Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Johannes Georgius Graevius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Georgius Graevius
(1632-1703)
Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, 1704
Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, 1704
Persona informo
Naskiĝo29-a de Januaro1632
enNaumburg (Saale),Saksio, Germanio
Morto11-a de Januaro1703
enUtrecht, Nederlando
Lingvojlatina
ŜtatanecoRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
GermanioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de LepsikoRedakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroGeorg Graevius(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
PatrinoCatharina Pfretzschner(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
InfanoMaria Adelaide Graeve(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoklasika filologo
klasikisto
universitata instruisto
historiistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Johano Georgo Grefo (1632-1703)[1] (Naumburg (Saale),Saksio, en la29-a de Januaro1632 -Utrecht, en la10-a de Januaro1703) estis nederlandahistoriisto, juristo kaj klasika filologo el germana deveno, profesoro enDuisburg,Deventer kaj en laUniversitato de Utrecht, kie li ankaŭ okupis la postenon kielrektoro.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Graevius unue intencis sin dediĉi aljuro, tamen, lia amikeco kunJohann Friedrich Gronovius (1611-1671), dum hazarda vizito alDeventer, induktis lin forlasi la jurisprudencon por sin fordoni al filologio. EnLejdeno, li finis siaj studojn kieDaniel Heinsius (1580-1655) estis lia profesoro, krom la protestanta teologoDavid Blondel (1591-1655), enAmsterdamo, inter aliaj.

Dum la periodo, kiun li loĝis en Amsterdamo, kie li estis sub la influo de David Blondel, li forlasis laluteranismon kaj brakumis lareformitan eklezion, kaj, en 1656, li estis alvokita de la Princo-elektisto de Brandenburgo,Frederiko Vilhelmo la 1-a (1620-1688)[2], por okupi la katedron pri retoriko en laUniversitato de Duisburgo. Du jarojn poste, laŭ rekomendo de Gronovius, Graevius estis elektita por anstataŭi lin en Deventer. En 1662, li translokiĝis al laUniversitato de Utrecht, kie li okupis la unuan katedron pri retoriko, kaj, krom ĝi, li okupis la katedrojn pri politiko kaj historio, ekde 1667 ĝis sia morto.

Graevius ĝuis grandan reputacion kiel profesoro, kaj lia klasĉambro estis tre disputita, kaj multaj el sia lernantaro estis altklasaj kaj venis el ĉiuj partoj de la mondo. Iam, la itala kardinaloLorenzo Magalotti (1637-1712)[3] faris al li viziton, kaj li ankaŭ estis omaĝita per aparta agnosko flanke de la reĝoLudoviko la 14-a el Francio. Li estis private protektita deVilhelmo la 3-a el Anglio, kiu alnomis lin reĝa historiisto.

Liaj plej gravaj verkoj estasThesaurus antiquitatum Romanarum (1694–1699, 12-volumoj) kaj laThesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, kiuj, kvankam publikitaj postmorte, estis pligrandigitaj de sia lernantoPieter Burmann, la Maljuna, (1668-1741) de 1704 ĝis 1725, kaj poste de la historiistoJakobus Perizonius (1651-1715)[4]. Tiuj klasikaj eldonoj, kvankam ili estis tre reprezentaj kiam temas pri erudicio, nuntempe ili estas grandparte ne plu uzitaj. En tiuj verkoj li inkludis diskursojn pri antikveco, krom tekstojn kompilitajn de aliaj verkistoj, same kielJohannes Meursius (1579-1639)[5]. Burmann ankaŭ publikigis plibonigitan eldonon de la verkoCorpus Inscriptionum (Amsterdamo, 1707) deJanus Gruterus (1560-1627)[6].

Graevius tenis korespondajn kontaktojn kun multaj siaepokaj erudiciuloj, kaj inter ili ni povas mencii la teologon kaj klasikan scienculon Richard Bentley (1662-1742)[7], la filozofonBaruĥ Spinozo, la kuraciston kaj botanikistonFrederik Ruysch (1638-1731)[8] krom la nederlandan komponistonConstantijn Huygens (1596-1687)[9]. Li ankaŭ estis eldonisto de multaj siaepokaj literaturistoj. Iam li estis invitita por instrui en laUniversitato de Padovo, sed, li rifuzis la inviton, malgraŭ la alta salajro, kaŭze de la alta enmiksiĝo de la inkvizicio en la aferoj pri edukado.

Latinaj Verkoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Bibliothèque Nationale de France
  2. Familypedia
  3. Treccani.it
  4. History of Netherlands. Arkivita ella originalo je 2014-04-22. Alirita 2014-04-21 .
  5. Theodora.com
  6. Bibliothèke Nationale de France
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche.
  10. Personensuche
  11. Personensuche. Arkivita ella originalo je 2014-04-21. Alirita 2014-04-21 .
  12. Personensuche
  13. Personensuche
  14. Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Johannes_Georgius_Graevius&oldid=9171459"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp