Jiu [ĵiŭ] (latine: Rabon; hungare Zsil [ĵil]) estas rivero en sudaRumanio. La rivero estiĝas proksime alPetroşani per kunfluo deOkcidenta Jiu kajOrienta Jiu, kiuj mem fontas en laVâlcan-monto kaj en laParâng-monto. Ĝi fluas komence en la suda direkto, tra la distriktojHunedoara,Gorj kajDolj, kaj enfluasDanubon ĉeBechet. La rivero longas 331 km kaj havas akvokolektan areon de 10.070 km².
En laKarpatoj ĉe la rivero estas gravaj karbominejoj. Tiu regiono nomiĝasJiu-valo, kun urbo Petroşani.