Jozefo Bem | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Józef Zachariasz Bem | |||||
Naskiĝo | 14-an de marto1794 (1794-03-14) en Tarnów | ||||
Morto | 10-an de decembro1850 (1850-12-10) (56-jaraĝa) en Halepo | ||||
Tombo | Tarnów![]() | ||||
Religio | kristanismo • islamovd | ||||
Lingvoj | franca • polavd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio(1849–) Kongresa Pollando ![]() | ||||
Alma mater | Bartłomiej Nowodworski High School(en)![]() ![]() | ||||
Subskribo![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q63532147vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | J.-B. Gluchowskivd | ||||
Okupo | militisto inĝeniero ![]() | ||||
Aktiva dum | 1812–vd | ||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Jozefo BEM (poleJózef Bem aŭJózef Zachariasz Bem, hungareBEM József; naskiĝis la14-an de marto1794 enTarnów,Pollando, mortis la10-an de decembro1850 enHalepo,Sirio) estis pola oficiro, generalo en la hungara armeo dum lahungara revolucio kaj liberecbatalo en1848-49,feldmarŝalo deturka armeo.
Li estis lernanto en la Krakova artileria lernejo en1809, en1810 subleŭtenanto. En1811 ĉefleŭtenanto ĉe la rajdaartilerio. Li partoprenis en la militiro de Napoleono en1812 kontraŭRusio ĉirkaŭGdansk; en1813 li estis instruisto en la varsovia vintra artileria lernejo. Oni arestis lin en1822 kiel partoprenanton en la Lukasinski-komploto kaj juĝis je unujara prizono, sed oni ŝanĝis tion al punservo. Li eksoficiriĝis en 1826 kaj okupiĝis pri teknikaj studaĵoj kaj poste aliĝis alpola liberecbatalo de1830-31. Li famiĝis en labatalo de Ostrołęka (26-a de majo1831) kiel elstara komandanto de la artilerio. Post subpremo de la liberecbatalo, li emigris kaj travojaĝis la okcidentajn landojn, skribis libron pri la pola liberecbatalo, por kies sukcesi li taksis decida la agrarproblemojn. Li aliĝis printempe de1848 al la revolucia movado enGalicio kaj li oferis siajn servojn por la revoluciaVieno (14-a de oktobro1848). Li ordonis kiel komandanto la gvardion de la urbo kaj post falo de Vieno li fuĝis kaŝvestite tra la malamikaj linioj alBratislavo kaj aliĝis al la hungara revolucio.Lajos Kossuth nomumis lin (1-an de decembro) ĉefkomandanto de latransilvania armeo. Li reorganizis la disfalantaj fortojn kaj dum tri monatoj forpelis elTransilvanio la armeon de la Imperiestro. La hungara parlamento nomumis lin general-leŭtenanto la 23-an de marto en 1849. Maje li fopelis la malamikojn el laBanato. Post tio li estis malvenkita la 31-an de julio ĉeSegesvár fare de 70.000-ana cara (rusa) invada forto kaj la 9-an de aŭgusto ĉeTemesvár fare de aŭstra armeo. Post la armilfaligo ĉeVilágos li emigris kaj enpaŝis la turkan armeon, esperante pri pliaj bataloj kontraŭ la cara despotismo. Li estis ĝis sia morto armea komandanto deSirio sub la nomo paŝao Murad Tevfik.
Liaj venkoj, reputacio baziĝis sur lia elstara milita talento, kapablo, demokratia politika konduto. Li aktive agadis enTransilvanio por la interetna paco kaj la unuigo de la hungaraj kaj rumanaj demokratiaj fortoj. Li havis korbonan rilaton kun lia adjutanto,Sándor Petőfi, kies kapablon kaj revolucian penson li alte taksis.
Józef Bem publikigispole,germane kajfrance pri temoj ligitaj al historio dePollando. Aŭtoro de prilaboraĵoj pri teorio de artilerio kaj konstruo deraketoj: