Lia patro estis librokomercisto en antaŭurbo deManchester. Thomson en aĝo de 14 jaroj iĝisstudento en la Owens College (antaŭulo de la hodiaŭa Universitato Victoria). Li ricevis stipendion de la kembriĝaTrinity College (1876) kaj li plenigis sian tutan vivon poste tie. Li akiris en 1880 la gradon B. A. (Bachelor of Arts) primatematiko, poste la ebleco pri eksperimentaj esploroj tiris lin al lalaboratorio Cavendish. Li komencis ellaboris la teorion de laelektromagnetismo.
La scienca komunumo tuj rekonis liajn rezultojn kaj en 1884 elektis lin membro de la londonaReĝa Societo (Royal Society) kaj oni nomumis lin al fizika profesoro de la laboratorio Cavendish.
Thomson venis al la konkludo en 1897, ke ĉiu materialo – sendepende de ties origino- entenas samtipajnkorpusklojn. Tiuj korpuskloj estas pli malpezaj ol atomo, ili estas ties eroj, laelektronoj (tiam nomataj ,fare de Thomson, korpuskloj).
Li konatiĝis en laLaboratorio Cavendish kun Rose Elizabeth Paget, kun kiu li edziĝis en 1890.