Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

John Howard Northrop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Howard Northrop
Nobel-premiito
Persona informo
John Howard Northrop
Naskiĝo5-an de julio1891 (1891-07-05)
en Yonkers
Morto27-an de majo1987 (1987-05-27) (95-jaraĝa)
en Wickenburg
Mortis prosinmortigoRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojanglavd
LoĝlokoYonkersArizonovd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato KolumbioRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoĥemiisto
sciencisto
biokemiisto
universitata instruistoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampobioĥemioRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoJacques Loeb • Thomas Hunt Morganvd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojAmerika Filozofia Societo(1938–)
Usona Nacia Akademio de Sciencoj
Leopoldina
Usona Akademio de Artoj kaj SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

John Howard NORTHROP (naskiĝis la 5-an de julio1891 enYonkers,Novjorkio - mortis la 27-an de majo1987 en Wickenburg,Arizono) estis usonabiokemiisto, profesoro pribakteriologio kajbiofiziko ĉe laUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley kajnobelpremiito[1][2].

Li estas gajninto de laNobelpremio pri Kemio por1946 (kune kunWendell Meredith Stanley kaj kune kunJames Batchelor Sumner). La premio estis aljuĝita al sciencistoj pro "la izolado, formuliĝo kaj esplorado deenzimoj,proteinoj kajvirusoj"[3].

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Northrop estis naskita al John la 1-a, kiu estiszoologo kajinstruisto enUniversitato Kolumbio. Lia patrino, Alice R. Northrop, estis instruisto de botaniko en Hunter College. John la 1-a mortis pro laboratoria eksplodo du semajnojn antaŭ ol lia filo naskiĝis.

John Howard studis enUniversitato Kolumbio, kie li doktoriĝis prikemio en 1915. Dum laUnua Mondmilito li faris esplorojn por laUS Army Chemical Warfare Service sur la produktado deacetono kajetanolo perfermentado[4].

En 1929, Northrop izolispepsinon. kaj atribuis ĝin al laproteinoj[5]. En 1938, li estis la unua se temas pri izoli kaj karakterizibakteriofagojn kaj nomi ilin kiel nukleoproteinojn. Northrop plu izolis kaj kristaligis pepsinogenon (la proenzimo de pepsino),tripsinon,kimotripsinon kajkarboksipeptidazon. En 1932 li estis elektita membro de laLeopoldina.

Por lia 1939 libroCrystalline Enzymes: The Chemistry of Pepsin, Trypsin, and Bacteriophage, Northrop ricevis la Daniel Giraud Elliot Medalon de laUsona Nacia Akademio de Sciencoj), de kiu li estis membro ekde 1934[6][7]. Li estis elektita membro de laUsona Filozofia Societo ekde 1938[8]. En 1949 li estis akceptita en laUsona Akademio de Artoj kaj Sciencoj[9].

Northrop estis dungita ĉe laRockefeller Institute for Medical Research enNovjorko de1916 ĝis1961. En 1949 li iĝis profesoro pribakteriologio ĉe laUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj poste profesoro pribiofiziko.

En 1917, Northrop geedziĝis kun Louise Walker, kun kiu li havis du infanojn. Ilia filo Johano iĝisoceanografo, dum ilia filino Alice geedziĝis kun nobelpremiitoFrederick C. Robbins. Northrop farissinmortigon en Wickenberg, Arizono en 1987.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. University of California: In Memoriam, 1988.
  2. John H. Northrop – Biographical. Nobel Foundation. Alirita April 29, 2017 .
  3. The Nobel Prize in Chemistry 1946 – Preparing Pure Proteins. Alirita December 14, 2008 .
  4. Alexander Hamilton Medal (angle) (December 14, 2016). Alirita 2022-06-24 .
  5. Northrop, J. H. (1929), "Crystalline Pepsin", Science 69 (1796): 580, doi:10.1126/science.69.1796.580, PMID 17758437 
  6. John H. Northrop. Alirita 2023-05-19 .
  7. Daniel Giraud Elliot Medal. National Academy of Sciences. Arkivita ella originalo je December 29, 2010. Alirita February 16, 2011 .
  8. APS Member History. Alirita 2023-05-19 .
  9. Book of Members, 1780–2010: Chapter N. American Academy of Arts and Sciences. Alirita April 15, 2011 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • John Howard Northrop ĉe Nobelprize.org inkluzive de la Nobel prelego je la 12an de decembro 1946The Preparation of Pure Enzymes and Virus Proteins
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=John_Howard_Northrop&oldid=8978947"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp