Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:31° 46′ 45″ N35° 13′ 25″ O / 31.77917 °N, 35.22361 °O /31.77917; 35.22361(mapo)
Jerusalemo
hebree יְרוּשָׁלַיִם,arabe القُدس
ĉefurbo
De supre maldekstren
Jerusalema panoramo vidata elMamilla, laMalnova Urbo kaj laKupolo de la Roko,soŭko en laMalnova Urbo,Kneset,Muro de lamentadoj,Turo de Davido kaj muroj de la Malnova Urbo
Blazono
Oficiala nomo: أُورشَلِم القـُدْس
Moto: La plej sankta urbo en Judismo
Kromnomoj: Ir ha-Kodesh (Sankta urbo),Bayt al-Maqdis (Domo de Sankteco)
LandoIsraelo/Palestino (Disputata)
DistriktoJerusalemo
Historiaj regionoj
MontaroJudea montaro
Memorindaĵoj
Konstruaĵoj
Sekiĝintaj riverojUedoj
SituoJerusalemo
 - alteco630 m s. m.
 - koordinatoj31° 46′ 45″ N35° 13′ 25″ O / 31.77917 °N, 35.22361 °O /31.77917; 35.22361(mapo)
Plej alta punkto826
Plej malalta punkto606
Areo125,2 km² (12 520 ha)
 - de metropolo652 km² (65 200 ha)
Loĝantaro919 438 (2018)
 - de metropolo1 253 900
Denseco7 343,75 loĝ./km²
 - de metropolo1 923 loĝ./km²
Fondo-
 - estiĝoeneolito
 - transiro al urbo19-a jarcento antaŭ Kristo
 - kanaana urbo14-a jarcento antaŭ Kristo
UrbestroZaki al-Ghul (oriente)
Moshe Lion (okcidenta)
HorzonoIST (UTC+2)
 - somera tempoISST (UTC+3)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo+972 2
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
NomoJerusalemaj remparoj
Tipo de heredaĵokultura heredaĵo
Jaro1981 (#5)
Numero148
RegionoArabaj ŝtatoj
Kriteriojii, iii, vi
AntikvajizraelidojTemplo de Jerusalemo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Situo de Jerusalemo enkadre de Israelo
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Mapo de la malnova urbo en de la nova.
Vikimedia Komunejo: Jerusalem
Retpaĝo: jerusalem.muni.ilangle
jerusalem.muni.il
jerusalem.muni.ilarabe
Map
Kneset estas la parlamento de Israelo
Supera Tribunalo de Israelo.

Jerusalemo (hebree ירושלים,Jeruŝalajim,arabe القـُدْس,Al-Quds "la sankta", oficiale en Israeloأُورشَلِم القـُدْسUrŝalim al-Quds "Jerusalemo la sankta") estasurbo enMezoriento kaj unu el la plej antikvaj urboj en la mondo. Esperante ĝi estis kelkfoje skribita kielJeruzalemo (kun "z" anstataŭ "s").[1]

Israelo pretendas Jerusalemon kiel nedividitan ĉefurbon en la ŝtato de Israelo. Male,Palestino pretendas ĝian orientan flankon. La plimulto de la ŝtatoj agnoskas nek unu nek la alian pretendon kaj lasas la aferon al ambaŭflankaj interkonsentoj. Neniu ŝtato rekonas la tutan Jerusalemon kiel israelan krom Israelo, sed kelkaj rekonas pretendojn de Israelo al Okcidenta Jerusalemo kaj/aŭ de Palestino al Orienta Jerusalemo. Ĉiuj tri grandajmonoteismaj religioj (judismo,kristanismo,islamo) konsideras ĝin kiel "Sanktan urbon", sed tio estas ankaŭ motivo de bataloj pri tiu ĉi urbo. Dum sia longa historio, Jerusalemo estis detruita almenaŭ dufoje, sieĝita 23 fojojn, konkerita kaj rekonkerita 44 fojojn, kaj atakita 52 fojojn.

Jerusalemo etendiĝas enJudea montaro sur limo demarbordoj deMediteraneo kajMorta Maro, sur rando deJudea dezerto. La somero en Jerusalemo estas varma kaj seka, la vintro malvarma kaj pluva, kaj de tempo al tempo ankaŭ neĝas.

Laŭ la stato de 2019 en Jerusalemo vivis936 425 loĝantoj sur areo de125,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de7 466 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La konsisto de Jerusalemo estas ege komplika kaj historie kaj nuntempe. Diversaj kvartaloj havas diferencajn konsistojn.Ejn Kerem (arabe عين كارم; hebree עין כרם; ankaŭ transskribata En Kerem, Ein Kerem kaj Ain Kerem, en traduko "fonto de la viteja monto") estas antikva urbo ene de la nuntempaj urbaj limoj de Jerusalemo. Laŭ la kristana tradicio ĉi tie naskiĝisJohano la Baptisto, kaj sekve la loko fariĝis pilgrimejo. Aliaj kvartaloj estasTalbiya,Mamila kaj aliaj.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La urbo havas tipan mediteranean klimaton, kun varmegaj kaj sekaj someroj, varmaj ĝis malvarmaj printempoj kaj aŭtunoj, kaj malvarmaj, malsekaj vintroj. Granda neĝofalo okazas regule dum vintro, averaĝe dum 4 vintroj el 5. Januaro estas la plej malvarma monato en la jaro, kun averaĝa monata temperaturo de8°C (46). Julio kaj aŭgusto estas la plej varmegaj monatoj, la averaĝa temperaturo23°C (73).[2] Temperaturoj grande varias de tago al nokto, kaj en Jerusalemo la vesperoj kutime estas malvarmaj eĉ dum somero. La averaĝa jara pluv-nivelo estas ĉ. 590 milimetroj (23 coloj) kun pluvo ĉefe okazanta inter Oktobro kaj Majo.[2]

Deveno de la nomo de urbo

[redakti |redakti fonton]

La hebrea lingvo

[redakti |redakti fonton]

La plej malnovaj dokumentoj, menciantaj la nomon de Jerusalemo, estas egiptaj malbenaj surskribaĵoj (el la 19-a kaj la 18-a jarcento antaŭ Kristo), per kiuj estis malbenataj potencaj malamikoj de Egiptio, kiuj atakis ĝin ofte ĝuste el la regiono de Sirio-Palestino. La nomoj de urbo aperas en tiuj ĉi surskribaĵoj kielAŝamanRaŝlaman.

Konsonantojŝ kajm poste aperas ankaŭ en simila nomigo - en libroGenezo estas menciataMelĥisedeĥ, reĝo Ŝálem - urbo, kiu estas identigata kun Jerusalemo. La nomigo de tiu ĉi urbo kielJebús poste eliras dejebusejoj, kiuj devene loĝis en la urbo. La nomo Jerusalemo eble estiĝis per kuniĝo de tiuj ĉi du esprimoj alJebús-Ŝálem. La tradicio poste priskribas Jerusalemon kiel "urbo de trankvilo" (hebree´ír ŝalom). Sed la estiĝo de la nomigo estas senĉese ne klara.

LaŭMidraŝo Jerusalemo havas sume 70 nomojn, multaj el ili estas poemaj. Sed kelkaj tiuj ĉi esprimoj estas uzataj ĝis nun, precipe "Urbo de Davido", "Ciono" aŭ "Sijono" (sed la nocioCiono markas prefere laTemplan monton).

La ceteraj lingvoj

[redakti |redakti fonton]

En la jaro131 imperiestroHadriano lasis konstrui sur ruinoj de Jerusalemoromian urbon, kiu estis nomita "Colonia Aelia Capitolina" - Aelio estis unu el la nomoj de imperiestro Hadriano kaj vorto "Capitolina" estas omaĝe de la romia plej supera dio Jupitero Capitola.

En la araba estas disvastigita nomo por Jerusalemo "Al-Kuds" (القـُدْس), kio laŭvorte signifas "Tiu sankta (urbo)". Sed la devena nomo por Jerusalemo en laaraba devenas ĝuste el lalatina "Aelia" - "Ilija" (arabe إلياء).

Sankteco de Jerusalemo

[redakti |redakti fonton]

Por la judoj Jerusalemo estas tre sankta loko. Tio ĉi fontas el la juda kredo, ke tiun ĉi lokon Dio elektis por si, por ke li restadu ĉi tie. Plie enjerusalema Templo dum mil jaroj okazisdiservo.Biblio kajHalaĥo enhavas kelke da ordonoj kunigitaj kun Jerusalemo, inter ili estas, krom aliaj, ordono valida por ĉiuj viroj "vidiĝi trifoje dum la jaro antaŭ Sinjoro" en Templo.

Kupolo de la Roko kajMuro de lamentadoj.

Lakristanoj havas al Jerusalemo ambivalencan rilaton. En unu flanko tio estas urbo, en kiu troviĝas lokoj rememorigantaj eventojn de la vivo kaj la morto deJesuo, ekz.Via Dolorosa (krucuma vojo) aŭBaziliko de la Sankta Tombo (loko, kie laŭ tradicio Jesuo estis sepultita). Sed en alia flanko la neniigo de Jerusalemo dum launua juda milito estis komprenata kiel punigo deIzraelo pro tio, ke ĝi rifuzis Jesuon kielmesion. En periodo debizanca regado Jerusalemo kiel kristana urbo estis denove konstruita, sedTempla monto estis lasita dezerta kiel rememorigo de la neniigo de urbo. La signifeco de Jerusalemo ascendis, kiam la urbo falis en la manojn deislamanoj, precipe poste dumkrucmilitoj. KiamSankta Lando falis en la manojn dekrucistoj, Jerusalemo ŝanĝiĝis en ĉefurbon de la krucistaJerusalema reĝlando, sed kiu ne daŭris longe.

Baziliko de la Sankta Tombo.

La kristanoj celas sian atentemon al Jerusalemo grandmezure tra metaforaj mencioj en Biblio, kie Jerusalemo estas priskribata kiel sankta nemakuligita loko. Oni ofte parolas pri "ĉiela Jerusalemo" kontraŭ Jerusalemo tera. La kristanoj ne estas do katenitaj al Jerusalemo tro firme - des pli prefere, ke baldaŭ post la estiĝo dekristanismo la plej grava centrejo de kristanismo fariĝosRomo kaj respektiveKonstantinopolo.

Komence de sia agadoMohamedo instruis la islamanojn dum la preĝoj turniĝi per la vizaĝo direkte al Jerusalemo, sed pli poste li ŝanĝis siajn ordonojn kaj destinis, por ke ili preĝu direkte alMekao. Tio estis enskribita tiel eĉ enKoranon. Tiu ĉi destino evidente fontis el tio, ke Mekao estis komerca centro deAraba duoninsulo, dume Jerusalemo ludis tiudirekte nur duarangan rolon. Eble tio estis ankaŭ pro kverelo, kiu eksplodis enMedino inter Mohamedo kaj la judoj, kiuj rifuzis akcepti la novan doktrinon. La loko de la islama diservo ĉiuokaze fariĝisKa'ba en Mekao.

En Korano mem estas pri Jerusalemo nenia mencio, almenaŭ ne eksplicita. Sed la kutimaj islamanaj komentarioj identigas la lokon, de kie Mohamedo supreniri en lasepan ĉielon, por vizitiparadizon kajinferon kaj paroli kunAlaho kaj profetoj, kun la Templa monto. Por rememorigi tiun ĉi eventon poste estis sur tiu ĉi monto konstruitamoskeo Al-Aksa kaj el Jerusalemo fariĝis la tria plej sankta urbo de la sunaisma islamo.

Historio de Jerusalemo

[redakti |redakti fonton]

La estiĝo de urbo kaj la periodo de la unua Templo

[redakti |redakti fonton]
Elfositaĵoj el tempo de reĝo Davido.

La kerno de Jerusalemo estiĝis eneneolitiko sur altaĵo, kiu hodiaŭ estas nomata kielUrbo de Davido. Ŝanĝo el intermita sidejo en regulan urbon okazis en la 19-a jarcento antaŭ Kristo. En la 14-a jarcento antaŭ Kristo Jerusalemo estis jam fortikigita kaj gravakanaana urbo.[3]

Laŭ bibliaj informoj la urbo estis minimume ĝis la 11-a jarcento antaŭ Kristo loĝata dejebusanoj kaj ĉirkaŭ la jaro1000 a. K. Jerusalemo falis en la manojn deizraelidoj (gvidataj de reĝoDavido) kaj sekve ĝi estis destinita kiel ĉefurbo de laizraela reĝlando. En Jerusalemon estis onidire transportitaArko de Kontrakto, do Jerusalemo fariĝis ne nur administra, sed ankaŭ religia centrejoj. Filo de Davido,Salomono, poste laŭ tradicio plie ekkonstruis en la urboTemplon de Jerusalemo, kio signife plifortigis la pozicion de Jerusalemo. Sed arkeologia esploro montris, ke en la 10-a jarcento estis nure montara vilaĝo.[4]

Sed dum la sekvantaj jarcentoj tiu ĉi vilaĝo ekkreskis en urbon. Dum regado de reĝoĤizkija Jerusalemo estis (tiam jam multe pli granda) en la jaro701 a. K. sieĝita fare deasiria soldataro. Sed Jerusalemo supervivis la sieĝadon (diference de nordizraelaSamario, kiu estis en722 a. K. konkerita), krom alia danke alSilua tunelo, kiu alkondukis akvon el fontoGiĥon troviĝanta ekster la urbo, enrezervujon Siloe interne de la remparoj.[5] Sed en la jaro 598 a. K. Jerusalemo estis konkerita fare debabilonia soldataro. Dum provo je ribelo kontraŭ la babilona superregado la urbo estis en la jaro 586 a. K. konkerita denove - babilona reĝoNebukadnecar la 2-a neniigis la jerusaleman Templon kaj grandan parton de loĝantaro li forkondukis en babilonan militkaptitecon.

Modelo de la Dua Templo, konstruita fare deHerodo la Granda, laŭ esplorado de la malfrua 20-a jarcento

La periodo de la dua Templo

[redakti |redakti fonton]

Post tio, kiamBabilonio estis priregita fare depersanoj kajKiro la 2-a permesis revenon de la militkaptitoj kaj proklamis la religian liberecon, Jerusalemo estis proksimume post 70 jaroj denove konstruita kiel ĉefurbo de juda provinco. Baldaŭ estis renovigita ankaŭ Templo, kiu estis ĉifoje proporcie modesta. En332 a. K.Aleksandro la Granda konkeris la landon, sed Jerusalemo ne estis tuŝita. Komencis periodo dehelenigo, la izraela lando estis unue sub superregado deptolemeoj, ekde la jaro198 a. K. poste sub regado deseleŭkidoj. La plej superaj judaj tavoloj komplezeme akceptis la grekajn kutimojn. Sed tio fine turniĝis kontraŭ la judoj, kiamAntioĥo la 4-a Epifanes proklamis en la tuta imperio ununuran kulton kaj en la jerusalema Templo estis sur loko de altaro konstruita statuo de Dio Olimpa. Sekve en la jaro167 a. K. eksplodismakabea ribelo, kiu Judeon senigis de la fremda regado - regadon ekprenishasmoneoj.

Jean Fouquet:Ptolemeo la 1-a Sótér en la jaro 320 antaŭ Kristo estis enrajdanta en Jerusalemon.

La regado de hasmoneoj daŭris ĝis la jaro63 a. K., kiam Jerusalemon konkerisromianoj. En37 a. K. estis de Romo nomumita juda tetrarkoHerodo la Granda, kiu disvastigis la urbon kaj esence plibeligis - li lasis alikonstrui Templon, multajn stratojn li lasis pavimi per [[]]marmoro, li lasis konstrui fortikaĵon Antonia. Post lia morto en4 a. K. administris Judeon romiaj prefektoj kaj prokuratoroj, kiuj pase de la tempo senĉese pli nesenteme intervenis en la aferojn de judoj kaj ĵetigis la landon en ĥaosojn.

En66 fine eksplodis kontraŭromia ribelo - komencis launua juda milito. En69 la romianoj eksieĝis Jerusalemon, kaj kiam ĝi estis en la jaro70 preskaŭ malsatmortigita, ili konkeris ĝin. Ili forbruligis la Templon kaj la tutan urbon ili tute egaligis kun la tero. El Templo restis nur la okcidenta muro - kiu poste estos nomitaMuro de lamentadoj.

La romia kaj la bizanca superregado

[redakti |redakti fonton]

Jerusalemo restis en la ruinoj ĝis regado de imperiestroHadriano, kiu denove konstruis ĝin kiel romian urbon, nomitaKolonia Aelia Kapitolina (135) kaj malpermesis al la judoj eniri en ĝin. Sed la malpermeso ne estis strikte konservata - ankoraŭ en tiu sama jarcento estiĝis en Jerusalemo juda kvartaleto.

ImperiestroKonstanteno la 1-a klopodis ŝanĝi Jerusalemon en kristanan urbon, li renovigis do la malpermeson de Hadriano. Sed li milde cedis, kiam li permesis al la judoj la eniron en la urbon por unusola tago en la jaro - dum datrevena tago de la ruinigo de Templo (Tiŝ'a be'av). Patrino de Konstanteno la Granda,Helena, laŭ legendo vizitis Jerusalemon, kie ŝi trovis supozitajn restojn de kruco, sur kiu estis supozeble krucumitaJesuo. Ŝi difinis lokon kaj sur tiu ĉi loko estis konstruitabaziliko de la Sankta Tombo (iam markata kiel "Dia tombo").

Sekvanto de Konstanteno,Juliano Apostato, kiu batalis kontraŭ la kristanismo, nuligis la malpermeson en la urbon kaj ankaŭ komencis konstruadon de nova judaTemplo, sed la sekvanta jaro (363) li mortis dum militiro kontraŭPersio. Liaj sekvantoj poste realigis denove kristanismon.

Jerusalemaj remparoj.

La islama kaj la krucista periodo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojJerusalema reĝlando kajKrucmilitoj.

En la jaro638 Jerusalemo, regata fare de la bizancaj kristanoj, estis konkerita fare de la islamanoj, kiuj rapide permesis al la judoj kaj la kristanoj revenon en Jerusalemon. SurTempla monto estis konstruitamoskeo Al Aksa kaj laKupolo de la Roko.

En la jaro1099 Jerusalemon konkeriskrucistoj - ili masakris la islamajn kaj la judajn loĝantojn kaj la urbo fariĝis centrejo deJerusalema reĝlando. Post malvenko de la krucistoj enbatalo apud Hattin en la jaro1187 pli proksime al la urbo venisSaladino, post mallongtempa sieĝado li subjugis la urbon kaj redonis sub la islama regado. En1192 Saladino fermis armisticon per interkonsento deRamlo, kiu sekurigis liberan aliron al la kristanaj pilgrimantoj en la urbon.

Kun la reveno de la islama regado super la urbo en Jerusalemon revenis ankaŭ la judoj. En la13-a jarcento poste regado super la urbo alternis inter kristanoj kaj islamanoj, sed finfine la krucistoj estis post falo deAkko, la lasta krucista rifuĝejo, en la jaro1291 definitive elpelitaj.

La periodo de Osmanida imperio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojOsmanida imperio kajJerusalemaj remparoj.

En la jaro1517 Jerusalemo falis en la manojn deOsmanida imperio kaj la urbo enpaŝis en periodon de prospero. SultanoSulejmano la 1-a konstruis ĝis nun konservitajjerusalemajn remparojn, li renovigis burgaron kaj la turon de Davido. Sed kun longe daŭranta falo de la osmanida imperio malboniĝis ankaŭ la kondiĉoj de Jerusalemo kaj grandaj partoj meze de la urbo senhomiĝis. En la18-a kaj la19-a jarcentoj la juda loĝantaro komencis multnombriĝi en Jerusalemo, ke fine en la jaro1844 ili estis la plej nombra grupo (7120 judoj, 5000 islamanoj kaj 3390 kristanoj). Multaj judoj en la urbo estissefardoj kun osmana ŝtataneco, kiu certigis proporcie favorajn jurajn kaj ekonomiajn kondiĉojn.Aŝkenazoj tiun ĉi avantaĝon ne havis, tial ili estis malpli riĉaj kaj ilia nombro estis tial multe malpli granda. Helpis ilin tial organizoHeĥaluco, tra kiu al la aŝkenazoj kontribuis judoj el iliaj naskolandoj.

Jerusalemo sur bildkarto el la jaro 1933

La brita regado

[redakti |redakti fonton]

En launua mondmilito Jerusalemo falis la10-an de decembro1917 albritoj. La sekvantan tagon enpaŝis en la urbon armea komandantoEdmund Allenby. La pozicio de la urbo ascendis kun la alveno de britoj kaj ĝi fariĝis signifa centrejo. Kun fondo deBritmandata Teritorio Palestino (angleBritish Mandate of Palestina) en la jaro1920 la urbo estis loko de sidejo de la plej supera komisaro.Cionistoj plie konstruis en la urbo sidejon de Nacia Instituto, en kiu rezidisJuda Agentejo kajJuda Nacia Konsilantaro (Vaad Leumi). En la jaro1925 estis sur montoSkopus malfermitaHebrea universitato. Estis ankaŭ fonditaj novaj jerusalemajkvartaloj ekster la remparoj de la urbo - kaj la judaj kaj la arabaj.

Loĝantoj de juda kvartalo fuĝantaj tra Sijona pordego.

Milito je sendependeco kaj dividigo de Jerusalemo

[redakti |redakti fonton]

Laŭ Plano de UN pri divido de Palestino estis supozate, ke Jerusalemo komune kun Betlehemo estos internacia teritorio. Sed kiam eksplodis launua arab-israela milito (Milito je sendependeco), ambaŭ flankoj ignoris tiun ĉi statuson klopodante akiri regadon super Jerusalemo. La arabaj taĉmentoj ekblokis al la judoj vojon en Jerusalemon kaj haltigis alkondukon de akvo en la urbon. Sole armigitajkonvojoj kapablis penetri en la urbon je prezo de grandaj perdoj kaj alveturigi provizojn en ĝin.

Kiam la britoj la14-an de majo1948 foriris el la lando kaj Israelo proklamis la sendependecon, enpaŝis en la landon Arabaj legioj kaj la bataloj eksplodis tutplene. La arabaj legioj jam la18-an de majo enpaŝis la urbon kaj la sekvantan tagon ili venis ĝis la juda kvartalo. Sed la20-an de majo la israelaj taĉmentoj reakiris la teritorion reen. Sed ne por longa tempo – la28-an de majo la juda kvartalo falis en la manojn de la araboj. La1-an de junio la israelanoj komencis malvenki en Jerusalemo. En julio estis ankoraŭ farita provo konkeri reen la Malnovan Urbon, sed ĝi ne sukcesis.

Post fina armistico do restis al la israelanoj sole la okcidenta parto de Jerusalemo. En decembro de 1949 transloĝiĝis en ĝinKneset. Transŝoviĝi devis ankaŭ Hebrea universitato. La 5-an de decembro 1949David ben Gurion poste proklamis Jerusalemon kiel ĉefurbo de Israelo.

La unuiĝinta Jerusalemo

[redakti |redakti fonton]
Muzeo de Israelo.

La5-an de junio1967 eksplodisSestaga milito. Jordana armeo pripafadis la judan urbon kaj konkeris konstruaĵon de registaro. Sed laisraela armeo (Cahal) repuŝis la jordanan atakon kaj komencis kontraŭatakon, en kiu ĝi fortranĉis Jerusalemon deRamalaho. Sekve la israelanoj tra Leona pordego venis en Malnovan Urbon kaj priregis la tutan jerusalemon kaj la palestinaj loĝantoj akiris daŭran restadon, sed ne ŝtatanecon. La Israela registaro aneksis Orientan Jerusalemon (kontraste kun Ĉisjordanio, kiu estis okupaciita sed ne aneksita oficiale), kaj do ĝi proponis Israelan civitanecon al la arabaj loĝantoj, kiuj rifuzis ĝin. En la lastaj kvardek jaroj la Israela registaro ankaŭ konstruis novajn kvartalojn en orienta Jerusalemo kie nun loĝas judoj. Ĉi tiu movo kolerigis la arabojn, kiuj vidas ĝin kiel parto de plano por "judigi" Jerusalemon. Subtenantoj de Israelo neas la ekziston de simila plano, atentigante ke la proporcio de araboj inter la loĝantoj de Jerusalemo ne falis de kiam Israelo okupaciis la tutan urbon, kio evidente ne veras.

Evoluo de la loĝantaro

[redakti |redakti fonton]
Ortodoksa judo en la strato Ben-Jehuda.

En 1979 jam loĝis 50 000 judoj en orienta Jerusalemo, en 1993 jam 160 000.La parto de la judaj loĝantoj en Jerusalemo estis entute 65 % en 2005, la araba parto 32 % kaj la kristana 2%.[6]

La sekva tabelo montras la kreskon de la loĝantaro.

Nombro de loĝantoj en Jerusalemo
jarojudojislamanojkristanojsume
15251 0003 700?4 700
15381 1506 750?7 900
15531 63411 750?13 384
15621 20011 450?12 650
18447 1205 0003 39015 510
187612 0007 5605 47025 030
189628 1108 5608 75045 420
192234 00013 40014 70062 600
193151 20019 90019 30090 500
194497 00030 60029 400157 000
1948100 00040 00025 000165 000
1967195 70054 96312 646263 307
1980292 300??407 100
1985327 700??457 700
1987340 000121 00014 000475 000
1990378 200131 80014 400524 400
1995482 000164 30016300662 600
1996421 200??602 100
2000448 800208 700?657 500
2004458 000225 00015 000706 000

Jura pozicio de Jerusalemo

[redakti |redakti fonton]

Problemaro de la statuso

[redakti |redakti fonton]

Jam ekde la jaro 1948 la jura kaj la internacia statusoj de Jerusalemo estas komplikaj kaj neklaraj. Plano de UN pri divido de Palestino planis, ke Jerusalemo estos, komune kunBetlehemo, internacia zono, kiun administros taĉmentoj de UN kaj konsilantaro konsistanta el reprezentantoj de la loĝantoj de la zono. Sed en la unua araba-israela milito Jerusalemo estis dividita inter Ŝtato Israelo kaj Jordanio (al tiu falis ankaŭ Betlehemo). Ŝtato Israelo agnoskis tiun ĉi staton, sed ne judaj terorismaj organizoj Irgun kaj Lehi, kiu plu en Jerusalemo daŭrigis en sia sendependisma agado, kvankam en la cetero de Israelo tiuj ĉi organizoj estis enmembrigitaj en la israelan armeon.

En decembro de 1949 Israelo proklamis Jerusalemon (respektive ties okcidentan parton) kiel sian ĉefurbon. Ĝenerala Asembleo de UN la saman monaton akceptis rezolucion, postulanta la internacian statuson de Jerusalemo.

PostSestaga milito, en kiu Israelo konkeris ankaŭ la orientan parton de Jerusalemo,Kneset rajtigis la israelan armeon, por ke ĝi komencu labori pri leĝo, kiu, rilate al la rezultoj, disvastigus la limojn de Israelo. Estiĝis tiel laJerusalema Leĝo aŭ "Baza leĝo: la ĉefurbo de Israelo", kiu estis proklamita en la jaro 1980 kaj kiu diras, keJerusalemo, la tuta kaj la unuiĝinta, estas ĉefurbo de Israelo. La internaciaj komunumoj (Rezolucio de UN n-ro 478) ne agnoskas tiun ĉi bazan leĝon kaj komprenas la proklamon de tiu ĉi leĝo kiel okupacion. UN plie elvokis siajn membrajn ŝtatojn, por ke ili transŝovu siajn ambasadorejojn el Jerusalemo (lastaj ambasadorejoj estis transŝovitaj ĝis Tel-Avivo nur en la jaro 2006). Kontraŭe al tio, la israela registaro proklamas, ke ne temas pri la okupacio. La plej Supera Tribunalo de Israelo eldonis al tio decidon, ke la centro de Jerusalemo estas neapartigebla parto de Ŝtato Israelo.

La situacion plie komplikas ankoraŭ sinteno de la palestinanoj, kiuj konsideras Jerusalemon kiel ĉefurbon de la estonta memstaraŜtato Palestino.

La 2a de januaro 2018, laKneset adoptis per sia dutriona plimulto leĝon, por rezigni neniun ajn parton de Jerusalemo en favoro de la palestinanoj[7].

Hebrea universitato.
Nacia Biblioteko de Israelo.

Kulturo kaj vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Muzeoj

[redakti |redakti fonton]

En Jerusalemo troviĝas multaj muzeoj.

Unu el la plej konataj estasMuzeo de Israelo, kiu enhavas grandan kolekton de arkeologiaj trovitaĵoj inkluzive dePergamenaro de Morta Maro, modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo[8].

LaMuzeo de Islama ArtoInstituto de Islama Arto nomita laŭ. L. A. Mayer (angleL.A. Mayer Institute for Islamic Art; hebree מוזיאון ל. א. מאיר לאמנות האסלאם; arabe أ. مئير للفن الإسلامي‎) estas muzeo situanta en la Jerusalema distrikto Katamon. La muzeo estis fondita en 1974. La ĉefa ekspozicio prezentas kolektojn de islamaj ceramikaĵoj, teksaĵoj, juvelaĵoj, religiaj objektoj kaj aliaj artaĵoj.

Muzeo speciale celita al arkeologio estas posteMuzeo Rockefeller. La belarto estas denove ekspoziciata en laDomo Tiĥo. Pri la urbo mem montriĝas ekspoziciaĵoj en la muzeo en laturo de Davido[9].

Ĝad Vaŝem estas muzeo kaj samtempe monumento deHolokaŭsto. En nelasta vico situas en Jerusalemo ankaŭIslama muzeo.

Konstruaĵoj

[redakti |redakti fonton]
La historia juda tombejo de Jerusalemo.
Monto Herzl - estas la nacia tombejo en Israelo.
Izraela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj.
Akademio de la Hebrea Lingvo.
Becalel Akademio de Artoj kaj Desegno.
Nacia Botanika Ĝardeno de Israelo.

Lajerusalema urbocentro iĝis en 1981 monda kulturheredaĵo de Unesko. Ekde la mezepoko ĝi enhavas la armenan kvartalon en la sudokcidento, la kristanan en la nordokcidento, la judan en la sudoriento kaj la islaman en la nordoriento, kaj estas ĉirkaŭita de preskaŭ tute konservitajremparoj. La murego de la iama urbo de Davido havas plurajn turojn kaj originale sep pordegojn, inter kiuj estis tri grandaj kaj kvar malgrandaj; aldoniĝis oka en la jaro 1889.

En la kristana parto de la urbocentro troviĝas la nova pordego, ĉe la limo al la armena parto la pordego de Jafo kaj ĉelime al la islamana parto laDamaska pordego. En la islamanan parton gvidas la pordego de Herodo, la ora pordego kaj la pordego de Stefano. En la juda parto troviĝas la pordego de Ciono kaj la rubaĵpordego.

Sudokcidente de la urbocentro staras la montoCiono kun la supozita tombo de la reĝo Davido. Oriente troviĝas laOlivarba monto kun la ĝardenoGetsemano. Gravaj kristanaj ejoj estas laBaziliko de la Sankta Tombo starigita sur la fundamentoj de preĝejo el la 4-a jarcento kaj laVia Dolorosa.

La ĉirkaŭ 400 metrojn longa okcidenta muro, nomatamuro de lamentadoj, estas parto de la subtenmuro de la ebenaĵo sur kiu staris la granda templo deHerodo la Granda. Gravaj islamaj konstruaĵoj sur laTempla Monto estas nuntempe laKupolo de la Roko kaj lamoskeo Al-Aksa. LaKunkatedralo Nomo de Jesuo en Jerusalemo estas katolika kunkatedralo en la kristana kvartalo de la urbo, en la historia urbokerno, proksimume duonvoje inter la tielnomata Nova Pordego (kio estas de 1889, do jam ne tiom novas) kaj la Pordego de Jafo, ene de la historiaj urbaj remparoj. LaPordego de Jafo estas ŝtona arkaĵo en la muroj de la Malnova Urbo.

LaPlaco Ciono estas centra placo en Jerusalemo, inter strato Jaffa, strato Ben Yehuda, strato Herbert Samuel kaj strato Yoel Moshe Salomon.

Muziko

[redakti |redakti fonton]

La urbo havas du profesiajn orkestrojn – Jerusaleman simfonian orkestron kaj Israelan Kameratan Jerusalemo.

Teatro kaj kino

[redakti |redakti fonton]

Troviĝas en la urbo ankaŭ kvanto de teatroj (ekz. Jerar Baĉchar, Bet Ŝmuel aŭ Jerusalema teatro) kaj kinejoj – en kelkaj el ili estas aranĝataj ankaŭ internaciaj filmaj festivaloj.

LaPalestina Nacia Teatro (arabe المسرح الوطني الفلسطيني, al-Masraḥ al-Waṭanī al-Filasṭīnī), ankaŭ konata kiel Teatro El-Hakaŭati, situas en Jerusalemo en la distriktoAmerican Colony (Usona Kolonio)- ne malproksime de la Orient House.

Aliaj

[redakti |redakti fonton]

Universitatoj

[redakti |redakti fonton]

La plej signifa kleriga centrejo estasHebrea universitato, en kies proksimeco situas Jerusalema nacia kaj universitata biblioteko.

Festivaloj

[redakti |redakti fonton]

Unu el la ĉefaj kulturaj eventoj de la jaro estas Israela festivalo.

Transporto

[redakti |redakti fonton]

Komunikiloj

[redakti |redakti fonton]
  • The Jerusalem Post estas centrisma gazeto bazita en Jerusalemo, fondita en 1932 dum la Brita Mandato de Palestino de Gershon Agron kiel The Palestine Post. En 1950, ĝi ŝanĝis sian nomon al The Jerusalem Post.

Naskiĝintoj en la urbo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ:Kategorio:Naskiĝintoj en Jerusalemo

Mortintoj en la urbo

[redakti |redakti fonton]

Vidu la kategorion:Kategorio:Mortintoj en Jerusalemo

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Interkonsento de kooperacio kunMarsejlo,Francio, ekde 2006.

Panoramo de la templa monto, inkluzive de la moskeo Al-Aksa kaj la ora kopolo de la roko, kaj de la okcidenta nova urbo en la fono, vide el la olivarba monto. fotita je decembro 2007
Panoramo de latempla monto, inkluzive de lamoskeo Al-Aksa kaj la orakopolo de la roko, kaj de la okcidenta nova urbo en la fono, vide el laolivarba monto. fotita je decembro 2007

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Zamenhofo mem skribis ĝin en ambaŭ manieroj. Jerusalemo. Reta Vortaro. Arkivita ella originalo je 2021-04-11. Alirita 2021-04-11 .
  2. 2,02,1http://www.weather.com/outlook/travel/businesstraveler/wxclimatology/monthly/graph/IŜ0010?from=month_bottomnav_business The Weather Channel, Monthly Averages for Jerusalem, Israel
  3. Israel Finkelstein kaj Neil Asher Silberman.Objevování Bible. Svatá Písma Izraele ve světle moderní archeologie. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 2007.ISBN 978-80-7021-869-3. [plu soleObjevování Bible]. p. 125.
  4. Objevování Bible. p. 125.
  5. Miloš Bič.Stopami dávných věků. Mezi Nilem a Tigridem. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 1979. p. 100n.
  6. Presseaussendung, The Central Bureau of Statistics, Majo 2006, PDF
  7. Cyrille Louis (2a de januaro 2018). La Knesset verrouille le statut de Jérusalem (Kneset ŝlosas la statuson de Jerusalemo) (france). Le Figaro.
  8. Modelo de Jerusalemo el la tempo de Jesuo. Arkivita ella originalo je 2015-02-16. Alirita 2010-10-08 .
  9. "Tower of David-Museum of the History of Jerusalem". Arkivita ella originalo je 2015-04-27. Alirita 2010-10-08 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
flago de Israelo
distrikto Jerusalemo
UrbojBet Ŝemeŝ ·Jerusalemo
Lokaj konsilantarojAbu Goŝ ·Kirjat Je'arim ·Mavaseret Sion
Flago de Israelo
 
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Jerusalemo&oldid=9042518"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp