Julio Medem | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro1958 (1958-10-21) (66-jaraĝa) en Donostio, Provinco Gipusko, ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio![]() |
Alma mater | Universitato de Eŭskio![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Ana Médem(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro filmmuntisto scenaristo reĝisoro ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.juliomedem.org |
Julio MEDEM Lafont (Donostio,Eŭskadi, 21a de oktobro 1958) estas hispanakinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Liakinarto elstaras pro la vidpunkto kiun adoptas la roluloj antaŭ neatendita okazaĵo.
Ankoraŭ knabo li ekfilmis per donacita kamerao de super 8. Kiel junulo, li faris atletikon. Poste li kunlaboris por gazetoj kiel kinkritikisto.
En la komenco de la1980-aj jaroj li finis la karieron demedicino kaj poste ekfilmiskurtojn kaj kunlaboris en diversaj projektoj. Li serioze ekkarieris verkante la scenaron deVacas (Bovinoj), penas por akiri subvenciojn kaj finfine realigas la filmon en 1992. Samjare li entreprenas la projekton deLa ardilla roja (La ruĝa sciuro) laŭ sia propra scenaro.
Sekva etapo startis perLos amantes del Círculo Polar (1998), lia kvara longa filmo, kiu popularigis lin, same kiel perLucía y el sexo (2001) kunPaz Vega. En 2003, Medem premieris dokumentan filmon pri la eŭska konflikto, nomeLa pelota vasca, la piel contra la piedra, komponita ĉefe per intervjuoj kaj deklaroj de diversaj partoprenantoj en la afero; tial ĝi generis grandan polemikon en la epoko.
En 2010 lia filmoHabitación en Roma kunElena Anaya kaj Natasha Yarovenko iĝis granda sukceso.