LaJordano (arabeنهر الأردن, Al-Urdunn;hebreeנהר הירדן,Nahar Ha Yarden, signifante "la malsupreniranta rivero") estas rivero en lamezoriento kun grava religia kaj biblia signifo.
La Jordano estas la plej malalta rivero de la mondo. Ĝi fontas en la regiono de laHermon-montaro kaj fluas laŭ la palestina-jordana limo. Post tio ĝi fluas suden tra la Jordanvalo al la Morta Maro, "fina lago", kiu troviĝas en geologia malmonto. Survoje ĝi trafluas lalagon Kineret. La rekta vojo estus nur 170 km longa, sed pro grandaj kurboj ĝi estas pli longa, kaj la mezuroj varias laŭ la fontoj. Kelkfoje oni indikas pli ol 400 km. La altecdiferenco estas ĉirkaŭ 800 m. La enfluo en la Mortan Maron situas je -400 m.
Pro sia landlima situacio, la Jordano ludas gravan politikan rolon en laMezoriento. La Jordano havas tutjare relative multe da akvo. PorIsraelo kajPalestino la rivero kaj la lago Kineret estas centra elemento de la trinkakvoprovizo, kaj ankaŭ la aliaj apudaj ŝtatoj (Libano,Sirio kajJordanio) postulas siaflanke konvenan parton de la akvo de la riversistemo.
En la rilato inter Israelo kaj Jordanio la rivero helpis atingi pacon. Gravega ero de la pacakordo de la 26-a de oktobro 1994 estis la kontrakta garantio, keJordanio rajtas ĉerpi grandajn kvantojn da akvo el la rivero. En la rilato inter Israelo kaj Sirio la Jordano kontribuas daŭrigi la krizon: la timo, keSirio retenos la akvon estas unu el la ĉefaj kialoj pro kiujIsraelo rifuzas cedi laGolanajn Altaĵojn.
Por la judoj la Jordano signifis la riveron kiun transiris la popolo Izraela kiam ili prenis la landonKanao post la migrado tra la dezerto sub la gvido deJosuo.