Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Juroscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elJurscienco)

Jurosciencoj estas tiujsciencoj, kies ekkonobjekto estas lajuro. Ofte oni uzas ankaŭ la nomonjuroscienco (en singularo), kaj nome tiam, se temas pri la centra jurscienco, de lajurdogmaro, kiu ofte estas tutsimple egalmetata kun la jurscienco. Tio tamen ne konsideras, ke krom la jurdogmaro ankaŭ aliaj disciplinoj sin dediĉas al la juro, kiuj havas tute malsamajn metodojn kaj esplortradiciojn.

Jurosciencisto estas tiu kiu okupiĝas pri jurscienco.

Unuopaj sciencoj

[redakti |redakti fonton]
  • Lajurdogmatiko (jurisprudenco) entreprenas la nocian analizon kaj sisteman trapenetradon de lajurfontoj. Ĝiaj metodoj dependas de la speco de la jura materialo; en la kontinenteŭropa jurgrupo, kiu ĉefe konsistas el leĝojuro, tiuj ĉi estas antaŭ ĉiointerpretado kajbreĉoplenigo (analogio kajteleologia reduktado).
  • Lajurpolitiko (politika jurisprudenco) estas la scienco celanta la formadon de la estonta juro. Ĝi esploras la eblecojn kaj kondiĉojn de la ŝanĝebleco de juro kaj rilatigas tiun ĉi kun specifaj ŝanĝodeziroj al la valida juro. Ĝis tiu punkto ĝi same dependas de la rezultoj de la jurhistorio kaj de la jursociologio kiel de la jurkomparado.
  • Lakompara jurscienco interrilatigas jurnormojn de malsamaj sistemoj. Je tio kaj povas esti esplorata, kiel certa socipolitika celo estas solvebla per diversmanieraj juraj reguladoj, kaj ankaŭ, kiel variaĵoj de unu jurinstituto povas konduki al diversmanieraj efikoj.
  • Lajurfilozofio estas interdisciplina scienco, kiu ankaŭ uzas metodojn de lafilozofio. Grava partkampo de la jurfilozofio estas lajurteorio, kiu sendepende de konkreta jurordo demandas pri la esenco de la juro, pri la kondiĉoj de ĝia valido kaj la strukturo de la normoj. Lajuretiko kontraŭstarigas la jurajn normojn al la etikaj normoj.
  • Lahistorio de juro estas interdisciplina scienco; ĝi uzas ankaŭ metodojn de lahistorioscienco, por esplori la originojn kaj la devenon de la juro. Je tio ĝi povas esplori kaj la juran situacion dum pasinta momento kaj ankaŭ la juran praktikon, do ĉu kaj kiel oni vivis laŭ certa juro (jurfakta esploro).
  • Lajursociologio rigardas juron kiel fenomeno de la socia realeco kaj rilatigas socian agadon kun juraj normoj.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Juroscienco&oldid=9215523"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp