Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Julian Tuwim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Tuwim
Persona informo
Naskiĝo13-an de septembro1894 (1894-09-13)
en Lodzo
Morto27-an de decembro1953 (1953-12-27) (59-jaraĝa)
en Zakopane
MortokialoKorhaltoRedakti la valoron en Wikidata
TomboArmea Tombejo PowązkiRedakti la valoron en Wikidata
LingvojEsperantopola
ŜtatanecoPollandoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de VarsovioRedakti la valoron en Wikidata
SubskriboJulian Tuwim
Familio
Frat(in)oIrena Tuwim(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oStefania Tuwimowa(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
InfanoEwa Tuwim-Woźniak(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
ParencojJulian Stawiński(en)Traduki (bofrato)
Ewa Tuwim-Woźniak(en)Traduki (adopto)Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupolingvisto
tradukisto
ĵurnalisto
teatra reĝisoro
prozisto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
esperantisto
poeto
dramaturgoRedakti la valoron en Wikidata
vdr
Julian Tuwim
Persona informo
Julian Tuwim
Naskiĝo13-an de septembro1894 (1894-09-13)
en Lodzo
Morto27-an de decembro1953 (1953-12-27) (59-jaraĝa)
en Zakopane
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perKorhaltoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboArmea Tombejo PowązkiRedakti la valoron en Wikidatavd
Etnojudojvd
LingvojEsperantopolavd
ŜtatanecoPollandoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de VarsovioRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboJulian Tuwim
Familio
GefratojIrena Tuwim(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oStefania Tuwimowa(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojEwa Tuwim-Woźniak(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
ParencojJulian Stawiński(en)Traduki (bofrato)
Ewa Tuwim-Woźniak(en)Traduki (adopto)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupolingvisto
tradukisto
ĵurnalisto
teatra reĝisoro
prozisto
verkisto de porinfana literaturo
verkisto
esperantisto
poeto
dramaturgoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoBeletroRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojPolish PEN Club(en)Traduki
Unuiĝo de Polaj Verkistoj
Sindikato de Polaj LiteraturistojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
Julian Tuwim, fama polapoeto kajesperantisto, foto el la jaro 1930
Julian Tuwim, fama polapoeto kajesperantisto, pentraĵo deStanisław Ignacy Witkiewicz, februaro 1929, el la muzeo enSlupsko

Julian Tuwim (naskiĝis la13-an de septembro 1894 enLodzo, mortis la27-an de decembro 1953 enZakopane) estispolajudapoeto,verkisto,publicisto kaj precipe aŭtoroteatra,esperantisto kajtradukisto de poezio en Esperanto.

Julian Tuvim estas konsiderata unu el la plej grandajpolaj verkistoj de la 20a jarcento. Lia kontribuo al pola poezio en la kampo de porinfana poezio estis nemezureble bonega, sed li estas plej konata pro sia kontribuo al moderna pola poezio inter la du mondmilitoj.

Pri la poeziaj kapabloj de Tuwim juĝisLeopold Staff: "Tiu ĉi talento havis cent kolorojn, cent kordojn, estis ĉiam surprizo".

Vivo

[redakti |redakti fonton]

La familio Tuwim estis poligitaj kaj kristanigitaj judoj, kiuj opiniiĝis kiel plenaj poloj. La vorto "tuvim" signifas "bonaj" en lahebrea lingvo. Tuwim fakte komencis tradukante en Esperanton poemojn deLeopold Staff, poste ankaŭ de aliaj aŭtoroj: "Mi fariĝis iaspeca ambasadoro de la poeto en la urbo Lodzo kaj ĉirkaŭaĵo kaj perEsperanto mi volis disfamigi Staff tra la tuta mondo".

La gazetoPola Esperantisto en1911 unuafoje presis tradukojn de la junulo. En la jaro1912 aperis broŝurforme "Aŭtunaj agordoj" de Staff en traduko de Tuwim. Do la literatura vojo de tiu elstara pola versartisto komenciĝis per Esperanto. En la pola Julian Tuwim komencis en1913 per la poemoProśba (La peto). En1916 li venis al Varsovio kaj studis tie juron kaj filozofion en laVarsovia Universitato (1916-1918) tamen li lasis studojn por arto. Li komencis kunlabori kun la revuoPro arte et studio. Dum tiu tempoPollando sendependiĝis. Tiu momento de lia vivo estis revolucia- entuziasme li kreis kune kun siaj amikoj la poezian gruponSkamander (fondita en la kafejo "Sub Pikadoro"). Ili ribelis kontraŭ solena kaj depresia literaturo antaŭ sendependigo kaj komencis krei novan, modernan, pli simplan kaj entuziasman poezion. InterSkamanderistojSkamandritoj (Skamandryci - kiel oni nomiĝis pole) estisAntoni Słonimski,Jarosław Iwaszkiewicz,Jan Lechoń kajKazimierz Wierzyński. Kune kun ili Tuwim estis ĉiam pli populara. Dummilito pola-bolŝevika Tuwim laboris en la gazetara oficejo de armea ĉefoJózef Piłsudski. La Skamandritoj kaj precipe Tuwimon komencis apogiLeopold Staff- la poeto kiun plej admiris Tuwim en la juneco tradukante liajn poemojn al Esperanto. Post la milito Tuwim same kiel siaj amikoj de Skamander skribis pli depresie kaj socieme.

En oktobro1939 pro la nazia agreso al Pollando Tuwim eskapis alRumanio kun la pola registaro. Poste li elmigris alParizo kaj traPortugalio li venis alBrazilo. Tie li komencis kreiPolajn florojn (Kwiaty polskie), sian plej gravan poemon.

Benketo de Tuwim enLodzo /Łódź
La memortabulo enVarsovio ĉe la strato Nowy Świat 25
La tombo de Julian Tuwim en la MilitaTombejo Powązki en Varsovio

Vers'- denaska vortoj de l'patrino,
Pola lando- vortoj de l'patrino,
Panjo- ŝin ne havis mi kuraĝon
Alparoli, krom per preĝomaĝo.
Panjo, vi al mi en beba aĝo,
Ĉarmojn kantajn sorĉalblovis,
Griza kap' eĉ nun da ili plenas,
Kaj al knabo la mazurkon strofis,
Kie sono kun reson' sin ĉenas
Kaj la koro pro admir' serenas,
Preĝon vi instruis al infano,
Poste eĉ: "vi estas kiel sano".
-Ĉio estis en ĉi lingvo sama,
Per ĉi lingvo nun, kun korotremo,
Plena de esper' kaj malespero,
La duvortan himnon mi deklamas,
Kvazaŭ prideklamus mi poemon:
Ke Vistulo fluas... Vistul' fluas...
Polaj floroj, trad.Andreo Rajski, fragmento el "Versaĵoj propraj kaj tradukitaj".

Dum la batalo Tuwim kunlaboris kun revuoj de elmigrintoj. En1946 li venis al komunisma Pollando, kiun li kun espero opiniis tute libera. La komunistoj propagande uzis Tuwimon, ke li estru la Nacian Teatron. Nur dum la komunismo li povis eldoni sian kritikan poemonLa balo en opero, kiu estis tamen malĝuste komprenita de komunistoj. Li mortis en1953 jaro.

Verko

[redakti |redakti fonton]

Tuwim fakte komencis tradukante en Esperanton poemojn deLeopold Staff, poste ankaŭ de aliaj aŭtoroj: "Mi fariĝis iaspeca ambasadoro de la poeto en la urbo Lodzo kaj ĉirkaŭaĵo kaj perEsperanto mi volis disfamigi Staff tra la tuta mondo".

La gazetoPola Esperantisto en1911 unuafoje presis tradukojn de la junulo. En la jaro1912 aperis broŝurforme "Aŭtunaj agordoj" de Staff en traduko de Tuwim. Do la literatura vojo de tiu elstara pola versartisto komenciĝis per Esperanto.La unuaj komencoj en poezio estis tradukoj deLeopold Staff,Kazimierz Przerwa-Tetmajer,Juliusz Słowacki kajArthur Rimbaud alEsperanto. La komenco de lia unua propra poemo estisProśba. Agante enSkamander Tuwim estis fama pleje pro siaj poemoj entuziasmaj, humoremaj. La mokemajn, humoremajn kaj farsajn poemojn li prezentis inter aliaj enLa Sokrato dancanta. La kritikistoj kiuj ne komprenis la entuziasmon, optimismon, mankon de la solena poezio kaj "malriĉecon" de la lingvo batalis kun la nova poezio de Tuwim. Humoreme li respondis al ili en la poemo:

Kaj maje
kutimis mi veturi, karaj sinjoroj
en la fajnaj platformoj de tramoj!
La urbo transe min galopas!
Kio en mia kapo bruas:
Peloj, ekvoloj, fajroj, fajfoj,
Ĝoje en tufo, en kalkanoj
Sed plej burleske en kurboj!

Al kritikistoj

Tuwim okupiĝis ankaŭ pri la superracia poezio kaj pastiĉoj. Kune kunAntoni Słonimski li kreis humoreman ciklon laŭ la stilo deStaropiernik Młodożeniec (la humora nomo de Stanisław Młodożeniec). La superracia, ekstermensa poezio fenomenis ĉe li en ciklo "Słopiewnie" al kiuj muzikon komponisKarol Szymanowski. Laŭ Tuwim, la superracia lingvo kiun li nomiszaum devus esti tute irracia kaj la signifo troviĝus en ĝia sono, simileco al realaj vortoj, frazoj kaj la grafiko. Tiu komencita de Tuwim poezio estis unu el plej gravaj elementoj de pra-dadaismo kaj pra-postmodernismo. Tuwim skribis ankaŭ famajn fabelojn vaste popularajn ankaŭ en hodiaŭa Pollando- ekzemple Lokomotivo, Diĉjo Revanto, Okulvitroj kaj aliaj (esperantigis ilinDanuta Kowalska). Li kunlaboris kun kabaretoj- precipe kun "Qui pro quo", "Banda", "Cyrulik Warszawski" - skribante la kantojn.

Tuwim okupiĝis ankaŭ pri herezo skribante la ciklonInsido kontraŭ Dio (Czyhanie na Boga). Tre grava en lia poezio estas la persono de Kristo kiun li modernigis, priskribis laŭ nuntempa realeco. Tiel li esprimis paradokse sian grandan katolikecon kvankam li devenis de kondamnita popolo- judoj. Multfoje Tuwim kreis la erotikojn, sed neniam ili estis tiel gravaj kiel en la "Sepa aŭtuno" (Siódma jesień). La erotikoj precipe kunigataj kun la angoro kaj batalo kantisEwa Demarczyk (ekzemple la kunigata kun la milito, antaŭmilita "Tomaszów").

Krom la tradukoj de la pola kaj franca Tuwim tradukis poezion deAleksandr Puŝkin kajVladimir Majakovskij.

Polo de juda origino

[redakti |redakti fonton]

Tovim neniam neis sian judecon, sed vidis sin unue kiel polon, kaj nur poste kiel judon. Lia fama diraĵo: "kunigas min kun judismo ne la sango en la korpo, sed la sango, kiu eliras el la korpo" (kiel aludo de identigo kun la judoj mortigitaj en laholokaŭsto). En aprilo 1944, je la fino de la dua mondmilito, li verkis la eseon "Ni estas la judoj de Pollando", en kiu li diris interalie:

Se mi devus establi mian naciecon, aŭ pli ĝuste mian nacian senton, mi estus polo pro tre simplaj kialoj, preskaŭ primitivaj, plejparte raciaj, iuj neraciaj, sed sen "misteraj" signoj. Esti polo - ĝi ne estas honoro, nek gloro, nek rajto. La samo validas pri spirado. Mi neniam renkontis homon, kiu fieras pri io ajn, kion li spiras.

Pola - ĉar en Pollando mi naskiĝis, kreskis, edukiĝis, studis, ĉar en Pollando mi estis feliĉa kaj mizera. Ĉar de mia ekzilo mi volas reveni specife al Pollando, eĉ se ili promesos al mi ĉielajn plezurojn aliloke.

Pola ankaŭ ĉar labetuloj kajsalikoj estas pli proksimaj al mi ol lapalmoj kajcitrusoj, kaj deMickiewicz kajChopin estas pli karaj al mia koro olShakespeare kajBeethoven. Karaj pro gustoj, kiujn eĉ mi ne povas bazi sur iu ajn logika rezonado.

Pola - ĉar mi prenis de la poloj iujn el iliaj naciaj handikapoj. Pola - ĉar mi malamis polajnfaŝistojn pli ol faŝistojn en aliaj nacioj. Finfine, por mi tio estas tre grava linio de mia poleco.

Sed unuavice - pola, ĉar mi volas.

Tuwim kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]
La tombo de Izydor kaj Adela Tuwim, la gepatroj de Julian Tuwim en la Juda Tombejo enLodzo ĉe la strato Bracka; la kvartiro "Maldekstra F", la nova tombo de la jaro 2013
Julian Tuwim (tria de maldekstre en la dua vico) dum la ceremonio de la unua datreveno de laRibelo en varsovia geto enNov-Jorko, 1944

En la jaro1909 Tuwim eklernis Esperanton kiel gimnaziano enLodzo. Li mem poste diris pri tiu tempo: "En septembro mi konatiĝis unuafoje kun Esperanto, kaj en januaro mi tute libere parolis, skribis kaj legis"*. Pro komuna interesiĝo pri la planlingvo ekestis amika kontakto kun la poetoLeopold Staff. Tuwim komencis traduki en Esperanton poemojn de Staff, poste ankaŭ de aliaj aŭtoroj: "Mi fariĝis iaspeca ambasadoro de la poeto en la urbo Lodzo kaj ĉirkaŭaĵo kaj per Esperanto mi volis disfamigi Staff tra la tuta mondo".

La gazetoPola Esperantisto en1911 unuafoje presis tradukojn de la junulo. En la jaro1912 aperis broŝurforme "Aŭtunaj agordoj" de Staff en traduko de Tuwim. Do la literatura vojo de tiu elstara pola versartisto komenciĝis per Esperanto; nur en1913 li unue prezentiĝis polalingve. Tamen Julian Tuwim neniam originale verkis en Esperanto, li limigis sin je traduklaboro, kiun li ĉesigis, kiam li fariĝis fama pola poeto. Eble la kreema, novigema karaktero de lia poezio montras influon de liaj fruaj spertoj.

Gravaj verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Czyhanie na Boga -Insido kontraŭ dio- (1918)
  • Sokrates tańczący -Sokrato dancanta- (1920)
  • Siódma jesień -Sepa aŭtuno- (1922)
  • Wierszy tom czwarty -Kvara volumo de poeziaĵoj-(1923)
  • Słowa we krwi -Vortoj en sango- (1926)
  • Rzecz Czarnoleska -Nigraarbara parolo- (1929)
  • Biblia cygańska -Cigana biblio- (1933)
  • Jarmark rymów -Rimfoiro-( 1934)
  • Treść gorejąca -Brulanta enhavo- (1936)
  • Bal w operze -Balo en opero- (1936, wyd. 1946)
  • Kwiaty polskie -Polaj floroj- (1940-1946, eld. 1949)

(*) Citita laŭ "Pola Esperantisto", Nr. 3-4, 1959

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]
  • Versaĵoj propraj kaj tradukitaj, Eldonejo Polonia, Varsovio, 1956
  • La balo en operejo (pole:Bal w operze), trad.Lidia Ligęza,SPEGULO n-ro 1/2008.
  • La balo en opero, trad. Lidia Ligęza, Łódź-Kraków, 2013

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Julian_Tuwim&oldid=8936849"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp