Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

José Maria Velasco Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Maria Velasco Gómez
Persona informo
José María Velasco Gómez
NaskonomoJosé María Velasco y Gómez Obregón
Naskiĝo6-an de julio1840 (1840-07-06)
en Temascalcingo,  Centrigisma Respubliko Meksiko
Morto26-an de aŭgusto1912 (1912-08-26) (72-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvojhispanavd
LoĝlokoValo de MeksikoTemascalcingoMeksikurbovd
ŜtatanecoMeksikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materAkademio de San CarlosRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopentristo
vojaĝisto
universitata instruisto
pejzaĝa pentristoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampopentradoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojScene from the Quaternary upper Paleolithic Period ❦
Flora and Fauna from the Miocene Cenozoic Period ❦
Ensayo Ornitológico de la Familia Trochilidae ❦
Descripción, metamorfosis y costumbres de una especie nueva de Siredón ❦
Waterspout from Lake Texcoco ❦
Ahuehuetevd
 
Honorigoj
Honorigojvd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

José María Tranquilino Francisco de Jesús Velasco Gómez naskiĝis enTemascalcingo,Estado de México, je la6-a de julio de1840 kaj mortis enVilla de Guadalupe Hidalgo,Meksikurbo, je la26-a de aŭgusto de1912). Li estismeksika pentristo. Oni konsideras lin kiel unu el la plej famajpejzaĝistoj de la 19-a jarcento.

La verkoj de Velasco estas troveblaj en pluraj muzeoj de la mondo, sed ĉefe en la urbo de Meksiko kaj enToluca de Lerdo (Muzeo José María Velasco).

Infanaĝo

[redakti |redakti fonton]

José María Velasco laŭ la baptodokumento naskiĝis je la 6-a de julio 1840. Li estis la unua de kvin gefiloj de "Don Felipe Velasco" kaj de "Doña María Antonia Gómez Obregón de Velasco. En la jaro1849 la familio translokiĝis al la urbo de Meksiko, kie post kelkaj monatoj post la alveno mortas "Don Felipe". Li estis viktimo deĥolera epidemio je kiu suferis la urbo en 1850.

Post la morto de la parto, José Maria komencis labori en vestaĵ-vendejo kaj samtempe komencis studi en la lernejo "Lancasteriano" kaj li komencas senti grandan ŝaton de desegnado.

Unuaj jaroj en San Carlos

[redakti |redakti fonton]

En la jaro1855 li finis siajn bazajn studojn kaj pro helpo de Luis Ponce de León li povis iri al laakademio pri belarto San Carlos de Valencia por studi la desegnoarton. Dum tri monatoj Velasco desegnis en la akademio sub la kontrolo deMiguel Mata ĝis li kune kun la skulptistoFelipe Sojo havis la oportunon recibi instruon deJuan Urruchi. Kelkajn monatojn poste li komencas ricevi kurson pri desegnado de pejzaĝoj fare de la itala pentristo "Eugenio Landesio". Landesio venis deTorino al Meksiko laŭ peto de la direktoro de la akademio.

Velasco havis malmultajn ekonomiajn rimedojn kaj tio lasis lin dubi pri la daŭrigo de la studoj. En la jaro1860 venis de Eŭropo la pentristoSantiago Rebull por fariĝi direktoro de la "Real Academia de Bellas Artes de San Carlos de Valencia". Landesio kaj Rebull organizis en tiu jaro konkurson. La premio estis pensio. Velasco gajnis per sia verko de la eksa monaĥejo deSan Agustín. Tiu triunfo solvis la ekonomiajn problemojn kaj li krome ekhavis fidon kaj entuziasmon.

Kiam José María Velasco venis al la "Academia de San Carlos" la ĉefaj temoj de la meksikaj pentristoj estis la homa figuro en diversaj variantoj, la religiaj pentraĵoj, mitologio kaj historio. Dediĉante grandan parton de siaj verkoj al la prezento de la naturo li reprezentis novecon en la pentrarto. La vidsento, la sentemo kaj la konoj permesis al li rekoni pli ol homo normalkapabla, rilate al la formo, la koloroj kaj la karaktero de la pejzaĝo.

Kiam Velasco komencis siajn studojn la verkoj estis influitaj grandparte de la tekniko de Landesio, sed baldaŭ, Velasco perceptas la pejzaĝon de Meksiko kun la okuloj de meksikano. Li malproksimiĝas pli kaj pli de la akademia vidpunkto de la arto kaj poste li sukcesis trovi propran personecon kaj li kreas majstrajn verkojn.

Profesia kaj familia vivo

[redakti |redakti fonton]
Monumento dediĉita al José María Velasco.

En la jaro 1868, Velasco fariĝas profesoro de perspektiveco. Ekde tiu momento li rezignas al la pensio kiun li gajnis en la konkurso. En la sama jaro li edziĝis kunLuz Sánchez Armas Galindo. La atestantoj estis la frato Dr-oIldefonso Velasco kaj sia instruisto Eugenio Landesio, kio montras la amikecon kiu ekzistis inter la du pejzaĝistoj.

En la jaro1889 Velasco havis la honoron esti nomata de la meksika registaro ĉefo de delegacio kiu partoprenis enFrancio en ekspozicioUniversala Ekspozicio de Parizo de 1889, prenante pentraĵojn de diversaj aŭtoroj. De Velasco partoprenis en tiu ekspozicio entute per 68 verkoj. La posteuloj de Velasco hodiaŭ vivas en la urbo de Meksiko.

Lastaj jaroj

[redakti |redakti fonton]

Velasco suferis koratakon, sed la atako ne venkis Velaskon. Li daŭras la pentradon. Post1902 li rezignas pri la donado de kursoj de perspektiveco en la "Academia de San Carlos". Post1905, li preskaŭ nur pentras en sia domo, kie li mortas same kiel la patro pro ĥolero je la26-a de aŭgusto de la jaro1912. Oni entombigis lin en la tombejo deTepeyac.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Interna halo de la eks-monaĥejo San Agustín.
    Interna halo de la eks-monaĥejo San Agustín.
  • La valo de Meksiko.
    La valo de Meksiko.
  • Barranca del Muerto.
    Barranca del Muerto.
  • La Monte Calvario.
  • La skulptisto Felipe Sojo.
    La skulptisto Felipe Sojo.
  • La eterna patro.
    La eterna patro.
  • Studoj pri serpento.
    Studoj priserpento.
  • Studoj pri penseoj.
    Studoj pri penseoj.
  • Ahuehuete de la malĝoja nokto.
    Ahuehuete de la malĝoja nokto.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=José_Maria_Velasco_Gómez&oldid=9001414"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp