Jusoj estas komuna nomo de du nazajvokaloj de lapraslava lingvo, kaj de la respondaj literoj en laslavonaj alfabetoj: lamalgranda juso (slavone « юсъ малъıи »,kirilice Ѧ,glagolice Ⱔ) kaj lagranda juso (respektive, « юсъ большии », Ѫ kaj Ⱘ). Antaŭate de I (j) la jusoj formisligaturojn: kirilice Ѩ (ję) kaj Ѭ (jǫ); glagolice Ⱗ kaj Ⱙ.
Intercirilaj ciferoj jusoj dekomence ne havis iujn valorojn, sed poste la malgranda juso Ѧ ekhavis la valoron 900.
La moderna cirila literoЯ devenas el la malgranda juso (el ties formo en la rusa manskribo de la 17-a jc).
La malgranda juso prezentis antaŭan nazan vokalon /ɛ̃/ (en laslava filologio signatan per ę).
La granda juso prezentis malantaŭan nazan vokalon /ɔ̃/ (en laslava filologio signatan per ǫ).
La etimologio de la nomojus ne estas konata. La epitetojmalgranda kajgranda neniel rilatas al uskleco.
En Esperanto eblus uzi sufiksojn por formi unuvortajn liternomojn:juseto (por la «malgranda juso») kajjusego (por la «grandajuso»).
La jusoj devenas el la prahindeŭropaj sonkombinoj «vokalo +m aŭn» en fermita silabo (do, samkiel la nazaj vokaloj en la franca skribo):
Ekzemple:
La granda juso persistis en la bulgara alfabeto ĝia la jaro1945-a, kvankam ĝi ne plu respondis al naza vokalo en la norma lingvo, indentiĝinte kun ъ (t.e. ă; kvankam la nazsono plu ekzistas en la bulgara-makedonaj dialektoj ĉirkaŭTesaloniko kaj Kastoria en Greklando).
En la rusa lingvo la malgranda juso ŝanĝiĝis en ['a], kunfandiĝis kun ꙗ, kaj kun tiu lasta ricevis la formon я en la moderna alfabeto rusa.
La granda juso ŝanĝiĝis ruslingve en la sonon [u], kaj de post la 10ª jc malaperis el la skribo, anstataŭigite de la responda litero cirila (la moderna rusa у: рѫка→рука).
La pola lingvo konservis nazajn vokalojn, kaj en certaj pozicioj ĝia litero ę havas la sonvaloron de la malgranda juso, dum la litero ą tiun de la granda (t.e. de /ɔ̃/); tamen ne rekte ili respondas al la praslavaj jusoj:
Do, maldetale, la polaj ę, ą etimologie respondas al la praslava ѫ; dum ię, ią, ję, ją respondas al ѧ, ѩ, ѭ.
Resume,
Praslave | *ę | *pętь | *ǫ | *zǫbъ | |
---|---|---|---|---|---|
Okcidentslave | Pole | ię, ią | pięć | ę, ą | ząb |
Ĉeĥe | ě, a, ja, í | pět | u | zub | |
Suprasorabe | ja, je | pjeć | |||
Malsuprasorabe | ě, e | pěś | |||
Orientslave | Ruse | ´a | пять ( p´at´ ) | зуб (zub) | |
Sudslave | Serba-kroate | e | pet | zub | |
Slovene | pet | o | zob | ||
Bulgare | пет (pet) | ă | зъб (zăb) | ||
(Esperante) | kvin | dento |
Signo | Ѧ | ѧ | Ѩ | ѩ | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Unikoda nomo | CYRILLIC CAPITAL LETTER LITTLE YUS | CYRILLIC SMALL LETTER LITTLE YUS | CYRILLIC CAPITAL LETTER IOTIFIED LITTLE YUS | CYRILLIC SMALL LETTER IOTIFIED LITTLE YUS | ||||
Enkodigo | dekume | deksesume | dekume | deksesume | dekume | deksesume | dekume | deksesume |
Unikodo | 1126 | U+0466 | 1127 | U+0467 | 1128 | U+0468 | 1129 | U+0469 |
UTF-8 | 209 166 | D1 A6 | 209 167 | D1 A7 | 209 168 | D1 A8 | 209 169 | D1 A9 |
HTML | Ѧ | Ѧ | ѧ | ѧ | Ѩ | Ѩ | ѩ | ѩ |
Signo | Ѫ | ѫ | Ѭ | ѭ | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Unikoda nomo | CYRILLIC CAPITAL LETTER BIG YUS | CYRILLIC SMALL LETTER BIG YUS | CYRILLIC CAPITAL LETTER IOTIFIED BIG YUS | CYRILLIC SMALL LETTER IOTIFIED BIG YUS | ||||
Enkodigo | dekume | deksesume | dekume | deksesume | dekume | deksesume | dekume | deksesume |
Unikodo | 1130 | U+046A | 1131 | U+046B | 1132 | U+046C | 1133 | U+046D |
UTF-8 | 209 170 | D1 AA | 209 171 | D1 AB | 209 172 | D1 AC | 209 173 | D1 AD |
HTML | Ѫ | Ѫ | ѫ | ѫ | Ѭ | Ѭ | ѭ | ѭ |