Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Joseph Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Roth
Persona informo
Joseph Roth
NaskonomoMoses Joseph Roth
Naskiĝo2-an de septembro1894 (1894-09-02)
en Brodi, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto27-an de majo1939 (1939-05-27) (44-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
TomboPariza tombejo de ThiaisRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojgermanavd
ŜtatanecoAŭstrio
CislajtioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato de VienoRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboJoseph Roth
Familio
AmkunuloIrmgard KeunRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoverkisto
ĵurnalisto
dramaturgoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enLvivoVienoBerlinoParizovd
Verkado
VerkojRadecki-marŝo ❦
Job ❦
The Emperor's Tombvd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Joseph ROTH (naskiĝinta la2-a de septembro1894 enBrodi, mortinta la27-a de majo1939 enParizo) estis aŭstra verkisto. En siaj sociaj romanoj, influitaj de la realismo de la 19-a jarcento, kielRadetzkymarsch (1932) kajDie Kapuzinergruft (1938) li pentris nostalgian bildon de la pereintaDanuba Monarkio. Centra motivo por la priskribo de la destinoj de orienteŭropaj judoj estas la mito priAhasvero (Flucht ohne Ende, 1927,Juden auf Wanderschaft, eseoj, 1927). Li estis sub la influo de la grupoJung-Wien. Li kontribuis al la t.n.literaturo kafeja.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

La filo de komercisto pri ligno kaj greno studis, post frekvento deKronprinco-Rudolfo-gimnazio en Brodi, filozofion kaj germanistikon enLvivo (1913) kajVieno (1914). Post 1916 li soldatis, unue kiel milita ĝendarmo, poste kiel kunlaboranto de la fronta informoservo. Antaŭe aperis la unua rakontoDer Vorzugsschüler (1915).

Dum la milito li publikigis felietonajn artikolojn kaj poemojn en gazetoj dePrago kaj Vieno. En 1918 li revenis Vienon kaj iĝis en 1919 ĵurnalisto de la maldekstra-liberala ĵurnaloNeuer Tag. Post la transloĝiĝo en Berlinon en 1920 li edziĝis en 1922 al Friederike Reichler.

Socialdemokrata fazo

[redakti |redakti fonton]

En 1923 li reiris Vienon. La unuaj romanojDas Spinnennetz (1923),Hotel Savoy (1924;Esperanta traduko aperis en 2017) kajDie Rebellion (1924) antaŭe aperis serie/parte en la socialdemokratiaArbeiter-Zeitung, en laFrankfurter Zeitung kaj en la berlina gazetoVorwärts.

Simpatiante kun socialismaj pensadoj li rakontis (ekz. ĉeDas Spinnennetz) la implikiĝon de nememkonfida etburĝo en nekontroleblaj povo-strukturoj. Krome li laboris tiam i.a. ĉe la borsa gazetoBerliner Börsenkurier kaj ĉePrager Tagblatt.

En 1925 li vojaĝis kiel korespondanto deFrankfurter Zeitung al Parizo. Restado en Sovetunio en 1926 igis lin forlasi socialismajn pensadojn (Artikola serioReise in Rußland). SekvisReise nach Albanien kajLeteroj el Germanujo, ambaŭ en 1927.

Konvertiĝo konservativa

[redakti |redakti fonton]

Ekde tiam la orienteŭropa judaro kiel ankaŭ la disfalo deAŭstrio-Hungario iĝis la centraj temoj: ekz. enFlucht ohne Ende (1927),Rechts und Links (1929),Der stumme Prophet (1929, unuafoje komplete nur en 1966),Hiob (1930) kajRadetzkymarsch (1932). La verkoFlucht ohne Ende denove difinis la verkadoprogramon deNova realeco: "Jam ne temis pri verkado sed pri observado." Sed jam la verkoHiob. Roman eines einfachen Mannes markis la konvertiĝon de Roth de maldekstrulo al konservativulo poeziema-mitema de mondoj sublimigitaj.

En la ĉefverkoRadetzkymarsch privata fiasko kaj historiaj evoluoj kombiniĝas sen eblo eskapi, per la prezento de la familio Trotta: "La historio malamas nin; tiu ĉi tempo simple sopiregas al la kreado de naciaj ŝtatoj!"

En 1928, la jaro de la komenco de amikiĝo kunStefan Zweig, la edzino de Roth senditis al psikiatria hospitalo pro kreskantaskizofrenio: en 1940 ŝi murditis fare denazioj en la kadro de eŭtanaziaj agadoj (Aranĝo T4).

Dum la sekvontaj jaroj li laboris por la gazetojMünchner Neuesten Nachrichten,Neue Rundschau kajLiterarische Welt.

Elmigranto

[redakti |redakti fonton]

En 1933 li elmigris Francion kaj kunlaboris en Parizo ĉe kelkaj gazetoj por elmigrintoj. Li vivis en hotelĉambroj, havis multajn personajn problemojn kaj pli kaj pli iĝis viktimo de ekscesa alkoholismo. Dum tiu tempo skribitisDas falsche Gewicht. Die Geschichte eines Eichmeisters (1937),Die Kapuzinergruft (1938) kajDie Legende vom heiligen Trinker (1939). Anakronismaj kaj izolitaj protagonistoj glorkronadas la pereintanDanuban monarkion kiel alternativon politikan al tiutempaj faŝismaj kaj naciaj politikaj modeloj.

La romanoKapuzinergruft, titole aludo al la tombejo dehabsburga entombigejo en la kripto de certa viena monaĥejo, prezentas la eksan leŭtenanton Franz-Ferdinand Trotta. Ties vivo iĝis tre malsenchava post la milito. Je la fino regas la rezignacio pri por ĉiam perditaj valoroj. La rakontoLegende vom heiligen Trinker priskribas la destinon drinkulan de Roth mem.

En 1936 Roth konatiĝis enOostende kun la verkistino Irmgard Keun. Kun ŝi li ekrilatis dum unu kaj duona jaroj. En 1937/38 sekvis lastaj vojaĝoj Pollandon (pro invito de la tieaPEN-klubo), al Vieno kaj Amsterdamo. En la mortojaro aperisDie Geschichte von der 1002. Nacht. Roth mortis en la pariza hospitalo pormalriĉulaNecker.

Aliaj verkoj kaj taksado

[redakti |redakti fonton]

Kromaj verkoj estis:Zipper und sein Vater (1928),Tarabas. Ein Gast auf dieser Erde (1934),Beichte eines Mörders, erzählt in einer Nacht (1936) kajLeviathan (postmorte, 1940). Al la ekrano adaptitaj estis i.a.Die Kapuzinergruft (1971, reĝisoro J. Schaaf),Hiob (1978, reĝisoro M. Kehlmann),Tarabas (1982, M. Kehlmann),Das Spinnennetz (1989, reĝisoroBernhard Wicki).

La verkisto Hermann Kesten, samtempe eldonisto de kompleta verkar-eldono de Roth, karakterizis Roth kiel "rigorecemulon kaj morale kaj estetike". Tra la romanoj "seniluziiĝintaj junuloj marŝas en la direkto de pereo. Li ŝatis la pasionojn. Vereco kaj justeco, modereco kaj melodioj, racio kaj pureco estas la trajtoj de liaj skribitaĵoj. Li estis romantikulo kun okuloj de realisto. Li venis el la oriento kaj iris okcidenten."

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Sebastian Kiefer:Braver Junge – gefüllt mit Gift. Joseph Roth und die Ambivalenz. Metzler, Stuttgart / Weimar 2001,ISBN 3-476-45258-1.
  • Dietmar Mehrens:Vom göttlichen Auftrag der Literatur. Die Romane Joseph Roths. Ein Kommentar, (disertacio), Hamburg 2000,ISBN 3-8311-0472-7.
  • Michael Amon:Joseph Roth packt seine Koffer, verläßt Berlin und läßt ein Manuskript unvollendet zurück. Essay. En:Wiener Journal. (Monatszeitschrift, später Beilage zur Wiener Zeitung), Mai 1999.
  • Michael Bienert (eld.):Joseph Roth in Berlin. Kiepenheuer & Witsch, Köln 1996,ISBN 978-3-462-04178-1.
  • Rainer-Joachim Siegel:Joseph Roth-Bibliographie. Cicero-Presse, Morsum 1994,ISBN 3-89120-014-5.
  • Soma Morgenstern:Joseph Roths Flucht und Ende. Erinnerungen. zu Klampen, Lüneburg 1994,ISBN 3-924245-35-5.
  • Heinz Lunzer, Victoria Lunzer-Talos:Joseph Roth – Leben und Werk in Bildern. * Marcel Reich-Ranicki:Der Romancier Joseph Roth. P. 261–268 en Michael Kessler (eld.), Fritz Hackert (eld.):Joseph Roth: Interpretation – Kritik – Rezeption. Akten des internationalen, interdisziplinären Symposions 1989, Akademie der Diözese Rottenburg-Stuttgart. Stauffenburg Verlag Brigitte Narr, Tübingen 1990 (2-a eldono 1994)ISBN 3-923721-45-5
  • Bernd M. Kraske (eld.):Joseph Roth – Werk und Wirkung. Bouvier, Bonn 1988,ISBN 3-416-02173-8.
  • Géza von Cziffra:Der heilige Trinker. Erinnerungen an Joseph Roth. Bergisch Gladbach 1983. (Neuauflage: Mit einem Vorwort von Marcel Reich-Ranicki. Berenberg, Berlin 2006,ISBN 3-937834-14-1)
  • Helmuth Nürnberger:Joseph Roth mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. Reinbek bei Hamburg 1981. (11-a eldono. 2006 (rowohlts monographien. 50301),ISBN 3-499-50301-8)
  • David Bronsen:Joseph Roths lebenslange Auseinandersetzung mit dem Zionismus. En:Zeitschrift für die Geschichte der Juden. (ZGDJ), 1970, Heft 1, Olamenu, Tel Aviv. P. 1–4.

Tradukoj al Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • Roth, Joseph. Hotelo Savoy / Tradukis el la germana Tomasz Chmielik. –Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro; Bjalistoko: Bjalistoka Esperanto-Societo; Świdnik: Libro-Mondo; Lublin: Ars Libri, 2017. – 114 p.[1]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
  1. https://sezonoj.ru/2021/10/recenzo-121/
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Joseph_Roth&oldid=9008442"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp