Jimmy CARTER [elp. ĝimi karter] (naskiĝis la1-an de oktobro1924 enPlains, mortis samloke la29-an de decembro2024[1]) estis la 39-aprezidento de Usono de1977 ĝis1981. Li ricevis laNobel-premion pri paco en 2002, la sola usona prezidento kiu ricevis tiun ĉi premion post eksiĝo de altranga registara posteno. Li estis ankaŭ la unua prezidento en la historio de Usono kiu atingis la aĝon de 100 jaroj.[2]
Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en lausona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains,Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivisarakidojn antaŭ li ekpolitikumis.
Kvankam Carter estis malmulte konata ekster sia hejmŝtato, li iĝis la prezidenta kandidato por lademokrata partio de Usono en1976 kaj venkis larespublikanonGerald Ford.
Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:
- La7-an de septembro 1977, enVaŝingtono, prezidento Carter kaj la panama ŝtatestroOmar Torrijos subskribis interkonsenton, transdonante kontrolon de laPanama kanalo al la panama registaro en2000.
- Pactraktato interIsraelo kajEgiptio. Enseptembro 1978, ĉe lapactraktatoj de Camp David kondukita de Carter,egipta prezidantoAnŭar as-Sadat kaj israela ĉefministroMenaĥem Begin konsentis pri paco, reciproka rekono kaj la translokigo de laSinajo al Egiptio, subskribante la Camp David interkonsentoj la17-an de septembro 1978, sigelita per kroma interkonsento la26-an de marto 1979. Tio finigis serion de kvar egiptaj-israelaj militoj.
- TraktatoSALT 2 pri redukto de la armilaro kunSovetunio
- «Krizo de energio» kaj rilataj ekonomiaj problemoj
- Malsukceso por kaj Carter kaj Usono estis la ostaĝkrizo enIrano en1979: Carter faris nenion por malhelpi la falon de la reĝimo de la por-usonaŝahoMohamed Reza Pahlavi. Kiel rezulto, la ŝaho fuĝis de la lando kaj mortis enUsono.Ajatolo Ĥomejni, kiu post lairana revolucio ekregis enIrano, komencis konduki kontraŭ-usonan kaj kontraŭ-okcidentan eksteran politikon. Usono estis deklarita la «Granda Satano» kaj malamiko numero 1 de Irano. La registaro de Ĥomejni postulis, ke Usono ekstradiciu la ŝahon, sed Usono ne faris koncedojn. Poste 52 usonaj diplomatoj estis tenitaj kiel ostaĝoj en la usona ambasadejo enTeherano. Provo liberigi la ostaĝojn uzante helikopterojn finiĝis en fiasko kaj lia ministro por eksteraj aferoj Cyrus Vance eksiĝis en protesto. La krizo estis grava kialo kial Carter poste perdis en la balotoj de1980 kaj lin postsekvis prezidentoRonald Reagan en 1980. Sekve de tio Carter malgajnis. En Usono en la tempo de Carter,inflacio kajsenlaboreco estis altaj kaj la nacia fiero estis humiligita pro la okazaĵoj en Irano.
Ekde sia eksiĝo li envolviĝis je diversaj movadoj prihomaj rajtoj. Kiel prezidento, Carter emfazishomajn rajtojn kiel principon de eksterlandaj aferoj. En1982 li fondis la neregistaran instituton «Carter Presidential Center», kies celo estas plenumi homajn rajtojn kaj bonfarajn agadojn. En2002 li gajnis laNobel-premion pri paco pro sia laboro kun tiu centro kun la vortumo «pro siaj klopodoj pace solvi konfliktojn ĉirkaŭ la mondo kaj la batalon por homaj rajtoj».
Ekde2007, Carter estas membro de «La maljunuloj» (angle The Elders), organizaĵo de sendependaj gvidantoj, plejparte iamaj ŝtatestroj, kreita per la klopodoj de la kontraŭ-rasapartisma batalanto kaj sudafrika prezidintoNelson Mandela. Reprezentantoj de la organizaĵo, kiel dirite en la oficiala dokumento de «la maljunuloj», «metis sian sperton kaj influon je la servo de paco, justeco kaj homaj rajtoj».
Li ankaŭ verkis plurajn librojn, inkluzive de kaj politikaj memuaroj kaj poezio.
Li estis membro de laKlubo de Madrido kreita por antaŭenigi demokration kaj politikan ŝanĝon en la internacia komunumo.
Post la skandalo rilate alEdward Snowden, Carter deklaris:
«Usono ne havas funkciantan demokration en ĉi tiu momento.»
Originala teksto (angla):
«America does not have a functioning democracy at this point in time.» — The Hindu,julio 2013
Jimmy Carter estis la unua prezidento de Usono kiu sendis en1977 salutmesaĝon al la jubilea kongreso deELNA, la antaŭulo deEsperanto-USA[3].
- ↑(en) Kevin Sullivan, Edward Walsh, «Jimmy Carter, 39th president and Nobel Peace Prize winner, dies at 100, his son says» (Jimmy Carter, la 39-a prezidento kaj Nobel-premiinto pri paco, mortas je la aĝo de 100 jaroj, lia filo diras),The Washington Post, la 29-an de decembro 2024
- ↑(en) Patricio Chile,Former President Jimmy Carter turns 100: A look back at his legacy.ABC News, la 1-an de oktobro 2024, alirite la 29-an de decembro 2024.
- ↑(en)President Jimmy Carter greets the Esperanto League for North America[rompita ligilo], ELNA Newsletter, la 22-an de Julio 1977