Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jetpac

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Jetpac

DisvolvoUltimate Play the Game
EldonintoUltimate Play the Game
ArtistoTim Stamper
ProgramistoChris Stamper
Dato de lanĉo* ZX Spectrum:Majo1983[1]
SerioJetman
PlatformoZX Spectrum,BBC Micro,VIC-20
ĜenroPafa
LudomanieroUnuludanta videoludo
Regilokomputila klavaro
vdr

Jetpac estaspafa videoludo evoluigita kaj eldonita deUltimate Play the Game, publikigita porZX Spectrum kajVIC-20 en1983 kaj porBBC Micro en1984. Ĝi estas la unua ludo publikigita de Ultimate Play the Game, la firmao kiu poste fariĝisRare. La ludo sekvas Jetman, kiu devas rekonstrui sian kosmoŝipon perrakettornistro por esplori diversajn planedojn, samtempe defendante sin kontraŭ malamikajeksterteranoj. La ludo estis verkita de Chris Stamper, kun grafikoj desegnitaj de lia frato Tim Stamper. Recenzistoj laŭdis la prezentadon kaj ludomanieron deJetpac, kaj ĝi gajnis la premion « Videoludo de la Jaro » okaze de laGolden Joystick Awards de1983.

Jetpac poste estis inkluzivita kiel malŝlosebla ludeto enDonkey Kong 64 (1999) kaj en la kolektoRare Replay (2015). Ĝi ankaŭ aperis en ludkolekto porZX Spectrum Vega. Ĝi naskis du rektajn daŭrigojn kaj refaraĵon en2007,Jetpac Refuelled, publikigita porXbox Live Arcade.

Ludomaniero

[redakti |redakti fonton]

La ludmondo estas prezentita kiel horizontale senfine ripetiĝanta ekrano kaj konsistas el tri platformoj sur kiuj Jetman povas moviĝi. Jetman devas kunmeti sianraketon (kiu aperas en partoj disĵetitaj tra la mapo), kaj poste plenigi ĝin perfuelo por ekflugi al la sekva planedo, kie la procezo ripetiĝas kun iuj variadoj.[4] Krome, la ludanto devas defendi sin kontraŭ la eksterteranoj de la planedo, kaj por akiri aldonajn poentojn, kolekti valorajn objektojn kiuj foje falas de supre.[5]

Post la unua nivelo, la raketo restas kunmetita kaj bezonas nur refueladon. Tamen, ĉiujn kvar nivelojn, la raketo ree dispartiĝas (donante al la ludanto kroman vivon), kaj nova modelo devas esti konstruata antaŭ ol ĝi povas esti refuelita por lanĉo.[4] Ĉiu nova raketmodelo havas malsaman dezajnon kun pli alta numero sur ĝi, kvankam la bazaj ludmekanikoj restas senŝanĝaj.[5] La malamikaj estaĵoj ŝanĝiĝas laŭformaj en ĉiu nivelo (reaperante post la oka), kaj ĉiu speco havas malsaman movstilon, kio signifas ke ili povas esti traktitaj diversmaniere.[6]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (June 1983) “PSST is this the Ultimate?”,Personal Computer Games (1),p. 5. 
  2. (November 1983) “Coming Soon...”,Personal Computer Games (2),p. 7. 
  3. (December 1984) “Jetpac review, BBC Micro version”,Computer and Video Games (38),p. 36. 
  4. 4,04,1 (March 1984) “Interface Games are Fast but not Furious”,Sinclair User (24),p. 54–55. 
  5. 5,05,1 (April 1984) “Jetpac review”,Crash Magazine (4),p. 65. Alirita 3 August 2015.. 
  6. (January 1983) “Jetpac - Review”,Computer and Video Games (21),p. 136. 

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jetpac&oldid=9067799"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp