Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

John Denver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Denver
Persona informo
NaskonomoHenry John Deutschendorf
Naskiĝo31-an de decembro1943 (1943-12-31)
en Roswell
Morto12-an de oktobro1997 (1997-10-12) (53-jaraĝa)
en Monterey
Mortis proAkcidenta mortoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perAviadila akcidentoRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojanglavd
LoĝlokoKoloradioDenveroFort WorthTucsonLubbockvd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materTeksasa Teknika Universitato
Arlington Heights High School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Edz(in)oCassandra Delaney(en)Traduki(1988–1993)Redakti la valoron en Wikidatavd
Infanoj3
Profesio
Alia nomoJohn Denvervd
Okupokantaŭtoro
muzikproduktisto
gitaristo
verkisto
kantotekstisto
televida aktoro
kantoverkisto
komponisto
aktoro
kantisto
poeto
filmaktoroRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1962–vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojTucson Arizona Boys Chorus(en)Traduki
The John Denver Band(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Henry John DEUTSCHENDORF,pseŭdonimeJohn DENVER (naskiĝis la31-an de decembro1943 enRoswell, mortis la12-an de oktobro1997 enGolfo Monterejo) estisusonakontreokantisto,kantverkisto,muzikisto,aikidoko kajaktoro. En1994 li verkis sianaŭtobiografion kun la titoloTake me Home (Portu min Hejmen).

Denver loĝis la plej granda parto de sia vivo enAspen enKoloradio. Dum la1960-aj jaroj li komencis sian karieron ĉeThe Mitchell Trio, popolmuzika grupo kiu precipe konformiĝis al politika kaj socialasatiro. Post ŝanĝo en la konsisto, la grupo dum mallonga tempo nomiĝisDenver, Boise & Johnson. En 1969 John Denver komencis sian solokarieron. Lia kantoLeaving, on a Jetplane (Forirante en Jeto) fariĝis numero unu furorkanto por Peter, Paul kaj Mary. Kelkajn jarojn pliposte por John Denver alvenis la granda publika atento, unue perTake Me Home, Country Roads kaj unu jaron pliposte perRocky Mountain High.

En 1985 li aperis en aŭskulta kunsido de laUsona Senato, kiu okazis laŭ insisto deParents Music Resource Center (PMRC). Ĉi tiu agadgrupo, kunfondita deTipper Gore, volis per leĝdonado repuŝi la supozitan pereigan influon depopmuziko je usonaj junuloj. SamkielDee Snider kajFrank Zappa John Denver deklaris esti kontraŭ tiuj planoj.

Kiel aktoro Denver kunludis en la filmoOh, God! (Ho, Dio!) el1977 kunGeorge Burns. Post gastprezentado en laMuppet Show li dufoje partoprenis en la ludo kun la Muppets en speciala televida prezentado:John Denver and the Muppets: A Christmas Together (1979) kajJohn Denver and the Muppets: Rocky Mountain Holiday (1982).

Denver multfoje sin dediĉis al bonfaraj celoj. Li kelkfoje vizitisAfrikon por kontribui al la batalo kontraŭmalsatego. Krom tio li laboris por naturkonservado, inter aliaj enAlasko.

Jogn Denver mortis antaŭ la bordo deMonterey. Kiam la de li stirita aviadilo, (tipoRutan Long-EZ) kiun li ĵus antaŭe aĉetis, kraŝis. Oni supozas ke sensperteco kun la flugmaŝino estis la kaŭzo de la akcidento. Aliuloj eĉ opinias ke estis sinmortigo.

Rutan Long-EZ aviadilo

Konataj kantoj de John Denver

[redakti |redakti fonton]
  • Leaving, on a Jetplane
  • Take Me Home, Country Roads
  • Sunshine on my Shoulders
  • Rocky Mountain High
  • Thank God I'm a Countryboy
  • Annie's Song
  • Calypso
  • Perhaps Love (kune kunPlacido Domingo)

Unuopaj Diskoj

[redakti |redakti fonton]
  • Thank God I'm A Country Boy (26-7-1975)
  • Calypso (22-11-1975)
  • Annie's Song (28-2-1976)
  • Perhaps Love (26-12-1981) kunPlacido Domingo

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=John_Denver&oldid=8255442"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp