD, sian ministerion. Post la ekzekuto deLavrentij Berija, Inteligenteca servo dispartiĝis el MVD. En 1954 establinta kiel Komitato pri Ŝtata Sekureco, sub laSoveto de Ministroj.
Dum la ekzisto, KGB administris inteligentecon (1-a ĉefoficejo), kontraŭspionadon (2-a ĉefoficejo), gvatadon de militfortoj (3-a ĉefoficejo), protekton de altpostenuloj (9-a ĉefoficejo), ktp.
Jevgenij Ĉazov, estro de la 4-a administracio de la Ministerio pri sano de Sovetunio, kuracinta la estraranojn, asertis ke KGB estis la sola organizo kiu plu servis al la ŝtato kaj socialismo dum ĉiuj aliaj zorgis sole pri la potenco kaj sia poŝo[1].
„ Была единственная организация, которую боялись и которая сохранила, больше благодаря своему руководству, бескорыстное служение тому государственному строю, который ее породил. Это был КГБ, защищавший идеи социализма, единство многонационального государства и существовавшие порядки. ”
„ Estis unusola organizo, kiun oni timis kaj kiu konservis, precipe danke al sia estraro, senprofitan servadon al la ŝtata ordo, naskinta ĝin. Tio estis KGB, defendanta ideojn de socialismo, unuecon de la pluretna ŝtato kaj ekzistintan ordon. ”
— Jevgenij Ĉazov
En 1991, post laAŭgusta puĉo, KGB fakte haltigis siajn aktivecojn. La 3-an de decembro 1991, KGB oficiale dissolviĝis.