Johann Fischart | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro1546 (1546-01-01) en Strasburgo | |
Morto | 1-an de januaro1590 (1590-01-01) (44-jaraĝa) en Forbach | |
Lingvoj | germanavd | |
Ŝtataneco | Germanio![]() | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto-juristo verkisto juristo ![]() | |
Laborkampo | Germanlingva literaturo kajrenesanca humanismo![]() | |
Aktiva dum | 1570–vd | |
vd | Fonto:Vikidatumoj | |
Johann FISCHART, kromnomita ankaŭMentzer, vere:Johann Fischer, (naskiĝintaĉ. 1546 enStrasburgo, mortinta enForbach en 1590) estis germana verkisto kaj tradukisto. Per siaj verkoj li atakis monaĥismon kaj papismon kaj montris sin la plej parollertaprotestanta satirikisto de laRenesanco.
La filo de riĉa spicaĵkomercisto - la kromnomoMentzer rilatas alMajenco, la hejmurbo de sia patro - ĝuis profundan klerigadon. Finfrekventinte la gimnazion strasburgan li travojaĝis tutan Eŭropon kaj studis juron enParizo,Sieno kajBazelo. Ekde la 1570-aj jaroj li laboris en Strasburgo kiel redaktisto kaj aŭtoro en la presejo de sia bofrato Bernhard Jobin.
De 1580 ĝis 1583 li deĵoris kiel juristo ĉe la Regna Ĉambrotribunalo enSpeyer, poste li laboris kiel oficejulo en Forbach. Tie li estis murdita de bando de rabistoj.
La verkaro ampleksas polemikajn, moralajn kaj satirajn-groteskajn skribitaĵojn destinitajn kaj frontintajn kontraŭ laKontraŭreformacio . PerMalchopapa (1578) li faris sin porparolanto de burĝana-urbana libereco.
Liaj ĉefverkojEulenspiegel Reimensweiß (1572),Floeh Haz / Weiber Traz (1573) kajAffentheuerlich Naupengeheurlichen Geschichtsklitterung (1575) - la laste menciita estas libera prilaborado kaj germanigo de la unua libro de larabelezaGargantua et Pantagruel - karakteriziĝas per groteska vizio de la mondo, tipa por la fruaModerna epoko. Stile abundas lingva manierismo.
Arno Schmidt eksplicite nomis Fischart sian idolon stilan.