Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

John Dryden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Dryden
Persona informo
John Dryden
Naskiĝo9-an de aŭgusto1631 (1631-08-09)
en Aldwincle, Northamptonshire
Morto1-an de majo1700 (1700-05-01) (68-jaraĝa)
en Londono
TomboAbatejo WestminsterRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolika ekleziovd
EtnoAnglojvd
Lingvojanglavd
ŜtatanecoReĝlando AnglioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materWestminster School
Trinity CollegeRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboJohn Dryden
Familio
PatroErasmus Dryden(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoMary Pickering(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oElizabeth Howard(en)Traduki(1663–)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojSir Erasmus Henry Dryden, 5th Baronet(en)Traduki, Charles Dryden(en)Traduki, John Dryden(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupodramaturgo
literaturkritikisto
himnoverkisto
poeto
tradukisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojThe Wild Gallant ❦
Essay of Dramatick Poesievd
 
Postenoj
PostenojPoeto Laŭreata de Unuiĝinta Reĝlando(1668–1688)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojReĝa Societo de LondonoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

John DRYDEN (n. la9-an de aŭgusto1631, m. la12-an de majo1700) estis angla verkisto kiu dominis anglan literaturon dum multe de la dua duono de la 17-a jarcento.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Dryden naskiĝis en vilaĝo enNorthamptonshire kie lia patro estis pastro. En 1644 li enirisWestminster School, kaj en 1650,Trinity College (Kembriĝo), kie li diplomiĝis en 1654. Junion 1654 mortis lia patro sed li ne heredis sufiĉe por vivteni sin.

Li iris alLondono kie li akiris postenon en la registaro deOliver Cromwell. En 1658, li verkis laŭdpoemon pri Cromwell post ties morto. Tamen en 1660 li eldonis panegiron priKarlo la 2-a (Anglio) kaj laAngla Resurtronigo, kaj li rapide montris sian subtenon de la reĝa registaro.

La 1-an de decembro 1663 Dryden edziĝis al Elizabeth, fratino de Kavaliro Robert Howard kiu militis porKarlo la 1-a dum laangla enlanda milito.

Dum la sekvantaj jardekoj Dryden verkis multajn poemojn, teatraĵojn kaj tradukojn. Dum lagranda pesto de Londono li retiris sin alWiltshire, kie li verkis gravan eseon,Of Dramatick Poesie, en kiu li defendis la dramistan arton. En 1668 li nomumiĝis "poet laureate", tio estas, la oficiala kortega poeto.

KiamJakobo la 2-a detroniĝis, Dryden rifuzis ĵuri lojalecon alVilhelmo la 3-a, kaj pro tio perdis reĝan favoron kaj sian postenon de oficiala kortega poeto. Por gajni enspezon li faris tradukojn deVergilio kaj aliaj romiaj kaj grekaj poetoj. Per la traduko de Vergilio li gajnis 1,400 pundojn, grandegan sumon tiuepoke. Li mortis en 1700 kaj entombiĝis enAbatejo Westminster.

Reputacio

[redakti |redakti fonton]

Dum sia vivo Dryden estis konsiderata eble la plej elstara verkisto de sia epoko, kaj li influis multajn aliajn verkistojn. Per lia influo la rima jamba pentametro iĝis la domina versformo de la sekva jarcento.

Hodiaŭ li famas ĉefe pro siaj satiroj, kiuj influis, inter aliaj,Alexander Pope.

Ĉefaj verkoj

[redakti |redakti fonton]

Prozaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • Of Dramatick Poesie (1668)

Poemoj

[redakti |redakti fonton]
  • Astraea Redux (1660), laŭdpoemo pri la angla resurtronigo
  • Annus Mirabilis (1667), longa poemo pri la eventoj de 1666 kaj 1667
  • Absalom kaj Achitophel (1681), politika satiro pri kontraŭuloj de Karlo la 2-a
  • MacFlecknoe (1682), satiro pri literaturaj rivaloj
  • Religio Laici (1682), pri religiaj temoj
  • A song for St Cecilia (1687)
  • Fables, Ancient and Modern (1700), tradukoj

Teatraĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • The Wild Gallant (1663), komedio
  • The Indian Emperour (1665), tragedio pri la hispana konkero deMeksiko
  • The Maiden Queen (1667), tragikomedio
  • An Evening's Love (1668), komedio
  • The Conquest of Granada (1670), tragedio pri la 1492-a hispana konkero deGranado
  • The Assignation (1672), komedio
  • Marriage à la mode (1673), komedio
  • Aureng-zebe (1675), pri la mogola imperiestroAurangzeb
  • All for Love (1678), pri la amo deKleopatra kajMarko Antonio - parte imite deAntonio kaj Kleopatra deWilliam Shakespeare
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=John_Dryden&oldid=8522109"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp