Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Junkokanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junkokanbirdo
Junkokanbirdo
Junkokanbirdo

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:PaseroformajPasseriformes
Familio:SilviedojSylviidae
Genro:Acrocephalus
Specio:A. schoenobaenus'
Acrocephalus schoenobaenus
(Linnaeus,1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    LaJunkokanbirdo (Acrocephalus schoenobaenus) estasbirdo de la genroAcrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas enkareksejoj kaj apartenas al lafamilio deAkrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo deSilviedoj.

    Tiu ĉi estas mezgranda birdo kunbruna, strieca dorso kaj ĉefe flugiloj kaj tre markata kaj distingapala superokula strio. Junkokanbirdoj estasmigrantaj, kaj trapasas laSaharon por atingi siajn reproduktejojn enEŭropo kajAzio kaj siajn vintrejojn enAfriko. La kanto de la masklo estas komponita de hazardaj babilemaj frazoj kaj povas inkludi imitadon de aliaj specioj. La Junkokanbirdo estas ĉefeinsektomanĝanta.

    Aspekto

    [redakti |redakti fonton]

    Tiu estas mezgranda birdo, 11.5–13 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 12 g.[1] Ĝi havas striecan dorson kaj ĉefe flugilojn, kaj palajn subajn partojn. La pugo estas tre bruna kaj nestrieca, kontraste kun pli malhelaj flugiloj. La frunto estas ebeneca, estas elstara blanka superokula strio, la krono estas strieca je nigro, kaj la beko estas forta kaj pinteca. La kruroj estas grizecaj.[2]

    Laplumaro de ambaŭ seksoj estas identaj, kvankam ili povas esti diferencigita post kaptado porringado pro la esto dekovotufokloaka elstaraĵo.[3] Junuloj havas malhelajn punktojn en la brusto. Ili povas esti facile konfuzataj kun laAkvokanbirdoAcrocephalus paludicola pro ŝajna pala centra kronostrio kontrasta kun la pli malhelaj bordoj.[2] Aliaj similaj specioj inkludas kelkajn kiaj laTamarika grilbirdo,A. melanopogon, kiu estas pli ruĝeca superŝultre, kaj laSiberia grilbirdo,Locustella certhiola, kies dorso estas pli kontraste strieca.[4] La plej aĝa konata Junkokanbirdo estis birdo ringita enFinnlando kiu atingis la aĝon de 10 jaroj kaj 1 monato. La tipa vivdaŭro estas de 2 jaroj.[1]

    Taksonomio

    [redakti |redakti fonton]

    La Junkokanbirdo estisunuafoje priskribita deCarolus Linnaeus en siaSystema naturae en 1758 (Britajornitologoj ne distingis tiun specion el laEŭrazia kanbirdo ĝis la 18a jarcento).[5] Ties scienca nomoAcrocephalus schoenobaenus devenas elantikva grekaakros, signife 'pinteca', kajkefale ('kapo'),sĥoiniklos ('karekso') kajbaino ('iri'). Ĝi estasmonotipa.[1]

    Distribuado kaj habitato

    [redakti |redakti fonton]

    La Junkokanbirdo havas grandan teritorion kaj ĉirkaŭkalkulitan tutmondan etendon de 10 milionoj da km², kun granda tutmonda populacio de8,8 milionoj al 15 milionoj da birdoj enEŭropo. Studoj de laBritish Trust for Ornithology pruvis, ke la fluktuoj en la populacioj de Junkokanbirdoj dependas el la indico de survivado de plenkreskuloj pro ŝanĝoj en la pluvokvanto ĉe la vintrejoj.[6] Ankoraŭ oni ne mezuris la tutmondajn ŝanĝojn en la populacio, sed la statuso de la Junkokanbirdo estis konsiderata kiel 'Malplej Zorgiga' deBirdLife International.[7]

    Junkokanbirdo enHampshire,Britio

    Ili reproduktiĝas enEŭropo kaj okcidenta kaj centraAzio kaj estasmigrantaj. Postelnestiĝo ili migras rapide tra suda Eŭropo kajSaharo el aŭgusto al septembro. Studoj enNiĝerio kajUgando sugestis, ke la Junkokanbirdoj revenas vintrumi al la samaj lokoj jaron post jaro.[8]

    Ĉiuj Junkokanbirdoj vintrumas en subsahara Afriko, elSenegalio okcidente alEtiopio oriente, kaj tiom sude kiom ĝis orientaKablando deSudafriko kaj nordaNamibio. La migrovojoj suden, kaj la eventualaj vintrejoj, dependas de la birdaj reproduktejoj. Birdoj ringitaj enBritio kajNederlando troviĝas poste el sudokcidentaIberio alItalio; birdoj elSvedio troviĝas en centra Eŭropo kaj Italio; dumfinnaj birdoj troviĝas en nordorienta Italio kajMalto orienten al la regiono de laEgea Maro. Junkokanbirdoj el la teritorioj de la iamaSovetunio migrovojas tra orientaMediteraneo kajMezoriento.[2]

    Habitatoperdo de humidejaj areoj por manĝado dum migrado, kaj la etendo de la dezerto de Saharo, minacas la reproduktan populacion de Junkokanbirdo.[8] Birdoj kiuj ekforlasas Afrikon fine de februaro, atingas antaŭe la humidejojn probable post trapasi la Saharon, kaj alvenas enEŭropo el marto antaŭen.[2]

    Malkiel aliaj membroj de la genroAcrocephalus, la teritorio de la Junkokanbirdo etendas el laArkto al mezaj latitudoj. Ili estas adaptitaj al malvarmaj, nubecaj kaj humidaj kondiĉoj. Kvankam ĝi ofte troviĝas en humidejoj, ili povas reproduktiĝi je 500 m aŭ eĉ pli for el akvo.[2] Dum la reprodukta sezono, tiu specio troviĝas enkareksejoj, ofte kun arbustoj, kanaletoj kaj habitatoj for de akvo inkludeheĝojn, areojn deurtikojUrtica dioica, kaj eĉ plugeblaj terkultivejoj.[9] Ĉe afrikaj vintrejoj, oni uzas habitatojn kiaj kanejoj en humidejoj, papiroj, herbo, junkoj kaj altaj elefantoherboj. Ili povas troviĝi je altitudoj de 1800–2400 m super marnivelo en Etiopio.[2]

    Kutimaro

    [redakti |redakti fonton]

    Reproduktado

    [redakti |redakti fonton]
    ovoj deAcrocephalus schoenobaenus -Muzeo de Tuluzo

    La kanto estas varia, rapidega kaj babileca, kun pli dolĉaj frazoj kaj iom da imitado,[2][4] tipe de la membroj deAcrocephalus. Ĝi estas komponita de frazoj en hazarda ordo, tiel ke neniam estas same. Maskloj de Junkokanbirdo kiuj havas la plej ampleksajn repertorion pariĝas kun plej granda nombro de inoj.[1]

    Maskloj de Junkokanbirdo komencas kanti nur kelkajn horojn post atingo de la reproduktejo. La kanton oni faras el nuda ripozejo kiel kano-tigo aŭ arbusto, aŭ el kaŝitejo kaj dum rutinaj flugoj ene de sia teritorio. Ankaŭ okazas kantoflugoj: dum tiu kantado, la birdo startas, leviĝas je ĉirkaŭ 2–5 m supergrunde kaj post mallonga cirkloflugo, faras malrapidan 'paraŝutan' descendon, ofte per flugiloj levataj laŭ formo de 'v'. La kanto havas funkcion allogi partneron pli ol apartigi aliajn masklojn, kaj ĝi ĉesas tuj kiam partnero estas trovata. Kontaktalvokoj estis priskribitaj kiel 'ĉirr' aŭ 'kerr'; tiuj alvokoj estas ripetataj rapide por formi rapidegan alarmalvokon.[2]

    Studoj pruvis, ke la maskloj de Junkokanbirdoj fidelas ofte je siaj reproduktaj lokoj, dum inoj ne tiom. Studo enNottinghamshire,Anglio, montris, ke triono da maskloj revenas reprodukti al 50 m aŭ malpli de sia iama reprodukta loko, kaj nur 14 % reproduktas pli da 400 m for.[8] Paroj estas kutime monogamaj, sed ne rigore.[10] Maskloj eventuale practikas bigamion kaj promiskuon. Se oni predas ovojn aŭ idojn, la ino ofte abandonas la masklon, kiu plukantas kaj kuniĝas al alia ino.[2] Oni konstatishibridadon kun laEŭrazia kanbirdo.[2]

    La masklo defendas teritorion de ĉirkaŭ 0.1 al 0.2 hektarojn; en studo ĉeZaanstad,Nederlando, oni studis 68 teritoriojn, mezaveraĝe 1064 m² grandaj unu jaron, kaj 904 m² la venontan.

    La nesto, konstruita de la ino, estas inter vegetaĵaro surgrunde aŭ ĝis alto de 50 cm. La tasforma strukturo havas eksteran tavolon de herbo, tigetoj kaj folioj, plus araneretojn, kun pli fajna, dika tavolo ene enhavanta kareksoflorojn, animalan harojn kaj plantoj. Ĝi estas teksata ĉirkaŭ vertikalaj plantaj tigoj.

    La ino demetas 3-5 verdecflavajn ovojn brunmakulatajn[11] La ovojn kovas la ino dum 14 tagoj; la idoj estasmalfrumaturaj kaj nudaj.[1] Kaj masklo kaj ino zorgas la idojn kaj elnestiĝo okazas post 13–14 tagoj. Postelnestiĝo, la junaj junkokanbirdoj plupetas manĝon el la gepatroj dum 1–2 semajnoj eĉ post ekflugo.[2]

    Manĝo kaj manĝado

    [redakti |redakti fonton]
    Junkokanbirdoj portante manĝon

    Predoj fare de Junkokanbirdoj inkludasEfemerojn,Libelojn,Ortopterojn,Hemipterojn,Neŭropterojn,papiliojn,skarabojn kajmuŝojn. Vegetala materialo inkludassambukberojn kajrubusberojn. Ĉe vintrejoj manĝo inkludasĤironomedojn kaj florojn kaj berojn elSalvadora persica.

    Fine de julio, antaŭ migrado, ŝajne Junkokanbirdo serĉas lokojn kun granda nombro deAfidedojHyalopterus pruni kaj restas ne tre for de tiaj lokoj; ringostudoj montras ke tiuj birdoj povas moviĝi al konsiderindajn distancojn (ekz. el sudaAnglio al nordaFrancio) serĉe de manĝo antaŭ ekmigri. EnPortugalio, la manĝodisponeblo de afidoj elĉerpiĝas tro frue por la ĝuo de Junkokanbirdo, tiele multaj birdoj ne haltas tie kaj estas jam sufiĉe fortikaj por la trapasado.

    Birdoj kun plej grandaj grasorezervoj antaŭ migrado kapablas senhaltajn flugojn el Afriko al suda Britio, elUgando alIrako, ekzemple. Kelkaj duobligas siajn normalajn pezojn kiel 'nafto' por migrado. Pli malpezaj birdoj devas fari la veturadon laŭ kelkaj mallongaj partoj.

    Junkokanbirdoj manĝas en malalta, densa vegetaĵaro, ĉefe kanejoj kaj kareksejoj, sed ankaŭ en plugeblaj terkultivejoj kaj ĉe arbustoj. Studo ĉeAttenborough, Nottinghamshire enAnglio, trovis, ke la habitatoj uzataj por manĝado dum la reprodukta sezono estis 47 % marĉoj, ĉefe kun herbojGlyceria, 26 %arbustaro, 21 % kampa vegetaĵaro kaj 6 % arbaro. Manĝoteknikoj inkludas 'plukado' de insektoj el vegetaĵaro dum ripozado aŭ foje gvatado, kaj 'saltokaptado', kiam la birdo kaptas flugantajn insektojn dum flugo inter ripozejoj. Junkokanbirdoj saltetas inter plantotigoj kaj plukas insektojn el subfolioj; ili profitas malaltajn temperaturojn mateniĝe kaj krepuske ĉar tio malhelpas movadon de la predoj.[2]

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. 1,01,11,21,31,4BTO BirdFacts - Junkokanbirdo. Konsultita la1an de januaro 2009.
    2. 2,002,012,022,032,042,052,062,072,082,092,102,11BWPi: The Birds of the Western Palearctic on interactive DVD-ROM (2004). BirdGuides Ltd. and Oxford University Press.ISBN 1-898110-39-5.
    3. Svensson, L. (1992). Identification Guide to European Passerines. p166. Stockholm, Sweden. Lars Svensson.ISBN 91-630-1118-2
    4. 4,04,1Mullarney, K., Svensson, L., Zetterstrom, D., Grant, P. J. (1999). Collins Bird Guide. p290. London, UK. HarperCollins.ISBN 0-00-219728-6.
    5. Cocker, M. Mabey, R. (2005). Birds Britannica. pp365-367. London, UK. Chatto & Windus.ISBN 0-701-16907-9
    6. BTO - Breeding Birds of the Wider Countryside: Sedge WarblerArkivigite je 2012-02-19 per la retarkivoWayback Machine. Konsultita la 1an de januaro 2009.
    7. BirdLife International (2008) Species factsheet:Acrocephalus schoenobaenusArkivigite je 2009-01-02 per la retarkivoWayback Machine. Konsultita la 1an de januaro 2009.
    8. 8,08,18,2Wernham, C.V., Toms, M.P., Marchant, J.H., Clark, J.A., Siriwardena, G.M. & Baillie, S.R. (eds). (2002). The Migration Atlas: movements of the birds of Britain and Ireland. pp544-547. London, UK. T. & A.D. Poyser.ISBN 0-7136-6514-9.
    9. Tucker, G. M., Heath, M. F. (1995). Birds in Europe: their conservation status. Cambridge, UK. p455. BirdLife International (BirdLife Conservation Series No. 3).ISBN 0-9467888-29-9
    10. Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in threeAcrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola).Ethology, Ecology & Evolution 12: 237-249.
    11. Vere Benson, S. (1966). The Observer's Book of Birds. p71. London, UK. Frederick Warne & Co. Ltd.
    • IUCN2006,BirdLife International, 2004, 52505, Acrocephalus schoenobaenus, 12a majo 2006. Malplej zorgiga.

    Plia informo

    [redakti |redakti fonton]
    v  d  r
    Birdoj
    Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
     
    Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
    Ordoj de
    Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
    Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Junkokanbirdo&oldid=8967319"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp