Ne konfuzu kunJusteco
Justico laŭPIV estas ŝtata organismo, kiu zorgas pri elekto dejuĝistoj, kontrolo de ilia agado, plenumo de difinitaj punoj kaj tiel plu. Kutime ekzistas naciaministerio pri justico, kiu plenumas tiujn oficojn, do interalie vivtenasjuĝejojn, sed ankaŭmalliberejojn. Tian ministerion prezidas nacia ministro pri justico.
Aparte de tio ekzistas internaciaj juĝejoj, kiel laEŭropa Kortumo enEŭropa Unio, laEŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj de laKonsilio de Eŭropo aŭ laInternacia Kortumo de laUnuiĝintaj Nacioj, kies verdiktoj principe superu la naciajn juĝojn kaj kiuj reprezentas la internacian justicon.
Kvankam la juĝistoj estas en multaj landoj elektataj, salajrataj kaj kontrolataj de justica institucio, ili laŭ la difino de libera juĝado obeu nur la leĝojn de la lando kaj la internaciajn leĝojn validajn en tiu lando, kaj krome decidu laŭ siakonscienco, ne laŭ ordono de ŝtata instanco. Do, ili mem laŭ strikta difino ne estas parto de la justico, sed la justico estas la kadro, kiu donas lainfrastrukturon por funkciopovo de la juĝistoj.
Laŭ la principo de ladisigo de povoj, la juĝistaro kaj la ŝtata justica institucio kune nomatas la "justica povo", unu el la tri sendependajŝtataj povoj. Ĝi kontrolu laleĝdonan povon kaj laplenuman povon.