Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

John C. Wells

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je4 jan. 2024.
John C. Wells
John C. Wells dum UK 2008
John C. Wells dumUK 2008
Persona informo
Naskiĝo11-an de marto1939 (1939-03-11) (86-jaraĝa)
en Bootle
Lingvojangla . esperanto . franca . kimra . germana
ŜtatanecoUnuiĝinta ReĝlandoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Londono
Trinity College
St John's School, Leatherhead(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto(1955–)
esperantologo
lingvisto
universitata instruistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis la11-an de marto 1939 enBootle, vilaĝo enLancashire) estasbritaesperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro prifonetiko ĉe laUniversitato de Londono.

Persona vivo

[redakti |redakti fonton]

Wells estas filo desudafrikdevena patro kajangla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilanstenografion. Li lernis, inter aliaj, lakimran. En2006 li emeritiĝis.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en1956. Li estisestrarano deUEA de1971 ĝis1974 kajprezidanto de UEA de1989 ĝis1995, aktuale li estas membro deHonora Patrona Komitato. Wells estis sekretario deInternacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. GvidisEsperanto-Asocion de Britio, laLondonan Esperanto-klubon kajLigon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe laŜtata Universitato de San-Francisko kaj partoprenis en la kurso de EsperantoPasporto al la tuta mondo.

De 1970 ĝis 2022 li estis membro de laAkademio de Esperanto[1]. De2007 ĝis2013 li estis ties prezidanto.

Verkoj (elektitaj)

[redakti |redakti fonton]
  • VortaroEnglish Esperanto English Dictionary,Mondial, 2010.
  • VortaroTeach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968,
  • The E. U. P. concise Esperanto and English dictionary. Londono 1969 (lasta represo: 18a en 1999)
  • Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, 1978
  • Accents of English ("Akĉentoj de la angla")
  • Jen nia mondo
  • Geiriadur Esperanto / kimra vortaro, Londono, 1985

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. https://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_37_2022.html

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Trovu« John C. Wells » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĝermo pri esperantisto
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priesperantisto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bibliotekoj
Antaŭe:Prezidanto deUniversala Esperanto-AsocioPoste:
Humphrey Tonkin19891995Lee Chong-Yeong
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=John_C._Wells&oldid=9031541"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp