Johann Gottfried GALLE (naskiĝis la9-an de junio1812 enRadis, mortis la10-an de julio1910 enPotsdamo) estisgermanaastronomo.
Li lernis en gimnazio deWittenberg, kaj, de1830 al1833, en laHumboldt-Universitato en Berlino. Li poste estis instruisto primatematiko kajfiziko en la gimnazio deGuben, kaj poste en laFriedrichwerdersches Gymnasium deBerlino.
En1835, lia iama instruisto priastronomio,Johann Franz Encke dungas lin kiel helpanto en la novkreataBerlina observatorio. Tie Galle laboris dum 16 jaroj, uzanterefraktoron de 9coloj (22,5 cm). En1838 li malkovris malhelanringon de Saturno, kaj tri novajnkometojn inter1839 kaj1840.
En1851 li transloĝiĝis alBreslau (la nunaVroclavo), kie li laboris kiel profesoro pri astronomio kaj direktoro de la loka observatorio. Dum 46 jaroj li studis la orbitojn de la planedoj kaj mezuris la altitudojn de laNordaj briloj. Helpata de sia filoAndreas Galle, li studis la kometojn, lameteorfluojn, latermagnetan kampon kaj laklimatsciencon kaj publikis liston de 414 kometoj. En1872 li proponas rimedon por mezuri la radiuson de la tera orbito (astronomia unuo), uzante laparalakson deasteroidoj.
En1897 li transloĝiĝas alPotsdam, kie li mortis en1910.
Galle fariĝis doktoro en1845, lia tezo estis analizo kaj kritiko de observoj fare deOle Rømer. Li sendis kopion de sia tezo al lafranca astronomoUrbain Le Verrier, sed ricevis respondon nur unu jaron poste, la23-a de septembro 1846. Kun la respondo, estis invito observi difinan lokon de la ĉielo. Kvankam malema, Encke permesis al li uzi la astronomianlornon.
Tiun vesperon, Galle kaj sia helpantoHeinrich Louis d'Arrest observis objekton en la precizata punkto, kaj la du sekvajn vesperojn, li povis konfirmi, ke ĝi sekvis la antaŭvidatan orbiton.
Li estis la unua, kiu observisNeptunon, sciante ke ĝi estas planedo[1].
Li estis ano de laBavaria Akademio de Sciencoj kaj de labritaRoyal Astronomical Society. Por la malkovro de Neptuno li ricevis la francanHonoran Legion.
Oni donis lian nomon al
EnGräfenhainichen estis starigita monumento en lia honoro.