| José Sacristán | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| José Sacristán | |||||
| Naskiĝo | 27-an de septembro1937 (1937-09-27) (88-jaraĝa) en Ĉinĉono, Provinco Madrido, | ||||
| Lingvoj | hispanavd | ||||
| Ŝtataneco | Hispanio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | aktoro filmreĝisoro | ||||
| Aktiva dum | 1960–vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
José María SACRISTÁN Turiégano (Chinchón,Madrido, 27-a de septembro 1937) estas hispanaaktoro de kino, teatro kaj televido.
Dekomence li estis parto de la grupo de komediaj aktoroj de movado konata kiel "landismo" (laŭAlfredo Landa) dum la1970-aj jaroj, sed poste lia kinkariero grave ŝanĝiĝis el la epoko de laHispana Transiro al la demokratio, per filmoj kielUn hombre llamado Flor de Otoño aŭAsignatura pendiente,[1] kiuj ampleksigis lian ludan gamon.
Li eklaboris ankoraŭ adolesko kun sia patro kiel mekanikisto.[2][3] La familio vivis malfeliĉe post la enlanda milito, la patro estis enkarcerigita kaj oni malsatis.[4]
Dummilitservo enMelilo, li ekaktoris, unue kiel amatoro, poste profesie ekde 1960 per "Los ojos que vieron la muerte" kaj elstaris ĉe "Julio César" en 1964.[5] Ekde 1965 li laboris alterne por kino, televido kaj teatro.
Li formis parton de la grupo de aktoroj plej biletvendistoj de la hispana kino de la1970-aj jaroj kunAlfredo Landa kajJosé Luis López Vázquez. Li debutis en kino perLa familia y uno más en 1965 kaj poste venis komedioj de movado konata kiel "destape" (supozita malfermo ĉe seksa temaro) sed kiu limiĝis al montrado de duonnudaj belulinoj. Poste José Sacristán montriĝis kiel elstara drama aktoro ekzemple enUn hombre llamado Flor de Otoño, de Pedro Olea,La colmena, deMario Camus kajEl pájaro de la felicidad, de Pilar Miró.[5] Li ricevis premion Arĝenta Konko en laDonostia Kinfestivalo de 1978 perUn hombre llamado Flor de Otoño kaj en 1982 la unuan el kvar Arĝentaj Fotogramoj proLa colmena. Sekvis multaj aliaj premioj.
PerSolos en la madrugada, unu el kvin filmoj de 1978, li populariĝis en Argentino, kie li ofte laboris.
En 2013 li revenis al televido por la serioVelvet enAntena 3. En 2014 li ludis la rolon de Damián enMagical girl, dua longa filmo de Carlos Vermut. En 2018 li premieris la teatran version de la noveloSeñora de rojo sobre fondo gris, deMiguel Delibes.