Johano la 19-a estis la 144-apapo de laKatolika Eklezio.
Filo de la grafo Gregorio de Tuskolo[1] Johano la 19-a posteulis sian fraton paponBenedikto la 8-a en aprilo de 1024 sed estis entronigita du-tri monatojn pli malfrue. Membro de la potenca familio de la Grafoj de Tuskolo (kiu jam donis al la Eklezio papojnBenedikto la 8-a kajJohano la 8-a), Romano estis ligita, tra aliaj parencaj ligiloj, kun papojSerĝo la 3-a kajJohano la 11-a. Kiam estis elektita papo, Romano estis konsulo kaj senatano de Romo, kaj tial laiko neordinita. Pro tio Romano estis antaŭe ordinita sacerdoto kaj, kelke da tempo poste,episkopo por igi efektiva la elektiĝon. Kaj fine estis entronigita .[2]
La papeco de Johano la 19-a ne sin distingiĝis per apartaj eventoj.
Dum siaj ok jaroj de papa regado, Johano la 19-a konsekris novan imperiestron de laSankta Romia Imperio. Okaze de la morto deHenriko la 2-a en1024, papo Johano decidis doni sian apogon alKonrado la 2-a la Salia, kiu kune kun sia edzino estis kronita antaŭe reĝo deItalio, printempe de1026, iniciate de la Milana ĉefepiskopoAriberto de Intimiano, poste kronita imperiestro de papo Johano la 19-a en Romo, dum laPasko de1027.
Romano ascendinte al la papa seĝo kiel Johano la 19-a, montris sian liberon el antaŭjuĝoj kaj ankaŭ sian preskaŭ tutan nescion pri la eklezia historio akceptante, kompensite per abunda repago, permesi al laPatriarko de Konstantinopolo Eŭstacio la titolon de "ekumena episkopo", nome la "Petran Unuarangecon", sen konsciiĝi pri tio kion estis efektiginta. Tiu simonia vendokontrakto ekscitis ĝeneralan indignon en la tuta Eklezio, aparte inter la italaj episkopoj kaj la kluniza komunumo. La skandalo devigis Johanon la 19-an rezigni al la akordo. Postnemulte mortis kaj Eŭstacio kaj la imperiestroBazilo la 2-a la Bulgaro kaj la vendoprovo nature ĉesis.
Johano la 19-a regis Romon kaj la ĉirkaŭurbon tute trankvile, ankaŭ pro la fakto ke la civila povo kuŝis en la manoj de la Grafoj Tuskolo. Mecenata ago brilis dum la papa regado de Johano la 19-a: la invito kaj gastado en Romo de la famamonaĥo Gvido por ke li instruu pri la nova muzika sistemo de li inventita.[3]
| Ĉi tiu artikolo bezonaspoluradon, ĉar la sekcio estas verkita tre konfuze kaj apenaŭ kompreneble. Bonvoluŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Oni notu ke la sekva papo “Johano” estisJohano la 21-a kaj ne ekzistis papo kun la nomo “Johano la 20-a”, kiel same “Johano la 16-a” estis kontraŭpapo. Reale Romano papiĝis kun la nomo “Johano la 18-a”, sed historiistoj poste korektis lian ordan numeralon, ĝis ĝin transformi al "XIX" (19). Tio ĉar Pedro "Ispano" Iuliani (kiu devus esti "Johano la 19-a" kaj male nomiĝis "XXI" (21)), Kaj okazis ankaŭ ke iuj opiniis ke inter papoBonifaco la 7-a, kontraŭpapo kaj papoJohano la 15-a regis la Eklezion "Ioannes XIV Bis" (Johano la 14-a la Bisa), neniam agnoskata ĉar mortunta antaŭ la konsekro kaj kiu, male, neniam ekzistis.
- ↑Claudio Rendina,I Papi - storia e segreti, p. 360
- ↑In Rendina,I Papi - storia e segreti, oni aludas al suspekto prisimonio, do («.…pri votoj aĉeptitaj aŭ eltorditaj» p. 363).
- ↑Claudio Rendina,I Papi - storia e segreti, p. 364.
- Claudio Rendina,I Papi-storie e segreti, Newton&Compton Editori, Ariccia, 2005
- GREGOROVIUS, Gesch. der Stadt Rom. Concerning all the popes from John X to John XIX see MANN, Lives of the Popes in the Early Middle Ages (London, 1902)
- Liber Pontificalis, ed. DUCHESNE, II, 269.
KOMUNA:[1] Itallingve.